Ĉu finfine mi perdas vin por ĉiam

mia amo, mia vivo.

Kial ni devis disigi tiel, kiel malamikoj,

ĉu vere ne ekzistis alia vojo.


Kiel ofte mi proklamis mian amon al vi

kaj montris per ĉiuj miaj talentoj al vi,

nur al vi mi donis mian laboristan koron.


Adiaŭ nun amo mia,

adiaŭ.

Mi deziras al vi eternan vivon, sed petas ke vi pensu

kiel multe mi amis vin kaj kial.