Sinjoro Barroso invitis eŭropanojn partopreni en publika konsultiĝo pri strategio de EU por la sekva jardeko ĝis 2020. La invito troviĝas ĉe: http://ec.europa.eu/eu2020

Mi sendos la jenan kontribuon (tradukotan al la angla) al tiu konsultiĝpaĝaro:


Baze de la fakto ke la strategio antaŭvidas reformojn, kiuj ebligus eliri el la ekonomia krizo kaj tamen

a) konservus eŭropajn valorojn inter kiuj estas specife gravaj solidareco kaj sociala sistemo

b) kreus ekologie daŭropovan produktadon kaj influus pozitive al la mondaj ekologiaj problemoj

c) solvus la demografian problemon de malkresko de novaj naskoj kaj kresko de kvanto da maljunuloj

d) lasus Eŭropon malferma (kiel merkato de varoj kaj homfortoj kaj kiel akceptanto de potenciale novaj aliĝantaj landoj)

e) iĝus gvidanta en la monda ekonomio eluzante la globalajn kaj teknologiajn evoluojn, kreante inteligentan kaj daŭropovan ekonomion baze de tutviva lernado


Mi konsideras pliajn tendencojn en la mondo (kiujn la nuna papero ne enhavas)

a) la monda tensio kaj kreskanta malfido inter la tiel nomataj kristanisma kaj islama civilizoj

b) la neevitebla demografia evoluo en EU en kiu jam POST DEKKVINO DA JAROJ EN LANDOJ KUN LA PLEJ GRANDA NOMBRO DE MUZULMANOJ pli ol 50% de la loghantaro estos islama (Belgio, Nederlando, baldau poste ankau Germanio, Francio kaj Britio…)


kaj PROPONAS aldoni la jenajn elementojn al la STRATEGIO de EU en la sekva jardeko:

1. Konfrontiĝi konscie kun la fakto ke EU fariĝos en 2020 komunaĵo kun signife granda kvanto da islamanoj kaj pro tio la strategio devas antaŭvidi

a) edukadon de junaj generacioj pri tolero, interkultura dialogo kaj funkciado en novaj kondiĉoj

b) konsciigadon de la tuta loĝantaro pri komuna EU-identeco baze de eŭropaj valoroj, kiun kaj la eŭropaj muzulmanoj kaj la alireligiuloj kaj la nereligianoj alproprigos same emocie kiel siajn naciajn identecojn. Ene de tiu Eŭropa identeco ĉiuj civitanoj vidu alikredantojn, alirasanojn kaj alinacianojn kiel riĉecon de Eŭropo (komprenu la sloganon »Unueco en diverseco« kiel io tre pozitiva kaj grava per kio EU diferenciĝas de aliaj en la mondo). Tio estas ebla, nur se en ĉiuj EU-landoj oni enkondukas en la lernejoj EDUKADON PRI EŬROPA KONSCIO, edukadon por eŭropaj valoroj, kies grava parto estas ankaŭ ĝropaj simboloj.

2. Por atingi la ekonomiajn kaj ekologiajn celojn EU metu en sian strategion akcepti ĝis la jaro 2020 ankaŭ Turkion kiel sian membron.

a) Pro la klara plano akcepti Turkion dum sekvaj 10 jaroj eblus iom post iom prepari eŭropanojn por tiu grava ŝanŝo, ke EU ampleksos ankaŭ grandan landon kun islama kulturo kaj ankaŭ por la ŝanĝo kiu ja mem okazos en EU pro demografia evoluo jam supre menciita,

b) Per tio oni povos klare postuli ankaŭ de Turkio dum la dek jaroj enkonduki edukadon por eŭropaj valoroj kaj konscio kaj tiel prepari la turkan popolon por kompreni aliajn kiel io bona kaj por sincera toleremo (do malakrigi la islaman ekstremismon kiel ekz. okazis ĉe la bosniaj islamanoj),

c) Pro tio islamaj landoj najbaraj al Turkio kaj pli vaste vidos ke EU diferenciĝas de Usono kaj ne volas konfronton sed pacan evoluon de la mondo kaj tial ili preferos ekonomie kunlabori kaj kunevolui kun EU. Tio ebligos novajn investojn aparte en Levanta regiono kaj en Afriko kaj ebligos evoluigon de ekologie daŭropova ekonomio (ekz. konstruado de sunenergiaj centraloj en dezertoj…) kaj iom post ioma malgrandigado de la ekspluatado de nafto.

d) Tio ebligos al EU pli sukcese gajni grandan merkaton de islamaj landoj kaj prosperi ekonomie sed ankaŭ pro pli forta influo spirita de alia civliza koncepto plijuniĝi kaj pozitive aliigi la ĝeneralan atmosferon en EU (pensu pri speciala kultura etoso kiun kreis la kulturkreantoj de Bosnio en kiu kuniĝis islama kaj kristana kulturoj, pensu pri turk-irana potencialo en filma kulturo, pensu pri hindaj potencialoj en informadiko, pri arabaj komercistaj kapabloj ktp…)

e) Tio ankaŭ grave kontribuus al malakrigo de la konflikto en Proksima Oriento kaj esence influus al la monda paco.
Por bone sukcesi en la tuta strategio necesas konscie atingi interkonsenton en EU pri nepreco evoluigi EU-an identecon per edukado en lernejaj instancoj kaj per publikaj medioj kaj per solvo de komunaj simboloj. La himno, blazono, flago ktp jam ekzistas, sed la plej grava simbolo por ĉiu unuopulo pri lia sento de grupidenteco estas LINGVO. Oni kun fiero parolas sian dialekton kaj tiel daŭre montras sian lokan apartenon, oni kun fiero parolas sian nacian lingvon kaj tiel fiere montras sian nacian apartenon – oni devas havi ankaŭ sian eŭropan lingvon kiun oni kun fiero parolos montrante tiel sian eŭropan apartenon. Kaj tio ne povas esti iu ajn nacia lingvo, ĉar ĉiu el ili jam havas nacian simbolan funkcion. Tio devas esti neŭtrala lingvo aŭ elektita inter la mortaj lingvoj (kiujn oni revivigu) kiel la latina kaj malnovgreka aŭ inter la novlatinidaj planitaj lingvoj kiel Esperanto.

4. EU jam dum pli ol jardeko fermas la okulojn kaj ne volas vidi du gravajn problemojn kaj daŭre prokrastas solvi ilin:


a) la kreskado de procento de islama loĝantaro ĉiam pli proksimiĝas al nombro kiam tiu parto de Eŭropanoj rilate sian religion kaj moralajn valorojn multe superkreskos la staton de sensignifa minoritato. Daŭre ŝajnigante ke tio ne okazas kaj ke la aŭtoktona kulturo bazita je kristana historio havos ĉiam la rajton superregi aliajn estas grava eraro kiu kondukas al ĉiam pli konflikta stato. Ĝi tre similas al la situacio en Kosovo. Tie la serboj neniam volis kredi ke la kresko de albana loĝantaro kaŭzos forpelon de serboj for de ilia historia bazo. Sen serioza konfrontiĝo kun la problemo kaj la nura vera ebla solvo – kreo de nova komuna eŭropa vizio kun identeco tuteŭropa - kreskos unuflanke la ekstremismo islama, kiu postulos rajtojn por islamanoj kaj responde al tio ekstremismo kristana kiu klopodos defendi siajn »aŭtoktonajn rajtojn«.

b) La neceso havi komunan identecan lingvon ĉiam pli akriĝadas, speciale de 2004 kiam envenis en EU-on novaj 11 oficialaj lingvoj. Kreskas la lingvo-komunika problemo, kiu estas solvata per »nedecidita« enkonduko de la angla kiel praktikata laborlingvo. Tiu stato parte solvas la komunikan problemon de la instancoj, sed tute ne solvas la komunikan problemon de granda plimulto de la loĝantaro de EU malgraŭ tio ke la angla praktike jam forpelis el la lernejaj sistemoj la lernadon de preskaŭ ĉiuj aliaj fremdlingvoj. Tiu stato ne nur ne solvas, sed eĉ esence ĉiam pli malbonigas la deziratan evoluigon de eŭropa identeco ĉe Eŭropanoj. Ĉiam pli da homoj malŝatas EU-on pro tio ke ĝi devigas ilin identiĝi kiel eŭropanoj per la angla lingvo, kion ili neniel ŝatas. Identiga lingvo povas esti nur neŭtrala kiun ĉiuj komprenos nur kiel eŭropan, kiun ili lernos apud sia nacia kaj regionaj lingvoj, ne komprenante ĝin kiel klopodon de angloj superregi en EU.

EU ankaŭ tiun problemon dum jardekoj ne volas vidi kaj ne komprenas ke tio simile kiel la rusa en Sovetunio aŭ serba en Jugoslavio kondukos al malŝato de la komuna ŝtato kaj pretigos terenon por disfalo kiam politika, religia aŭ ekonomia krizo fortos.