En la 1987 la Internacia Lingvo Esperanto fariĝis centjara. Tra la tuta mondo oni vaste prifestis internacian lingvon. Okaze de la tiu tutmonda Jubileo, UEA eldonis la libron,, Jubileo, jarcento de esperanto, Rotterdam 1988", kiu enhavas tekstojn kaj bildojn kie oni festis jubileon.El Rumanio mankas informojn. Kaj tamen, en malfavoraj kondiĉoj, kiam la rumana registaro malpermesis esperantistan agadon ekde 1985 jaro, la esperantista turisma kaj alpista rondo ,,ESPEMONT"havis kuraĝon organizi la feston de la centariĝo de Esperanto en Rumanio. Okaze de la Internacia Turisma Tago, je la 27 a de septembro 1985, estiĝis en Bukureŝto, esperantistan turisman kaj alpistan rondon nomita ,,ESPEMONT" havante kiel ĉefa celo: ,,la celebro de centjariĝo de Esperanto en Rumanio". De komence, junaj anoj de la rondo agis malfacile, sen oficiala apogo, akirante laŭrojn en malsamaj rumanaj turismaj konkursoj kaj propagandis internacian lingvon. Inter 11-13 septembro 1987, rondo ESPEMONT organizis la feston de la jubileo Esperanto en mirinda pejzaĝo de la montaro Buĉeĝi, apud rivero Jalomica ĉe hotelo Peŝtera. Ĉeestis geesperantistoj el Bukureŝto, Braŝovo, Cluĵ-Napoca, Falticeni, Gheorgheni,Miercurea Ciuc, Negresti-Oas, Odorheiul Secuiesc, Oradea, Topa de Sus(Bihor). Partoprenis ankau esperantistoj el Hungario gvidataj de Sandor Hideg, tiama estrarano de TEJO. La riĉa programo enhavis inter aliaj : interkonan vesperon, diapozitivajn projekciojn kaj interesan ekspozicion. La ekspozicio enhavis tri fakojn : Esperanto tutmonde, Esperanto en Rumanio kaj ESPEMONT-agado. Ĝi konsistis el belartaj libroj, vortaroj, lernolibroj, revuoj, turismaj gvidlibroj, E-dokumentoj, fotoj, diplomoj kaj Esperanto-filatelaĵo. En la 12-a de septembro 1987, matene, sur la vojo Peŝtera-kabano Bolboĉi, ĉe 4 kilometrojn distanco, sur roko, en intermonta pasejo,,Cheile Tatarului", oni almetis memortabulon honore al jubileo Esperanto kun jena rumana teksto: ,,ESPERANTO 1887-1987/ 100 de ani de existenta si progres in serviciul prieteniei intre popoare (100 jaroj de ekzistado kaj progreso en la servo de la interpopola amikeco)/ Aniversarea centenarului limbii internationale Esperanto sarbatorita de esperantistii din Romania (La datreveno de la centjariĝo de la internacia lingvo Esperanto festata de esperantistoj el Rumanio)/ Astazi 12 septembrie 1987 (Hodiaŭ 12 septembro 1987)/ C.T.A.E. ESPEMONT Bucuresti./".

Poste, partoprenantoj vizitis montarajn vidindaĵojn kaj vespere okazis Esperanto-seminarion dediĉe al Esperanto-Jubileo. La festo daŭris per arta programo ĉirkaŭe de la tendara fajro, en hungara, rumana kaj Esperanto lingvoj. En sekvanta tago oni solene fermis la feston de centjariĝo de Esperanto en Rumanio.Plie , povas rakonti la partoprenantoj. En mia albumo pri centjariĝo de Esperanto vi trovigos bildojn pri la festo.