Dua ĉapitro:

LA NOVA MARGARETA


Sur la unua interŝtuparo sinjorino Sorelli koliziis kun la grafo de Chagny*. La grafo, kiu kutime estis tute kvieta, ŝajne estis ege ekzaltita.

"Mi iras renkonte al vi," li diris kun tre galanta saluto al la juna virino. "Ha! Sorelli, kia bela vespera spektaklo! Kaj kia triumfo por Kristina Daae!"

"Neeble!" protestis Meg Giry. "Antaŭ ses monatoj, ŝi kantis kiel najlo! Sed lasu nin preterpasi, kara grafo," diris la knabino kun friponeca klinsaluto. "Ni iru serĉi informojn pri la kompatinda viro, kiun oni trovis pendanta je pendumilo."

Ĝuste tiam preterpasis la zorgoplena administranto, kiu, aŭdinte tiujn parolojn, subite haltis.

"Nu, kio?! Ĉu vi jam scias tion, fraŭlinoj?" li krudvoĉe demandis... "Nu, nenion diru pri tio... kaj precipe ne sciigu tion al la sinjoroj Debienne kaj Poligny. Ili tro ĉagreniĝus dum sia lasta tago."

Ĉiuj foriris direkte al la promensalono, kie jam svarmis homoj.

La grafo de Chagny pravis. Neniam okazis spektaklo komparebla al tiu. La eminentuloj, kiuj ĉeestis, daŭre parolas pri ĝi al siaj infanoj kaj genepoj kun emocia memoro. Nur imagu, ke Gounod, Reyer, Saint-Saëns, Massenet, Guiraud kaj Delibes** siavice iris suben al la pupitro por mem direkti siajn verkojn. Inter aliaj interpretintoj estis Faure kaj fraŭlino Krauss***! Kaj dum tiu vespero la tutpariza moŝtaro mirigite kaj ebrie malkovris tiun Kristinan Daae, kies misteran destinon mi deziras sciigi per tiu ĉi verko.

Gounod ludigis "La Funebran Marŝon de Marioneto"; Reyer sian belan "Uverturon de Sigurd"; Saint-Saëns "La Mortodancon" kaj la "Orientan Fantazion"; Massenet la neeldonitan "Hungaran Marŝon"; Guiraud sian "Karnavalon"; Delibes "La Malrapidan Dancon de Silvia" kaj la "Pizzicati de Kopelia". Fraŭlinoj Krauss kaj Denise Bloch*** kantis - kiel la unua "La Boleron" de la "Siciliaj Vesproj"; la dua "Brindisi" (trinkokantojn) de "Lukrecia Borgia".

Sed la veran triumfon lanĉis Kristina Daae, kiun oni unue aŭdis kanti kelkajn fragmentojn el "Romeo kaj Julieta". Tio estis la unua fojo, kiam ŝi kantis tiun verkon de Gounod, kiu ankoraŭ ne estis prezentita en la Operejo. La Komika Operejo ĵus prezentis ĝin, longtempe post ties kreado fare de sinjorino Carvalho en la eksa Lirika Teatro. Ha! Plendindaj estas tiuj, kiuj ne aŭdis Kristinan Daae en tiu rolo de Julieta; tiuj, kiuj ne konatiĝis al ŝia naiva gracio; tiuj, kiuj ne ektremis pro la tonoj de ŝia anĝela voĉo; tiuj, kiuj ne sentis sian animon ekflugi super la tombojn de la veronaj geamantoj!

"Sinjoro! Sinjoro! Sinjoro! Pardonu al ni!"

Sed tio estis nenio kompare al la superhumanaj tonoj, kiujn ŝi aŭdigis en la mallibereja akto kaj en la fina trio de "Faŭsto", kiun ŝi kantis anstataŭ la malsaneta Karlota. Tion oni neniam aŭdis, neniam vidis!

Jen "nova Margareta", kiun malkaŝis Daae, Margareta kun ĝis tiam nekonata splendo kaj brilo.

NB: En sia romano, la verkisto interplektis siajn rolulojn kun realaj samtempuloj.
*Chagny : prononcu [ŝanji].
** Francaj komponistoj.
*** Lirikaj kantistoj. Ekz. : Caroline Carvalho (1827-1895) : franca sopranulino.

(Polurita versio)

-------------------------------------------DAŬRIGOTA-------------------------------------------------