Katalin Kovats Published on January 5, 2009
by Katalin Kovatspro

Katalin Kovats's blog

Browse posts
La vie de Van Gogh en espéranto
Posted on July 12, 2009
13 comments (latest 3 months ago)
The BIG ASK!!
Posted on March 25, 2009
2 comments (latest 8 months ago)
Rubik - 360
Posted on February 6, 2009
12 comments (latest 6 months ago)
Edukado de multlingva infano kontraŭ la fluo
Posted on February 1st, 2009
24 comments (latest 6 months ago)
Alvoko voĉdoni en la DUA RONDO!
16 comments (latest 9 months ago)
La argilaj najbaretoj de Jesuo - provenca tradicio
Posted on December 20, 2008
1 comment (latest 11 months ago)
Respondo de s-ro Harald Hartung
Posted on December 18, 2008
18 comments (latest 11 months ago)
PROTESTO! Bv. helpi batali por niaj lingvaj rajtoj!
Posted on December 18, 2008
85 comments (latest 11 months ago)
Lettre de protestation a Mr Hartung - Chef de l'unité «Politique pour le multilinguisme»
Posted on December 9, 2008
9 comments (latest 12 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 1 387 times

Alvoko voĉdoni en la DUA RONDO!

Monday January 5, 2009 at 03:14PM

Karaj amikoj, samideanoj, kamaradoj! Helpu nian lingvon kaj nian movadon per voĉdono por la ideo enkonduki lernejan instruadon de Esperanto en Usono!

Danke al senprecedenca kaj entuziasma kunlaboro de tutmonda komunumo de la por-esperantaj agantoj, en la lasta tago de 2008a, kadre de la voĉdonado en la retejohttp://www.change.org/ideas/ la propono de Oleg Izyumenko pri la bazlerneja instruado de Esperanto en Usono, kiel unue lernenda fremda lingvo kaj kapabloevoluiga lernobjekto, en la kategorio "Klerigo" (angle 'Education') atingis la duan lokon kun pli ol du mil voĉoj! Tiel la propono rajtas partopreni en la dua fazo de la voĉdono, inter la 5a kaj la 15a de januaro 2009.

La unuajn 10 proponojn, kiuj ricevos plej multe da voĉoj, la organizaĵo Change.org transdonos al Barack Obama, post la enoficiga ceremonio – kaj poste kune kun siaj partneroj aranĝos tutlandan kampanjon por subteni la venkintajn ideojn. Imagu nur, ke unu el tiu ideoj, subtenota per mono kaj organizaj rimedoj en la tuta lando, povas esti instruado de Esperanto al lernejaj infanoj!

Kaj eĉ se tiu ĉi ideo ne trafos inter la unuaj 10 plej popularaj, la voĉdono povas esti enorme granda ebleco reklami la internacian lingvon en Usono.

Tial ni petas vian helpon hodiaŭ. Bonvolu voĉdoni kaj inviti al voĉdono ankaŭ viajn familianojn, kolegojn kaj amikojn.

1. Kiel voĉdonu tiuj, kiuj jam registriĝis ĉe Change.org kaj sukcese voĉdonis en decembro?

Se oni jam voĉdonis en la unua etapo (antaŭ la 31a decembro 2008), oni denove devas voĉdoni en la dua etapo (inter la 5a kaj la 15a de januaro 2009), ĉar ĉiuj antaŭaj voĉdonoj el la unua etapo estis nuligitaj. Nun oni uzu sian jam ekzistantan konton ĉe change.org, kiun oni kreis por voĉdoni en la unua etapo. Oni povas eniri la paĝaron per klaki sur 'Sign In' en supra dekstra angulo de ĉiu paĝo. Tiam oni entajpu sian uzantonomon kaj pasvorton ĉe change.org kaj post eniro oni povas voĉdoni per vizito al

http://www.change.org/ideas/view/introduce_esperanto_as_a_foreign_language_subject_in_schools

kaj klako sur blua butono. Se oni volas eliri el sia konto por lasi komputilon al iu alia (familiano, kolego, samklasano ktp) por voĉdoni, oni klaku sur 'Sign Out' en supra dekstra angulo.

Poste, alirinte http://www.change.org/ideas/view/introduce_esperanto_as_a_foreign_language_subject_in_schools

oni povas sur tiu paĝo voĉdoni per UNU KLAKO sur blua butono kun nombro de jam voĉdonintoj. La voĉdono NE registriĝas se oni nur lasas komenton, sen klaki sur la butono. Se post klako la butono ŝanĝis sian koloron al bruna, la voĉo estis registrita. Se oni klakas sur la butono plian fojon, oni forprenas (nuligas) sian antaŭan voĉon. Atentu ne fari tion, sed lasu butonon esti bruna!

! Grave: bonvolu NE lasi ajnajn komentojn en lingvoj aliaj ol la angla! Se oni ne volas prezenti Esperanton kiel sekton de fanatikuloj, oni nepre ne faru tion! Ĉio nekomprenata kaj nekonata kaŭzas suspekton kaj negativan sintenon, bv. ne provoki tion per komentoj kiel "Mi subtenas Esperanton" aŭ "Esperanto Great Idea!" aŭ "Long Live Esperanto!". Se oni ne kapablas skribi komenton en malfuŝa angla, oni entute ne skribu - tio estos pli bone por la kazo. Se oni volas skribi ion en la angla, bv. zorgi ke la komento estas modesta, bone argumentita, neagresema, inteligenta, afabla...

2. Kiel voĉdonu tiuj, kiuj nun voĉdonas la unuan fojon?

Se oni neniam antaŭe voĉdonis ĉe change.org kaj NE havas uzanto-konton tie, oni registriĝu tiel ĉi:

Iru al http://www.change.org/ideas

En supra dekstra angulo de la paĝo estos ligilo kun la vorto "Join" ("aliĝi") en blankaj literoj.

Klaku sur ĝin , kaj provizu viajn personajn informojn:

First Name = Persona Nomo

Last Name = Familia Nomo

Email Address = retpoŝtadreso

Password = pasvorto

Birthday = naskiĝ-dato

Fine, klaku sur la bluan kvadraton "Sign up".

Post kelkaj minutoj, malfermu vian retpoŝt-keston, trovu konfirm-mesaĝon (de Change.org) kun blua linio por klaki/konfirmi :

Klaku tie, kaj Revenu al tiu ĉi mesaĝo kun instrukcioj (ĈI TIEN ! !) kaj klaku la suban adreson:

http://www.change.org/ideas/view/introduce_esperanto_as_a_foreign_language_subject_in_schools

Supre, maldekstre, aperos blua kvadrato kun Nombro kaj la vorto "Vote" (Voĉdonu).

KLAKU SUR ĜIN POR VOĈDONI/BALOTI.

Ĝi fariĝos bruna, kaj montros la numeron de via voĉdono.

(Se vi klakos denove, vi NULIGOS vian voĉdonon)

Bonvolu TRADUKI tiun ĉi alvokon kun instrukcioj en vian lingvon kaj

PUBLIKIGI ĝin en listoj kaj grupoj, en blogoj, retpaĝoj, sendu al kolegoj kaj parencoj ktp.

16 Comments / add your comment?

Bergino Dalepro says:
Jes, tiu propono estas bona ilo por disvastigi Esperanton. Tamen mi ne voĉdonis, kaj nek voĉdonos. Kial vi demandas? Ĉar tio estas afero por usonanoj. Mi sciigis usonaj geamikoj pri la ebleco voĉdoni, esperante ke ili voĉdonus por la ideo. Sed mem mi ne voĉdonos, tio ne estus justa rilate al la aliaj proponoj kiuj ne havas subtenantoj el la tuta mondo.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Katalin Kovatspro replies:
Kara Bergino, dankon ke vi skribis vian opinion, kiun mi komprenas kaj respektas.
Fakte ankaŭ mi ne ŝatus, se alilandanoj decidus pri mia sorto, diktus iun novan leĝon ktp.-
Sed estas iu diferenco. Ni bone scias, ke tio, kion ni proponas estas bona ilo kaj helpo al la infanoj, al la usonaj infanoj. Bedaŭrinde tion malmultaj usonanoj (kaj same alilandanoj) scias kaj pro tio eĉ ne havas ideon prooponi, peti, uzi.
Mi pensas, ke nur esperantistoj ne povos venki en tiu voĉdonado, sed la lanĉita paĝo kaj ties argumentoj povas atentigi aliajn usonajn legantojn, kiuj verŝajne konvinkiĝos kaj mem voĉdonos por la ideo.
Sed mi denove esprimu: ŝajne ni intermiksiĝas en la aferojn de iu lando, sed aliflanke ni estas je supernacia nivelo, INTERNACIA, kaj batalas por la instruado kaj disvastigo de ESPERANTO ĉie, kie eblas, por ke ĝi povu fariĝu dua lingvo al kiel eble plej multe da personoj en la mondo.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Henri Masson replies:
Principe mi konsentas kun vi, Bergino. Tamen estas grava nuanco. Usonanoj, pere de la registaro kiun ili elektis antaŭe, entrudiĝis en la vivon de aliaj popoloj, de multaj popoloj, kaj tio foje per maniero ne tre bela, eĉ per uzo de B-52 kaj "Tomahawk", per kaŝaj intervenoj de CIA, ktp (Ĝuste hieraŭ mi ree spektis la filmon "Le monde selon Bush" (La mondo laŭ Bush, de William Karel eo.wikipedia.org/wiki/William_Karel )... Se ni, eksterusonaj pacemaj homoj, ne povas montri alian formon de rilatoj, kiu faros tion ? Ni venas al ili kun etenditaj manoj, sen kaŝita revolvero nek ponardo.

Alie, nenio pruvas ke aliaj aferoj -- ne ĉiuj, mi konsentas -- ne ricevis solidarecan eksterlandan subtenon. Mi eĉ mirus se oni povus pruvi al mi la malon.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Arno Lagrangepro says:
Ne ĝenas min ke homoj el la tuta mondo voĉdonu por afero okazanta en Usono. Usono estanta superreganta potenco sur la tuta mondo, ni ĉiuj estas subjektoj de la Imperio. En multaj landoj oni konsideris la elekton de Obama kvazaŭ temus pri la elekto de la Prezidento de la tuta tero, dum fakte, frustrige, nur Usonanoj (kvazaŭ la romiaj civitanoj) rajtis partopreni la baloton. Per la reto ni restarigas iom da demokratio. Cetere kvankam ne-usonaj civitanoj voĉdonis por la propono de Oleg, ĝi staras tre malantaŭ aliaj proponoj (nun en 19a loko, nur la 10 unuaj estos prezentitaj al Obama. ) Se usonaj infanoj iam profitos el enkonduko de esperanto en siaj lernejoj, ni povas atendi gravajn refalojn mondskale. Eble ekestos nova generacio da usonanoj kiuj ne konsideros la eksterusonan mondon kun malestimo.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Imre Szabo says:
Esperanton povos venkigi nur superpotencaj ŝtategoj -- tiun ni ĉiuj devas klare vidi. Nun ni havas eblon, nun ni ekagu!
Posted 11 months ago. ( permalink )
Dr. Molnár Lajos says:
Ni devas tre klare vidi, ke Barack Obama ne enkondukos la instruadon de Esperanto en la proksima estonto.
Li ne rajtas enkonduki tiun ĉi reformon, ĉar ĝi estas agorajto de la unuopaj membroŝtatoj de Usono.
La nun okazanta voĉdono estas grandioza ebleco reklami la internacian pontolingvon en Usono.
Se Usono faras ion malbonan, tion ene de kelkaj tagoj sentas ĉiuj landoj de la mondo.
Post la komenco de la iraka milito la prezo de la krud-oleo leviĝis en la ĉielon. La banko-krizo de Usono atingis jam ĉiujn landojn...
Kial ne povus fari Usono foje ankaŭ ion - bonan...?
Posted 11 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Ĉu en la tuta procedo oni ne distingas iel opiniojn n de Usonanoj kaj ekster-Usonanoj?
Certe tio estas ebla. La valoro reklama ĉiel restos.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Vladimír Türk*pro says:
Ankaŭ mi komprenas la vidpunkton de Bergino Dale, tamen mi voĉdonis. Usono ĉiam kaj ĉiel influas la tutan mondon, kial do unufoje la mondo ne influu Usonon?
Posted 11 months ago. ( permalink )
Wanda kaj Edward says:
En la tempo de tutmonda ekonomio ne ĉio estas interna afero de Usono. Eŭropaj landoj devas kunlabori kun Usono sur diversaj kampoj (tutmonda varmiĝo, NATO, batalo kontraŭ terorismo ktp.), sed Usono ne rajtas dikti en kiu lingvo ni kontaktiĝu. Tio devas esti nia reciproka interkonsento.

Por ekonomia kaj scienca sukceso de Usono kontribuis tuta mondo. Kontraŭ impostoj de eŭropanoj edukiĝis multaj kapablaj studentoj, kiuj poste forveturinte en Usonon faris tie sciencan karieron kaj atingis multajn Nobelpremiojn.

Mi okupiĝas pri genealogio. En Usono loĝas multaj miaj foraj kuzoj, kun kiuj pola parto de la familio ne povas kontaktiĝi pro lingva baro.

Esperantistoj el la tuta mondo uzas multekostajn komputilajn programojn (Vindozo), sed Bill Gates kaj lia stabo el Microsoft ĝis nun ne instalis esperantan klavaron, dum en Vindozo estas klavaro por la feroa lingvo parolata nur de 41 mil personoj.

Tial mi voĉdonis por Esperanto sur la retejo „Change“ kaj mi helpis registriĝi kaj voĉdoni al multaj miaj parencoj kaj konatoj, kiuj ne konas la anglan lingvon. Eble finfine Bill Gates ekscios, ke apud la feroa lingvo, ekzistas ankaŭ pli populara lingvo Esperanto, kiu naskigis en la jaro 1887 en lando de liaj prauloj.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Wanda kaj Edward edited this comment 11 months ago.
Arno Lagrangepro says:
change.org sciigas
"This idea is currently in 30th Place and needs 1758 more votes to be part of the final 10 ideas presented at our event in Washington, DC " (07/01/2009 12:00 UTC)

On January 16, Change.org and the Case Foundation are co-hosting an event at the National Press Club in Washington, DC to announce the top 10 rated ideas and then launch a national campaign behind each idea and mobilize the collective energy of the millions of members of Change.org, MySpace, and partner organizations to ensure that each winning idea gets the full consideration of the Obama Administration and Members of Congress.


"La ideo nun estas en 30a loko kaj mankas 1758 voĉoj por ke ĝi apartenu al la fina dekopo da ideoj prezentotaj en nia evento en ĉefurbo Vaŝintono

la 16-an de januaro Change.org kaj Case Foundation kungastigos eventon ĉx Nacia Gazetarklubo en ĉefurbo Vaŝintono por anonci la 10 plej alte taksatajn ideojn kaj sekve lanĉi nacian kampanjon malantaŭ ĉiu ideo kaj mobilizi la kolektivan energion de la anoj de Change.org, MySpace, kaj partneraj organizaĵoj por certigi ke ĉiu gajninta ideo ricevos plenan konsideron de la Administrado Obama kaj de la Kongresanoj"
Posted 11 months ago. ( permalink )
Stefano says:
Aperis la paĝo de UEA ĉe change.org:

www.change.org/universala_esperanto-asocio

membriĝu tie kiel apoganto de UEA kaj konektiĝu kun multaj personoj, ĉefe kun ne-esperantistoj por tiel disponigi al ili (kaj al aliaj vizitantoj de change.org) ligon al niaj ideo kaj paĝoj kun informoj pri Esperanto.

Varbu voĉdonantojn en la rondoj de via amikaro, kolegoj, asocioj, ktp. Aperigo de arikolo en loka gazeto estus utila.

Tamen, ni konsciu pri la granda nombro da mankantaj punktoj por eniri la 10 unuajn ideojn - kaj pri la restanta tempo: 4 tagoj...

Malgraŭ ĉio, ni almenaŭ faris vastan informadon en Usono kaj vershajne ankaŭ ekstere.

amike, Stefano

www.change.org/profiles/stefano

- - -
Posted 11 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Kiel oni konsideros la voĉojn donitajn por la unua formulo?
Laŭ mi ne estas snprobleme, ke la proponon oni ŝanĝis dum la procedo mem.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Odamir says:
Mi jam vochdonis!
Ni laboru kune por montri pace al usonanoj ke Esperanto estas utila lingvo ne nur por ili sed por la tuta mondo.
Posted 10 months ago. ( permalink )
neniu says:
Al Katalin kaj Cxiuj vi kiujn mia filino taksas utopianojn,(kaj ankaù min ) Sxi instruis gxis nun la gxerman lingvon en Francio sed nun sxi devos anstataùigi por la franca ,(cxi tie neniu lernas la gxerman lingvon )
kaj sxi timas baldaù denove sxangxi por la nura imperiala angla ...?
Laù sxi gxi estas la nura internacia lingvo...kiel la hundoherbo en la gxardenon...Mi diras...
Do mi ne suficxe ellernas por trovi la solvon .
Cxiaokaze Esperantano mi restadas !
[espereble mi ne tro kontraùsencas ...senkulpigu vian lernanton, Katalin]

mi ege aùdacas skribu iun ajn post tiel lertaj Esperantistoj sed multe da TTTejanoj ne komprenas
ecx min, bedaùrinde !
Posted 9 months ago. ( permalink )
Katalin Kovatspro replies:
Kara, restu idealisto kune kun ni ĉiuj. malgraŭ tio, ke la angal minacas nin....
Mi kontentas ke ni havas nian lingvon, kaj fakte ne vere volas ke ĉiu parolu ĝin en la mondo.
parolu ĝin nur tiuj, kiuj sopiras esti amikoj, volas komuniki unu kun la aliaj kaj flegas la lingvon.
Se Eo estus ĉies lingvo, ĝi ne plu estus unika por ni.....
Mi pensas ke ĝin ne meritas ĉiu..... do, mi ne tro suferas, se ĝi ne venkos tutmonde....
Posted 9 months ago. ( permalink )
neniu says:
Kompreneble vi pravas Katalin, sed mi bedaùras ecx cxi tie ne pli komunikigxi almenaù pri fotoj
en Eo...
Salutu la viajn .
Posted 9 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...