La 26-an de sepembro, do en la Eŭropa tago de lingvoj, mi partoprenis en scienca simpozio de neesperantistaj sociologoj, kiun organizis Instituto por sociologio de Klagenfurta Universitato en Austrio kiel duan parton de projekto organizata kune kun Sociologia Sekcio de Universitato en Zadar (Kroatio). La titolo de la simpozio estis "4th Symposium on European Issues: What will be? - Analysis and visions for Europe" (La 4-a simpozio pri eŭropaj temoj: Kio okazos? - Analizoj kaj vizioj por Eŭropo". Partoprenis ĉefe socilogoj sed ankaŭ juristoj el deko da landoj (Aŭstrio, Kroatio, Slovenio, Hungario, Italio, Francio, Finlando, Svisio, Pollando, Turko el Bulgario). Kompreneble, la nura laborlingvo estis la angla. Mi pasive regas la anglan kaj ĝenerale bone komprenis preskaŭ ĉiujn krom la francon, kiu parolis tre rapide per tipa franca akcento. La referaĵoj estis interesaj, aparte tiu de sinjorino Gertrud Kendernay el Universitato ELTE de Budapeŝto kiu atentigis pri la fakto ke ĉiuj projekcioj pri estonto kutime prenas kelkajn faktorojn kaj traktas la temon linie - sed ja oni devas konsideri ke ĉiam aperas novaj faktoroj kiuj rompas la linian evoluon kaj sekve prognozi je pli longa periodo ne estas eble. Alia interesa temo estis tiu de turko, studanta en diplomatia lernejo en Triesto, devenenta el turka minoritato en Bulgario Nuri Ali Tahir. Li parolis pri la eventuala rolo de Turkio por EU post kiam ĝi enirus EU-on kaj aparte atentigis ke la najbaroj de Turkio, do estontaj najbaroj de EU, estus Kartvelio, Armenio, Azerbejĝano, Irano, Irako, Sirio, do kelkaj landoj kun ekstremaj islamaj reĝimoj kaj ke Turkio kiu estas 99% islama, tamen sekulara ŝtato, havus gravan rolon por influi tiujn landojn kaj malfermi vojon por komercado kaj paciga pliproksimiĝado. Tiuj landoj havus pli da konfido al Eŭropo, kiu akceptis unu islaman ŝtaton, kaj preferus pli multe kunlabori kun ĝi. Tiel unuflanke Eŭropo malplifortigus sian timon je islamanoj kaj aliflanke novaj eŭropaj najbaroj per milda politiko de EU kaj pro nehaltigebla influo de demokratio pere de modernaj teknologioj ŝanĝus la staton amikasence. Mi estis la lasta kaj unue mi montris video-filmon "Europo 2050" subtitolitan en la germana, kiu prezentis la nunan E-movadon en kiu diversaj homoj agas kaj vivas en la loknacia lingvo kaj Esperanto samtempe, sed nomis ĝin Eŭropa lingvo, kiel supozo pri la situacio en 2050. La posedo de du lingvoj kaj du kulturoj inter kiuj unu estas loknacia kaj alia reprezentas la komunan kulturon, simulis la eventualan staton en EU se ĝi akceptus E-on. Poste mi prelegis pri la rilato inter lingvo kaj identeco kaj pri neceso evoluigi eŭropan identecon. Mi prelegis germanlingve kaj feliĉe neniu protestis. La diskuto kiu evoluis estis por mi tre instrua. Krom la polo, prof. Jozef Niznik, kiu subtenis la ideon pri Esperanto kiel eŭropa lingvo deklarante tion ideo kun kiu li simpatias, aliaj havis multajn demandojn. Ne estis malamikeco sed demandoj fontanataj aŭ el klasikaj antaŭjuĝoj aŭ vere sciencaj opinioj. Tio kio min aparte mirigis estis ke neniu serioze antaŭe pensis pri neceso evoluigi eŭropan identecon. Du finninoj - kiuj bonege parolis la anglan kaj estis oficistinoj por eŭropaj aferoj, miris pri tio ke oni pensas pri neceso de eŭropa komuna identeco ("Mi ja volas esti nur finnino kiu komunikas ekster Finnlano per la angla"). Kroatoj estis preskaŭ ŝokitaj pro la ideo ke iu volus evoluigi Eŭropan identecon. Ili volas resti kroatoj kiuj volas gajni, sed nenion doni. Mi havis la impreson ke efektive la nuna sociologio tute ne tuŝis la ideon pri neceso evoluigi la komunan identecon, do ke sociologioj ankoraŭ ne tuŝas la tabuan temon - ili studas nur la nacion kiel esence veran socian bazon kaj tion kio okazas ene de nacio. La ideo pri tio ke lingvo estas ĉefa identecsimbolo kaj ke evoluigi identecon kiel edukaĵon pri valoroj (eŭropaj valoroj) sen samtempe zorgi pri identeclingvo kiu esence influas al emocia rilato, ĉu oni akceptas aŭ ne tiun identecon ankaŭ estis por ili nova.

Miaj konkludoj do estas ke sociologio postrestas la politikon. En EU la politikistoj jam sufiĉe longe (kvankam ankorau iom honteme) diskutas pri neceso de ekzisto de eŭropa identeco kaj pri eŭropaj valoroj. Sed ankaŭ ili ankoraŭ ne permesas al si la forigon de la nacia tabuo: por eŭropa identeco nepras identeclingvo kiel ĉefa simbolo kaj neniu socio funkcias sen simboloj kaj ritualoj.

Sekve, la ideoj de pluraj esperantistoj, kiuj pri tio verkis kaj ekevoluigis teoriojn estas revoluciaj por sociologio. Kaj la simpozio montris ke mi vekis gravan intereson kaj ke plejmulto el ili serioze ekpripensis la temon.

Mia rekomendo: ĉiuj E-fakuloj kaj speciale sciencistoj iru al sociologiaj neesperantistaj aranĝoj kaj proponu siajn tiuspecajn temojn. La filmo kiun mi prezentis estis treege bona enkonduko al posta diskuto. Se estos okazo montri la filmon kaj prelegeti pri simila temo al ĉefoj de EU pri lingva politiko (Ofico de Orban), mi kredas ke tio estus bona ŝanco ekŝanceli iliajn tabuigitajn mensojn. Ankaŭ produkti TTT-paĝaron kun eŭropaj simboloj en 24 lingvoj kaj himno kantata en Esperanto povas esti tre pensiga por sciencistoj kaj altrangaj politikistoj. Ni ne kontraŭstaru sed montru ke ni subtenas la procezon de integriĝado de Eŭropa Unio.