Ekzistas en Francio tre ŝatata provenca tradicio, kiu kristnaske varmigas ĉies koron.

Jen raporto pri dek-centimetraj mirakluloj.

Ĉiuj francoj, ekde la junaĝo, ŝatas ilin, kiel karajn – eĉ se iom malproksimajn – familianojn. Dum la pli granda parto de la jaro oni kaŝgastigas ilin en ŝirmita, sekura loko, ĝis kelkaj tagoj antaŭ Kristnasko. Tiam, vespere, kiam la infanoj dormas, aŭ ĝuste kune kun ili, oni delikate forprenas ilin el la vatplenaj skatoloj, kaj zorge dismetas ilin sur feste dekoritan tablon aŭ bufedon. Plej ofte estas por ili dometoj starigitaj, eble ŝafista barako aŭ groto, sed fojfoje ankaŭ tuta vilaĝo kun domoj, butikoj, arboj, urbestrejo kaj preĝejo.

Dum tiuj plej festaj tagoj de la jaro, foje dum pluraj semajnoj, ili pie staras – ĉirkaŭantaj la Sanktan Familion: Marian, Jozefon – kun la bovo kaj azeno, unue esperante la naskiĝon de la sankta bebo, poste celebrante ĝin. La grandioza alveno de la tri Orientaj Reĝoj, la 6an de januaro, markas samtempe la finon de la festoperiodo, kaj ilian reiron al la enkesta dormo. Ili estas la argilaj najbaretoj de Jesuo. Ilia vilaĝo kompreneble nomiĝas Bet-Leĥemo (-en-Provenco). Estas ili la „sanktuletoj”, aŭ la tiel nomataj santunoj (les santons).


De la preĝejo al la kripo

Jam en la 12a jarcento, staris la Sanktaj Familianoj kiel skulptaĵoj en la italaj preĝejoj. Okaze de la Renesanco ili transformiĝis en belegajn statuojn, ĝis unu metron altajn, mirinde riĉe vestitajn. Por la supra tavolo de la itala socio – nobeloj kaj eĉ sukcesaj burĝoj – iĝis modo posedi sian propran kolekton. Nico, marborda urbo nun en suda Francio, estis tiam itala, kaj tiel tiuj figuroj instaliĝis fine de la 17a jarcento en la ĉirkaŭa Provenco. La provencaj artistoj disvolvis tiukampe novajn artformojn kaj rapide famiĝis iliaj lignaj, ŝtonaj, ceramikaj figuroj.

Kaj kion la plenkreskuloj havas, volas – certe nun, sed ankaŭ tiam – ankaŭ la infanoj: tial aperis malpli grandaj, porinfanaj figuroj, gipsaj aŭ lignaj, kiujn oni starigis komence en adekvatan preĝejeton, kaj sekve en la kripon, malriĉan groton aŭ stalon kie laŭtradicie naskiĝis Jesuo.

Estas por la kreinto granda plezuro montri, admiri ĝin, imagi kion ĝi „diremas”, kaj kian rolon ĝi meritas en la tradicia provenca rakonto, la fama „Pastoralo”. Menciindas interkrampe, ke mia kolekto verŝajne estas la sola en la mondo kiu enhavas Ludovikon Zamenhof kiel santunon!

---------------------------------------

Pro tekstoredaktaj malfacilaĵoj mi petas vin daŭrigi la legadon aŭ en la retejo de edukado.net, en ties Monda Mozaiko, decembro 2005

http://www.edukado.net/post/13789/

aŭ en la alŝutita PDF-dokumento kie vi povas vidi ankaŭ belajn ilustraĵojn, kaj kiun vi povas ankaŭ printi por propra uzo.

http://www.ipernity.com/doc/katalin.kovats/3673702

Vidu ankaŭ la pastoralon: http://www.ipernity.com/doc/katalin.kovats/3674607


La plej bela prezento kun iom da teksto estas ĉi tie:

http://www.ipernity.com/doc/katalin.kovats/slideshow/album/100124