LA BALO (10) – Ĉapitro 6 (1/3)

Antoinette kaj Miss finis vespermanĝi sur gladotabulo, kiu kuŝis inter du seĝoj en la tolaĵejo. Malantaŭ la pordo, ili aŭdis la servistojn, kiuj rapidegis en la provizejon, kaj la bruon de ekfrapita teleraro. Antoinette ne moviĝis, kun la manoj premitaj inter la genuoj. Je la naŭa, Miss rigardis sian brakhorloĝon.

- Necesas ke vi tuj enlitiĝu, karulino... vi ne aŭdos la muzikon en la ĉambreto; vi bone dormos...

Ĉar Antoinette ne respondis, ŝi ridante interfrapis la manojn.

- Nu, vekiĝu, Antoinette ! Kio okazas al vi ?

Ŝi gvidis ŝin al eta formetejo, malbone lumigita, kiun oni haste mebligis per lito el fero kaj du seĝoj.

Vidalvide, sur la alia flanko de la korto, vidiĝis la brilegaj fenestroj de la salono kaj manĝoĉambro.

- De ĉi tie vi povos vidi la dancantojn; ne estas ŝutroj, ŝerce diris Miss Betty.

Post kiam ŝi estis foririnta, Antoinette timeme kaj avide apogis sian frunton kontraŭ la vitrojn; unu granda murflanko estis tute iluminita de la orbrila heleco de la fenestroj. Ombroj kure pasis malantaŭ la kurtenoj el tulo : domservistoj. Iu malfermetis fenestron; Antoinette distingeble aŭdis la sonojn de la instrumentoj, kiujn oni agordis en la fundo de la salono. Jam ĉeestis la muzikistoj... Dio mia ! Estis post la naŭa !.. La tutan semajnon, ŝi konfuze atendis ian katastrofon, kiu enabismigus la mondon ĝustatempe por ke nenio estu malkovrita; sed tiu vespero pasis same kiel ĉiu vespero. En iu najbara apartamento horloĝo sonis la duonon. Ankoraŭ tridek minutojn, tri kvaronhorojn kaj... Nenio ! Sendube nenio okazos ĉar, kiam ili rehejmeniĝis tiun tagon post la promenado, impetante al Miss S-ino Kampf demandis kun sia kutima vigleco, kiu tuj perdigis la saĝon al nervozuloj : « Nu ! Ĉu vi enpoŝtigis la invitkartojn ? Ĉu estas certe, ke vi nenion perdis, nenion mislokis ? » kaj ĉar Miss respondis : « Jes, S-ino Kampf ! » certe ŝi sola estis respondeca, nur ŝi... Kaj se ili maldungos ŝin, ne gravas ! Tion ŝi meritas; tiele ŝi scios...

« Pri tio mi fajfas, mi fajfas ! » ŝi balbutis. Ŝi kolere mordis siajn manojn, kiuj sangis sub la junaj akraj dentoj.

« Kaj la alia povos fari al mi, kion ŝi volos... Mi ne timas, mi fajfas pri tio... »

Ŝi rigardis la malheliĝintan profundan korton sub la fenestro.

« Mi mortigos min, kaj antaŭ ol morti, mi diros, ke pri tio ŝi kulpas, jen ĉio ! ŝi murmuris. Mi timas nenion, mi jam antaŭvenĝis min ... »

Ŝi denove ekgvatis; la vitro vaporkovriĝis sub ŝiaj lipoj; ŝi refoje apogis sian vizaĝon kontraŭ la vitron, kiun ŝi vigle frotis. Finfine, malpacience, ŝi larĝe malfermis la fenestron. La nokto estis sennuba kaj malvarma. Nun, per siaj akraj okuloj de dekvinjaraĝulino, ŝi klare vidis la seĝojn vicigitajn laŭlonge de la muro kaj la muzikistojn ĉirkaŭ la piano. Ŝi restis senmova tiel longe, ke ŝi ne sentis plu siajn vangojn nek brakojn nudajn. Dum momento, pro tiel forta halucino,ŝi ekpensis, ke nenio okazis; ke en sonĝo ŝi vidis la ponton, la nigran akvon de la Sejno, la disŝiritajn kartojn, kiuj flugis en la vento; ke la invititoj tuj alvenos kvazaŭ mirakle kaj la festo komenciĝos. Ŝi aŭdis soni la kvaronhoron antaŭ la deka kaj poste la dek batojn... La dek batojn... Tiam ŝi ektremis kaj elŝovigis sin el la ĉambro. Ŝi paŝis al la salono, kiel sensperta kaŝmurdanto, kiun allogas la loko de lia krimo. Ŝi transiris la koridoron, kie du servistoj, kun la kapo klinita malantaŭen, trinkis ĉampanon el la boteloj mem. Ŝi eniris la manĝoĉambron. Ĝi estis senhoma, tutpreta kaj ornamita, meze kun granda tablo kovrita per ĉasaĵo, fiŝaĵo en ĝelatenaĵo, ostroj en pladoj el arĝento, kaj ornamita per punto el Venecio, per floroj, kiuj interligis la telerojn, kaj per du similaj piramidoj da fruktoj. Ĉie ĉirkaŭe, sur la unupiedaj tabletoj, kvar aŭ ses manĝilaroj brilis per siaj kristalo, delikata porcelano, arĝento kaj orarĝento. Pli poste, Antoinette neniam povis kompreni kiel ŝi aŭdacis tiele trairi, laŭ ĝia tuta longo, tiun grandegan ĉambron brilege lumigitan. Sur la sojlo de la salono, ŝi iomete hezitis kaj poste ekvidis en la apuda buduaro la grandan divanon; ŝi genuiĝis kaj enŝoviĝis inter la dorsapogilo de la meblo kaj la pendanta drapiraĵo; estis nur eta loko, kie ŝi povos resti premante kontraŭ si brakojn kaj genuojn; kaj ŝovante la kapon antaŭen, ŝi vidis la salonon kvazaŭ ĝi estus teatroscenejo. Ŝi ankoraŭ frostotremetis pro sia longa restado antaŭ la malfermita fenestro. Nuntempe, la apartamento ŝajnis dormanta, kvieta, silenta. La muzikistoj parolis mallaŭtvoĉe. Ŝi vidis nigrulon kun brilaj dentoj, virinon en robo el silko, cimbalojn kiel tiuj sur tamburego en foira festo, gigantan violonĉelon stare en angulo. Unge tuŝetante ian gitaron, kiu zumis kaj obtuze ĝemis, la nigrulo vespiris :

- Oni komencas kaj finas pli kaj pli malfrue, nuntempe.

La pianisto diris kelkajn vortojn, kiujn Antoinette ne aŭdis, kaj kiuj ridigis la aliajn. Kaj subite eniris S-ro kaj S-ino Kampf.

Kiam Antoinette ekvidis ilin, ŝi moviĝis, kvazaŭ ŝi enŝoviĝus en la teron; ŝi premegis sin kontraŭ la muron, kun la buŝo enkaŝita en la kavo de sia refaldita kubuto; sed ŝi aŭdis iliajn alproksimiĝantajn paŝojn. Ili estis tuj apud ŝi. Kampf sidiĝis sur brakseĝon fronte al Antoinette. Rosine dum momento paŝis en la ĉambro; ŝi ŝaltis kaj malŝaltis la murlampojn de la kameno. Ŝi brilegis pro siaj diamantoj.

- Sidiĝu, mallaŭte diris Kampf; estas stulte tiom moviĝadi...

En sia kaŝejo, Antoinette malfermis la okulojn kaj antaŭŝovis la kapon ĝis vange tuŝi la divanlignon; tiam ŝi vidis sian patrinon starantan antaŭ ŝi. Kortuŝis ŝin la esprimo, kiun ŝi neniam vidis sur ŝia severa vizaĝo : ian humilecon, fervoron, timegon...

- Alfred, ĉu vi opinias, ke tio estos bona ? ŝi demandis per pura kaj tremeta voĉo de knabineto.

Alfred eĉ ne havis tempon por respondi al ŝi ĉar la sonorilo subite ekvibris tra la apartamento.

---------------------------------------------DAŬRIGOTE-------------------------------------------