Tiam sur la pargeton li kuŝiĝis kiel oni faras en arbaro.

Li asertis, ke li atendos ke mi eltrovu la pordon de l' arbaro, ĉar nenio pli bona utilas liaflanke!
Kaj li kredis devi aldoni, ke de sia loko "la vidaĵo estas belega". (Malgraŭ ĉio, kion mi diris, la turmento efikis.)

Rilate al mi, forgesante la arbaron, mi elektis unu spegulpanelon kaj ĉiudirekten ekpalpis ĝin, serĉante ties plej malfortan punkton, kiun oni premu por rotaciigi la pordon laŭ la sistemo de pivotaj pordoj kaj klappordoj de Erik.

Tiu malforta loko povis kelkfoje esti sur la spegulo nura makulo dika kiel pizo, sub kiu troviĝas la movenda risorto.
Mi serĉis kaj serĉadis ! … Mi esploris kiel eble plej supren povis trafi la manoj…

Erik estis proksimume tiel granda kiel mi, kaj mi opiniis, ke li ne metis la risorton pli supren ol necesas lia staturo – fakte tio estis nur konjekto sed mia ununura espero.

Tiel sen malforto mi decidis precize kontroli la ses spegulpanelojn, kaj poste ankaŭ tre atente ekzameni la pargeton.
Dum mi plej zorgeme esplortuŝis la spegulojn, mi klopodis ne perdi tempon ĉar la varmego pli kaj pli ĝenis min, kaj ni laŭvorte kuiriĝis en tiu fajranta arbaro.

De duonhoro mi estis tiel laborinta kaj jam ekzameninta tri panelojn, kiam nia malbona sorto igis min rigardi returne pro iu obtuza ekkrio de l' vicgrafo.

"Mi sufokiĝas !" li diris… "Ĉiuj tiuj speguloj reĵetas inferan varmegon !… Ĉu tiun risorton vi finfine eltrovos ?… aŭ se eĉ malmulte vi malrapidas, ni rostiĝos tie ĉi !…"

Mi ne estis malkontenta aŭdante lin tiel paroli.
Li ne diris unu vorton pri la arbaro kaj mi esperis, ke la saĝo de mia kunulo povos sufiĉe longe plu batali kontraŭ la turmento.

Sed li aldonis :
"Konsolas min, ke al Kristina la monstro donis tempon ĝis morgaŭ vespere je la dekunua. Se ni ne sukcesos eliri el ĉi tie kaj savi ŝin, almenaŭ mortos ni antaŭ ŝi ! La meso de Erik povos servi por ni ĉiuj !"

Kaj li enspiris varmegan aeron, kiu preskaŭ svenigis lin…

Ĉar mi ne havis la samajn malesperajn kialojn kiel la vicgrafo de Chagny por morti, post kelkaj kuraĝigaj vortoj mi turnis min al la panelo, sed parolante mi malprave faris kelkajn paŝojn : sekve, en la nekredebla interplektaĵo de tiu iluzia arbaro, mi ne plu certis retrovi mian panelon !… mi devis ĉion hazarde rekomenci ! …

Ĉar mi senvole esprimis elreviĝon, la vicgrafo komprenis, ke ĉio estu refarenda…
Tio donis al li plian baton.

"Neniam ni eliros el tiu ĉi arbaro !" li ĝemis.

Lia senespero pli kaj pli kreskis.
Kaj tiel kreskante, tiu senespero pli kaj pli igis lin forgesi, ke temas nur pri speguloj… kaj pli kaj pli kredi, ke li baraktas kontraŭ reala arbaro.

Dume, mi rekomencis serĉi … fingreserĉi…
La febro miavice ekturmentis min … ĉar mi trovis nenion… vere nenion …
En la apuda ĉambro daŭre aŭdiĝis la sama silento…

Ni estis ja perditaj en la arbaro… sen ia eliro… sen kompaso… sen gvidilo… sen io…

Ho ! Mi sciis, kio okazos al ni se neniu venos nin savi… aŭ se mi ne malkovros la risorton… Sed kiom ajn mi penis, mi ne sukcesis eltrovi ĝin… nur branĉojn mi trovis, admirinde belajn branĉojn, kiuj stariĝis tute rektaj fronte al mi, aŭ delikate rondiĝis supre de mia kapo…

Sed ili ĵetis neniun ombron !
Fakte tio estis ja memkomprenebla ĉar ni troviĝis en ekvatora arbaro kun la suno ĝuste supre de niaj kapoj, en arbaro de Kongo…

Nian veston mi kaj sinjoro de Chagny plurfoje jam demetis kaj remetis, opiniante jen, ke ĝi donas al ni plian varmon, jen male, ke ĝi protektas nin kontraŭ tiu varmo…

Dum mia spiritostato ankoraŭ rezistis, sinjoro de Chagny aspektis tute "perdita".
Li asertis, ke jam de tri tagoj kaj tri noktoj li senĉese vagis en tiu arbaro serĉante Kristinan Daae.

De tempo al tempo li kredis, ke li ekvidis ŝin malantaŭ la trunko de iu arbo aŭ inter la branĉoj…
Li vokis ŝin per petegaj vortoj, kiuj venigis larmojn en miajn okulojn.
Li kriis : "Kristina ! Kristina !… kial vi fuĝas de mi ?… ĉu vi ne amas min ? … ĉu ni ne estas gefianĉoj ?… Haltu, Kristina !… Vi ja vidas, ke mi estas elĉerpita !… Kristina, mi petas kompaton !… mi mortos en la arbaro, malproksime de vi !… "

"Ho ! Mi soifas !…" li diris delirvoĉe.
Ankaŭ mi soifis… kvazaŭ fajris mia gorĝo…

Tamen, kaŭrante tiam sur la pargeto, tio ne malhelpis min serĉi, daŭre serĉi… serĉadi la risorton de la nevidebla pordo… despli, ke nia restado en la arbaro iĝis danĝera pro la baldaŭa vesperiĝo…

Jam la nokta ombro nin ekĉirkaŭis… tio okazis tre rapide, samkiel noktiĝas en la ekvatoraj landoj… subite kun apenaŭ krepusko…

Tamen en la ekvatoraj arbaroj la nokto estas ĉiam danĝera, precipe kiam ne eblas ekflamigi fajron por forŝovi la sovaĝajn bestojn.

Momente haltiginte la serĉadon de l' risorto, mi ja provis rompi branĉojn, kiujn mi ekbruligus per mia duonvualita lampo, sed ankaŭ mi frapiĝis kontraŭ tiujn spegulojn; ĝustatempe tio rememorigis al mi, ke temas nur pri branĉbildoj…

La varmego ne malaperis samtempe kun la taglumo, tute male !… Tiam eĉ pli varmis la blua lunlumeto.

Mi konsilis al la vicgrafo, ke li tenu niajn armilojn pretaj por pafi… ke li ne malproksimiĝu de nia kampadejo, dum mi daŭrigas la serĉadon de l' risorto.

Subite aŭdiĝis leonbleko je kelkaj paŝoj. Tio traboris al ni la orelojn.

"Ho !" diris la vicgrafo, "ĝi estas ne malproksime !… ĉu vi ne vidas ĝin ? … tie… inter la arboj ! en tiu densa vepro… Se ĝi denove blekos, mi pafos !…"

Refoje kaj pli terure aŭdiĝis la leonbleko.
Kaj la vicgrafo pafis, sed mi opinias, ke li ne trafis la leonon : li tamen rompis unu spegulon, tion mi rimarkis la sekvan matenon je tagiĝo.

Dum tiu nokto ni verŝajne multe iris ĉar ni troviĝis rande de dezerto… grandega dezerto el sablo, ŝtonetoj kaj ŝtonegoj.
Tute ne indis eliri el arbaro por alveni al dezerto !

Rezignante, laca pro la vana serĉado de l' risorto, mi kuŝiĝis apud la vicgrafo.

Min forte mirigis (tion mi diris al la vicgrafo), ke neniu alia malbona renkonto okazis dum la nokto. Kutime post la leono venis la leopardo, kaj kelkfoje la zumado de ceceo*.

Tiuj estis fenomenoj tre facile atingeblaj.
Dum ni ripozis antaŭ ol trairi la dezerton, mi klarigis al sinjoro de Chagny, ke Erik aŭdigis la leonblekon per longa tamburo kun azena felo ĉe unu el ties ekstremaĵo. Sur tiu felo estis streĉita intesto-kordo ligita en ties centro al alia samspeca kordo, kiu trairas la tamburon laŭ ĝia tuta alto.

Erik bezonis nur froti tiun kordon per ganto ŝmirita de kolofono** kaj, laŭ tiu aŭ alia froto, li erarige imitis la leon- aŭ leopardoblekon, aŭ eĉ la zumadon de l' ceceo.

Tiu penso, ke Erik eble troviĝas en la apuda ĉambro kun siaj trukoj, subite instigis min ektrakti kun li ĉar evidentiĝis, ke ni rezignu surprizi lin.
Kaj nun li sciis, kion kredi pri la ĉeestantoj en la torturĉambro.

Mi vokis lin :
"Erik!Erik !…"

Kiel eble plej forte mi kriegis tra la dezerto, sed neniu respondis al mia voĉo…

Ĉirkaŭ ni la silento … la senlima kaj nuda dezerto el ŝtonoj…

Kio okazos al ni meze de tiu terura soleco ?



* ceceo aŭ glosino : Genro (Glossina) de insektoj el la ordo de dipteroj, kies specioj transportas i.a. la tripanosomojn (tiuj kaŭzas ĉe homoj la afrikan dormomalsanon).

** kolofono : Flava, solida rezino, restaĵo de la distilado de terebintino de pino, uzata kiel ligilo en vernisoj k por ŝmirado de la haroj de arĉoj ĉe frotkordaj instrumentoj.
rezinaĵo.

------------------------------------------DAŬRIGOTA-------------------------------------------