Ĉu Esperanto fariĝus same domina kaj imperieca, se ĝi estus akceptita kiel oficiala internacia lingvo, kiel nun la angla? Ne, ĉar ja oni konscios kiajn avantaĝojn ĝi kunportas samkiel nun oni opinis la naciajn lingvojn kiuj dominas super lokaj kaj regionaj lingvoj bona kaj pozitiva atingo. Ili ja ebligas bonan funkciadon de la tuta ŝtato kaj ebligas evoluon de pli vasta nacia kulturo, sed sub la kondiĉo ke vere nacia lingvo ne perforte klopodu batali kontraŭ la regionaj kaj lokaj lingvoj (kio ja oftfoje bedaŭrinde okazas). Same mi opinias pri Esperanto en estonta EU(ne en la mondo, ĉar pri tio ke la tuta homaro tre baldaŭ povos pri tio interknsenti mi tre dubas). Se ĝi fariĝus Eŭropa lingvo kondiĉe ke ĝi post akiro de oficiala statuso kaj sekve potenco ne montros tendencon perforte forigi la naciajn lingvojn. Sed oni konsideru ke en la tempo de ekesto na naciaj lingvoj (ĉefe en la 19-a jarcento) oni ankoraŭ ne havis klaran ideon ke dialektoj kaj regionaj lingvoj estas io grava kaj bona. Oni opiniis ke ili al nacia lingvo estas en konflikta rilato, ke ili ĝenas la disvastigadon de la nacia lingvo. Nun ne estas tiel. Ni ja konscias ĉiuj ke la naciaj lingvoj estas tre gravaj por konservi niajn naciajn identecojn kaj kulturojn, do neniu konsentas ke enkonduko de supera komuna lingvo rajtigas la komunan ŝtaton agi kontraŭ la naciaj lingvoj. Enkonduko de Esperanto kiel eŭropa lingvo sekvos nur post interkonsento de ĉiuj naciaj ŝtatoj kaj post akcepto de dokumento per kiu la komuna ŝtato garantias pluan evoluon (kaj materie ĝin subtenas) de la naciaj lingvoj.