LA FANTOMO DE L’ OPEREJO (39)

Raoul eltiris siajn gantojn.

"De kiom da tempo ŝi konatiĝis kun tiu « feo » ? "
"De proksimume tri monatoj !... jes, jam de tri monatoj li komencis doni al ŝi lecionojn !"
La vicgrafo etendis la brakojn kun granda malespera gesto, kaj lasis ilin peze refali.

"La feo donas al ŝi lecionojn !.. Kaj kie do ?"
"Tion mi ne povus diri al vi ĉar ŝi foriris kun li. Sed antaŭ du semajnoj tiuj okazis en la tualetejo de Kristina. Estus neeble ĉi tie, en tiu eta apartamento. Oni aŭdus ilin en la tuta domo. Dum la Operejo estas senhoma je la oka matene. Neniu ĝenas ilin ! Ĉu vi komprenas ?"
"Mi komprenas ! Mi ja komprenas !" ekkriis la vicgrafo, kaj subite adiaŭis la maljunan panjon, kiu demandis sin, ĉu la vicgrafo frenezetas.

Trairante la salonon Raoul sin trovis fronte al la servistino. Dum unu momento li intencis pridemandi ŝin, sed kredante ekvidi rideton sur ŝiaj lipoj, li opiniis, ke ŝi mokas lin.

Li fuĝis. Ĉu li ne sufiĉe sciis ?... Li volis esti informita ; kion pli li deziru ?...

Kun povra spiritostato li piediris returne al la hejmo de sia frato.

Li dezirintus puni sin, frapi sian frunton kontraŭ la murojn ! Kredi je tiom da naiveco, tiom da pureco ! Provi dum momento ĉion klarigi per naiveco, mensosimpleco kaj senmakula simplanimeco ! La muzikfeo ! Nun li konis lin ! Li vidis lin ! Tiu sendube estis ia abomena tenoro, beleta fraŭlo, kiu kantis afablafekte !

Li trovis sin ridinda kaj tute malfeliĉa.
"Nu ! kia senvalora, eta kaj sensprita naiva viro estas do la vicgrafo de Chagny !" kolerege pensis Raoul. "Kaj ŝi : kia aŭdaca kaj diable ruza kreaĵo !"

Tamen tiu kurado tra la stratoj bonefikis kaj iom estingis la fajron en lia cerbo.

Kiam li eniris sian ĉambron, li deziris nur sin ĵeti sur la liton por mallaŭtigi siajn plorĝemojn. Sed ĉeestis lia frato, kaj Raoul lasis sin fali en liajn brakojn, kiel bebo. La grafo patre konsolis lin, sen demandi klarigojn. Fakte Raoul certe hezitus rakonti al li la fabelon pri la muzikfeo. Se ekzistas aferoj, pri kiuj oni ne fanfaronas, ekzistas aliaj, pri kiuj estas tro humilige sin plendi.

La grafo kunprenis sian fraton por vespermanĝi en kabaredo. Pro sia tiel freŝa malespero, tiun vesperon Raoul eble rifuzus ĉiun inviton ; sed por decidigi lin, la grafo diris, ke la antaŭan vesperon, en iu vojeto de la Arbaro*, oni renkontis la virinon de liaj pensoj kune kun galantulo.
Unuatempe la vicgrafo ne volis tion kredi, sed li ricevis pliajn detalojn tiel precizajn, ke li ne plu protestis.

Nu, ĉu ne estis tio plej banala aventuro ? Oni vidis ŝin en duonkaleŝo, kies pordoglaco estis mallevita. Ŝi ŝajnis longe spiri la malvarman noktaeron. Belege lunlumis. Oni tute certe rekonis ŝin. Koncerne ŝian akompananton, oni ekvidis nur malprecizan silueton en la mallumo. La kaleŝo « paŝe » veturis sur senhoma vojeto, malantaŭ la tribunoj de Longchamp.**

Raoul febre vestiĝis, jam preta sin ĵeti  kiel oni diras  en la « plezurkirlon » por forgesi sian konfuzegon. Ve ! trista gasto li estis kaj, forlasinte la grafon frue, ĉirkaŭ la deka vespere li troviĝis en kaleŝo malantaŭ la tribunoj de Longchamp.

Estis frosta vetero.La vojo aspektis senhoma kaj forte lunlumigita. Li ordonis al la kaleŝisto, ke li pacience atendu lin en la angulo de apuda aleo. Kaŝante sin kiel eble plej, li komencis atende iri kaj veni.

Post malpli da duonhoro de lia saniga ekzerco, kaleŝo venante de Parizo veturis en la vojturnon kaj, trankvile, laŭ la ĉevalpaŝo venis direkte al li. Li tuj pensis : jen ŝi ! Kaj lia koro bategis kun fortaj konfuzaj batoj, same kiel tiuj, kiujn li jam aŭdis en sia brusto, kiam li aŭskultis la viran voĉon malantaŭ de la pordo de tualetejo... Dio mia ! Kiom li amis ŝin !

La kaleŝo daŭre veturis. Li mem ne moviĝis. Li atendis.... Se estis ŝi, li ja senhezite ĵetos sin antaŭ le ĉevalojn !... Ĉiapreze li volis klarigon de tiu Muzikanĝelo !...

Ankoraŭ kelkaj paŝoj, kaj la duonkaleŝo alvenos proksime al li. Li ne dubis, ke estas ŝi !... Fakte iu virino klinis sian kapon tra la kaleŝpordo.

Kaj de pala aŭreolo la luno subite lumigis « Kristinan » !

La sankta nomo de lia amantino elŝprucis el liaj lipoj kaj koro. Li ne povis ĝin reteni !... Li eksaltis por rekapti ĝin ĉar tiu nomo ĵetita al la nokto efikis kvazaŭ atendita signalo por furioza impeto de l' ĉevaloj, kiuj rapidege preterpasis; li ne havis la tempon por plenumi sian projekton. La pordoglaco estis relevigita. La vizaĝo de la juna virino jam malaperis. Kaj la kaleŝo, malantaŭ kiun li kuradis, jam estis nur nigra punkto sur la blanka vojo.

Denove li vokis : « Kristina ! »... Neniu respondis.

Li haltis meze de l' silento. Li ĵetis malesperan rigardon al la ĉielo, al la steloj. Li pugnis sian brulantan bruston . Li amis sed ne estis amata !

Kun mornaj okuloj li rigardis tiun senhoman kaj malvarman vojon, la palan kaj senvivan nokton. Nenio estis pli malvarma, nenio estis pli senviva ol lia koro. Li estis aminta anĝelon kaj malestimis virinon !

Raoul ! Kiel ŝi mokis vin, tiu eta feino el Nordo ! Ĉu ne estas vane havi vangojn tiel freŝajn, frunton tiel timidan kaj ĉiam pretan kovriĝi de la rozkolora pudorvualo, por veturi tra la soleca nokto funde de luksa kaleŝo kune kun iu mistera amanto ? Ĉu ne devus ekzisti sanktaj limoj al hipokriteco kaj mensogo ?... Kaj ĉu oni ne devus havi helajn okulojn de infanaĝo samtempe kun la animo de amoristinoj ?

… Ŝi preterpasis sen respondi lian alvokon... Sed kial do li venis kontraŭi ŝian vojon ? Kiarajte li subite faris al ŝi la riproĉon de ŝia ĉeesto, dum ŝi petis de li nur forgeson?...

« Foriru !... Malaperu !... Vi ne gravas !... »

Li pensis pri morto dum li havis dudek jarojn !...
Matene lia servisto trovis lin sidanta sur la lito. Li ne senvestiĝis kaj la servisto timis iun malfeliĉon vidante lin kun tiel katastrofa aspekto.
Raoul deprenis el liaj manoj la leteron, kiun li alportis. Li jam rekonis leteron, paperon, skribmanieron.
Kristina diris al li :

« Amiko mia, estu postmorgaŭ ĉe la maskobalo de l'Operejo, je noktomezo, en la eta salono malantaŭ la kameno de la granda promensalono. Staru apud la pordo kondukanta al la Rotondo. Ne parolu pri tiu rendevuo al iu ajn. Surmetu blankan duonmaskon, estu bone maskita. Je mia vivo, ke neniu rekonu vin.
Kristina »

* La Arbaro = le Bois de Boulogne (fama arbaro de Parizo).
** Longchamp = hipodromo apud la Arbaro.

----------------------------------------DAŬRIGOTA--------------------------------------------