Zlatko Tišljar - Pajo Published on August 31, 2009
by Zlatko Tišljar - Pajo

Zlatko Tišljar - Pajo's blog

Browse posts
Grupo Druidoj el Zagrebo havas ege interesan muzikn programon
Posted on October 27, 2009
2 comments (latest 4 weeks ago)
AKTIVA ESPERANTO-SEMAJNFINO
Posted on October 1st, 2009
SIMPOZIO DE SOCIOLOGOJ EN AUSTRIO KAJ ESPERANTO
Posted on September 30, 2009
5 comments (latest 5 weeks ago)
Mia kara amiko Roger Imbert mortis
Posted on September 30, 2009
3 comments (latest 8 weeks ago)
Omaĝo al Istvan Szerdahely en Budapeŝto
4 comments (latest 2 months ago)
Mirakla rivero Soĉa
Posted on August 22, 2009
1 comment (latest 3 months ago)
Ĉu Esperanto estas eŭropa lingvo?
Posted on July 20, 2009
1 comment (latest 4 months ago)
Lingva Festivalo en Maribor
Posted on July 2nd, 2009
2 comments (latest 4 months ago)
KIAL MI NE ENTUZIASMAS PRI SUBTENO AL KONTRAŬULOJ DE IRANA REĜIMO
Posted on June 14, 2009
3 comments (latest 10 days ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 268 times

Omaĝo al Istvan Szerdahely en Budapeŝto

Monday August 31, 2009 at 09:17PM
La 30-an de aŭgusto okazis en Domo de Nacioj en Budapeŝto okaze de la 85-a naskiĝdatreveno de fama pedagogo kaj sciencisto, kiu fondis la katedron por studi Esperanton ĉe ELTE universitato en Budapeŝto en la jaro 1966, Istvan Szerdahelyi. D-rino Ilona Koutny, nuna estrino de Esperanto-studoj en Poznana universitato, redaktis memorlibron en kiu kontribuis dudeko da sciencistoj per siaj artikoloj diversmaniere rilatantaj al la laborkampoj de Szerdahely. Pluraj el iliu prelegis. Ĉeestis kvindeko da gravaj hungaraj esperantistoj kaj kelkaj esperantistoj kaj la familio de Istvan Szerdahely. Ĉar d-ro Szerdahely mortis en 1987 ne ekzistis filmita materialo pri li. Tamen, mi trovis en mia arkivo vidbendan materialon filmitan en 1986 en Zagrebo kiam d-ro Szerdahely partoprenis en simpozio pri paco (tiu jaro estis de UNO proklamita Jaro de la Paco). Kaj tiam ni filmis iom da materialo dum la simpozio sed ankaŭ kelkajn intervjuojn kun E-famuloj. Mi organizis la simpozion kaj mia frato Kruno filmis la intervjuojn. Kaj nun tiu materialo filma estis bonega dokumento kiel unu el raraj filmoj sur kiuj li estis filmita. Ni metis elektitan filmmaterialon kaj la intervjuojn kun I.Szerdahelyi, Tibor Sekelj, Claude Piron kaj Flora Szabo sur DVD-diskon kaj mi prezentis ĝin nun okaze de la festo. Unu diskon mi donacis al la edzino kaj unu al Ilona. Estis bela okazo por revidi plurajn amikojn kiujn mi sufiĉe longe ne renkontis kiel Blazion Wacha ĉe kies filino Marta mi kun mia edzino ankaŭ dormis, Palma Csiszar kaj Thierry Salomon, Ludovikon Molnar, sinjoron Dudich, Nanofszky, Anjo Amika (kiu kantis), Anna Beszenyi, Arpad Ratkai kaj plurajn aliajn. Mi ankaŭ faris kelkan fotojn, kiujn mi prezentas en aparta albumo.

4 Comments / add your comment?

Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Dankon, Pajo, estis tre agrable. Mi bedaŭras, ke viaj videaĵoj sekvis nur post la paŭzo,
valora parto de la valora publiko estis malaperinta! Bonŝance, alia valora parto restis poste ankoraŭ longe.

Mi ege ofte mistajpas ĉion, do sube kulpulo kritikos kulpulon: vi kelkfoje skribis ĝuste, sed kelkfoje misskribis nomojn (ne adaptitajn, nek transskribitajn, do malfacile kapteblajn:)

Temas pri la nomoj Szerdahelyi, Nanovfszky, Besenyei, Rátkai .

http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Speciala%3ASer%C4%89i&search=szerdahelyi
http://eo.wikipedia.org/wiki/Gy%C3%B6rgy_Nanovfszky
http://www.facebook.com/people/Besenyei-Anna/1428746453?_fb_noscript=1
http://www.vortaro.hu/espolog.htm

Vi skribas alterne jen la ĝustan formon Szerdahelyi jen malĝustan (sed ofte videblan) Szerdahely .

Szerdahely (elp. serdahej) estas vilaĝo-nomo, (vorto kaj radiko, se oni ion aldonas...)

szerdahelyi - 'serdahejano' aŭ 'serdaheja', loĝanto (aŭ ĉu posedanto) de

Szerdahely [Serdahej(o)]

Szerdahelyi do estas tipa nomo laŭ loko de deveno aŭ loko de bieno ĉe iamaj nobeloj.

Do la lasta sono kaj litero i estas ne nur aparta fonemo, sed
ankaŭ aparta morfemo, deriva afikso (-an-, -a). Iom simile al via *-jar*, eĉ se ne samsignifa...

Li (laŭ mia eble mankhava scio) ne tre okupiĝis pri hungaraj vortelementoj, nur pri Esperantaj.
(Vorto kaj vortelemento en Esperanto... ltp.)

Kvankam... certe skribante pri hungara lingvorenevigo ie li tuŝis ankaŭ ĉi tiajn aferojn.


Amike
Blazio
Posted 3 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) edited this comment 2 months ago.
Zdenka Rojc says:
S-ro Szerdahelyi estis tre aparta kaj aminda homo, kiu kapablis transdoni sian scion kun tiom da amo, ke li richigis auskultantaron chiusence. Mi havis privilegion studi che li, kiam li venadis al Ljubljana. Sciunte pri la okazo en Budapesto mi partoprenus.
Posted 3 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Dankon!
Posted 3 months ago. ( permalink )
Anjopro says:
Kara Pajo, Dankon al vi, pro via blogo pri la "Omaĝo al Istvan Szerdahelyi en Budapeŝto". Nun mi rigardos viajn fotojn pri la aranĝo.
Ĉu eblos spekti la filmeton, menciitan en via blogo?
Posted 2 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...