Kvin tagojn mi pasigis kun la edzino Ruĵa kaj amiko Roger en la regiono ĉe kaj ĉirkaŭ rivero Soĉa en montaro de Juliaj Alpoj. Mi jam multfoje aŭdis laŭdojn pri la beleco de Soĉa sed neniam ĝis nun havis okazon vere vidi ĝin kaj nun realiĝis tiu ĉi deziro. Ni loĝis en vilaĝanturisma domo (la ludonanto ankoraŭ posedas centon da ŝafoj kaj produktas proprajn ŝaf- kaj kaprofromaĝojn) en vilaĝo Soĉa apud la enfluejo de rivereto Vrsnik en la riveron Soĉa. La vortoj palas, eventuale bildoj kaj filmoj povas iom helpi vin konjekti la ravan belecon de tiu naturo. Mi povas impertinente aserti ke tiu rivero kaj ĝia ĉirkaŭaĵo (Nacia Parko de Triglav en Juliaj Alpoj) apartenas al la plej belaj naturaĵoj de Eŭropo. La unuan tagon ni grimpis sur la montaron al la lago Krnsko jezero (iom pli ol 1400 m super la maro) de la Montara domo Lepena kiu mem troviĝas sur la alteco de 700 m). Estis iom pene ĉar tre krute sed belege. La duan tagon ni pilgrimis de vilaĝo Trenta apud Soĉa ĝis ĝia fonto (ĉirkaŭ 8 km) vizitinte la monumenton de Kugy (grava esploristo de tiu regiono), la kanjonon de rivereto Mlinarica kaj la fonton de Soĉa mem. La fonton oni atingas tenante sin je feraj ŝnuregoj grimpante sur mallarĝa padeto en la roko. La trian tagon ni veturis aŭte al la montardomo Kuhinja je 1000 m kaj grimpis al la montpinto Krn (2244m). Estis varmega tago kaj tiu vojo kondukis sur senarbara ŝtona montaro. Mi atingis la altecon de 1650, dum mia edzino iris ĝis la pinto de Krn. Tiu monto havas gravan signifon en la 1-a mondmilito ĉar sur ĝi kaj sur la montaro de ĝi trroviĝis fontlinio de la Soĉa fronto. Oni lernas multe pri la okcidenta kaj orienta frontoj kaj la suda, sed pri tiu sudokcidenta oni kutime ne multe lernis. Tie dum la periodo inter aprilo 1915 kaj oktobro 1917 batalis aŭstraj armeoj kontraŭ la italaj. En tiu periodo mortis pli ol 1 miliono da soldatoj. En urbeto Kobarid troviĝas tre interesa muzeo kiu montras tiun historion ege interese (proklamita antaŭ kelkaj jaroj kiel la plej bona eŭropa muzeo) kaj kiu iras al tiu regiono nepre vizitu ankaŭ tiun impresigan muzeon. La 4-an tagon ni veturis aŭtobuse sur la montarpasejon Vrŝiĉ (1620m) kaj de tie ni grimpis sur la monton Sleme (1910m). Frue estis nebulo kiu malrapide supreniris kaj kiam ni alvenis al la celo la nebulo helpis krei neimageble belajn vidaĵojn en la ĉirkaŭo al la montoj Mojstrovka kaj Ponca, al la valo de Planica. Tie mi faris belegajn fotojn kaj panoraman filmon. La lastan tagon ni grimpis sur la monton super la urbo Bovec por atingi la plaj grandan akvofalon de la regiono. Temas pri akvofalo de rivero Boka kiu poste enfluas en Soĉon. Kaj ni vizitis la jam menciitan muzeon en Kobarid. La rivero poste pasas la urbun Tolmin kaj vastiĝas lagaspekte ĉe la urbeto Most na Soĉi kaj plu fluas al Italio (kie ĝi havas la nomon Isonzo) kaj eniras Adriatikan maron. La belegeco de la rivero, ĝia absoluta pureco, verda koloro, ĝiaj trutoj kaj la montoj ĉirkaŭe prezentas naturmiraklon kiun ĉiu provu viziti. Necesas kelkaj tagoj, almenaŭ tri. Rigardu apumetitajn elektitajn fotojn kaj filmetojn.