“Kien vi iras?” demandis Jef al Roza. “Liten" estis kion ŝi respondis,” jam estas la 10- vespero!”

Mmmm - pensis Jef - mi iros kun ŝi kiu scias. Diable kiel longe ŝi jam ne plu ludas edzinon, eble mi bonscancas ĉi vespere?” Rapide kaj zorge Jef brosis la dentaron. “ Jam 50 jaraĝa kaj daŭre mi havas 100% de la dentoj kaj vidu kiel blankaj ili daŭre estas. Evidente neniam mi fumis, ne trinkis, krom etan viskion tempo de tempo kaj prizorgis korpon kiel grandan trezoron.” Antaŭ spegulo li konstatis ke lia barbo estas iomete tro longa kaj li rapide prenis broŝon kaj sapon, sapis vizaĝon kaj razis sin per akrega razilo kiun li aĉetis antaŭ dek jaroj, kiam li decidis ke ĉiuj modernaĵoj por razi sin estas malbonaj kaj ke rezultoj ne kontentigas. Li iris al Mechelena placo kaj aĉetis tutan ekipaĵon. Broson, sapon, akregan razilon malnovmodan kaj ledan akrigilon sur kiu li povis ĉiam antaŭ razado akrigi la tranĉilon. Li kontrolis zorgeme la vizaĝon kaj kiel ĉerizo sur torto, li spruĉis iom da “Joop” la bonodora parfumo sur vizaĝon. Ho jes, kiam li nun eniras dormĉambron Roza certe volos esti favora al li.

Unue li volis iri en dormĉambron tute nuda sed lastsekunde li decidis surmeti pantalonon de la nova piĵamo.

Roza jam kuŝis en lito kaj, diable, ŝi legis. Se Jef jam havus erekcion, li certe tuj perdus ĝin ĉar kiam Roza legas neniu rajtas ĝeni ŝin. Singarde Jef ŝovis korpon en lito kaj li prenis grandan atenton ne tuŝi la krurojn de Roza per liaj malvarmaj piedoj. Li metis manojn sub pugo por varmigi ilin kaj dume, per duone malfermitaj okuloj rigardis al Roza. Jes ŝi daŭre estis ege bela malgraŭ la 45 jaroj kiujn ŝi havas. Siatempe, antaŭ 20 jaroj ŝi estis la plej bela virino de la tuta urbo. Ĉiuj viroj de la urbo kuris malantaŭ Roza kaj malgraŭ fakto ke Jef ne estis la plej bela, ŝi elektis lin.

Feliĉe jam jaro poste ili geedziĝis ĉar antaŭ edziĝo Jef ne rajtis tuŝi Roza-n. Jes kisi kaj feliĉe Jef estis certe la plej bona kisanto de la tuta distrikto. Ankaŭ tuŝi ŝiajn mamojn estis permesata kaj ho jes, mamojn Roza havas. Du montoj sur kiuj oni povas konstrui grandegan domon, kun ĝardeno. Plenan jaron Jef pensis pri kion fari kun tiu giganta erekcio kiun li havis kiam li kisis Roza-n aŭ rajtis tuŝi ŝiajn mamojn. Nu Jef feleice ne kredis en iuj de la dioj de la homoj kaj li povis masturbi sin ĉiam kiam li deziris kaj kiam jukis la lokon inter la kruroj.



La nuptonokto estis nekredebla. Jef apenaŭ travivis la nokton. Nesatigebla Roza estis. Kaj matene dum li matenmanĝis ŝi demandis lin ĉu li jam ne plu kapablis. Jef ne vere kalkulis, almenaŭ post tria foje li rezignis pri kalkulado ĉar vere li ne plu komprenis kiam unua fojo finiĝis kaj alia komenciĝis. Li travivis nokton de senĉesa amorado kun kelkdekminute dormeto kiu interrompis la amindumadon. Matene antaŭ spegulo li vidis kadavron kun bluaj strioj sub la okuloj.



La unua tago post edziĝo ili ambaŭ iris al familio de Jef. Roza vestiĝis en blua robo kaj tre decaj ŝuoj. La hararo bele farita kaj kiam ŝi sidis en salono ĉe gepatroj de Jef, ŝi aspektis la plej bona filino kiun homoj povis havi.

Vespere kiam ili venis en malgrandan apartamenton, kiun ili luis ŝi forŝiris la ĉemizon de la korpo de Jef. Ŝi forigis la bluan robon kaj Jef konstatis ke tio estas la sola kiun ŝi surhavis la tutan tagon. Jes Jef komplete freneziĝis metis sian buŝon sur pinton de tiuj mirindaj mamoj kaj .... Nu pli li ne plu memoris la tagon poste. Li ankaŭ ne kalkulis la fojojn kiam Roza bezonis lin.

Dum nuptovojaĝo li lernis ke li ne plu regis propran armilon, sed estis Roza kiu decidis kiam ĝi devas stari fiksa kaj kiom da fojoj tage. Post monato Jef komencis dialogi kun la peniso. “ Kiel vi fartas - li demandis - ĉu vi eltenas. Ĉu vi ne jam timas la vaginon de la estrino?” Evidente peniso ne respondis ĉar malgraŭ la fakto ke penisoj kapablas multon, paroli ĝi ne povas.

Ĉiuj knaboj, viroj, virĉevaloj ĵaluzis kiam Jef iris kun Roza ĉe brako tra la stratoj de la urbo. Ĉiuj el ili fantaziis kion fari kun tiuj du belaĵoj da mamoj de Roza kaj jes ili fantaziis pli, multe pli, sed nur Jef sciis la veron.

Ĉion pri kio Jef iam revis, Roza efektivigis kaj multe, multe pli. Jef perdis dek kilogramojn kaj en laborejo la estroj jam plendetis ke la produktado de Jef estis sub normo. “ Vi ne scias kion vi diras” pensis Jef kaj iris hejme kie atendis lin Roza.

Dum amindumado Jef komencis pli kaj pli babili por per tio eble malhavi unu fikadon dum tiu nokto. “ Vi havas belegajn mamojn mia kara Roza” li komencis diri. “Se vi ne nun kaj tuj suĉas miajn cicojn - respondis Roza - mi simple froŝiras vian ludilon de la korpo kaj tenas ĝin por uzi kiam mi bezonas.” Tuj Jef suĉis!



Tiam Roza gravediĝis kaj Jef esperis ke nun venos tempo de trankvilo. Roza nun komplete perdis realecon kaj apenaŭ povis elteni ke Jef iris al laboro. Ĉiam ŝi bezonis amindumadon aŭ ĉu estis nur fikado. Jef perdis denove kvin kilogramojn pli. Li ne plu diskutis kun iu ajn kvankam li estis en pluraj asocioj plejofte kiel sekretario aŭ prezidanto. Longan tempon, multe tro longe laŭ prefero de Jef la edzino Roza restis postulema.

La tago post la naskiĝo de Paŭlo la filo de Roza kaj Jef, li eniris la ĉambron de la hospitalo kaj vidis kiel Roza donis mamon al Paŭlo. Jef iom ĵaluzis ĉar estis lia mamo, li opiniis.

Revenante hejmen Roza trapasis plenan metaforon. Ŝi estis eĉ pli bela ol iam kaj sia bezono iĝis ... Nu diru normala. Nu leganto mem decidas kio estas normala.

Iom post iom la normala iĝis malofta. Iun tagon Jef eniris banĉambron kaj vidis Roza-n tute nudan dum ŝi razis triangulon de hararo “ Estas laŭ nova modo- ŝi diris - modo kiu venas el Kubo kaj Brazilio” Jef rigardis al la bela virino kaj vidis ĉiun faldeton de ŝia virineco, la mamojn kiuj daŭre estis perfekteco mem kaj kiam li volis tuŝi Roza-n ŝi retiriĝis. “ Ne tuŝu min” - ŝi diris kaj ŝi diris tion per tiu firmeco ke Jef retiriĝis.

Unu jaron poste Jef jam pezis dek kilogramojn pli ol iam antaŭe. La estro en fabriko laŭdis Jef kaj prenis lin kiel ekzemplon de bona laboristo. Jef suferis kaj kvankam ne estis facila tempo, li komencis sopiri al tempo post edziĝo Li komencis fantazii kiel li faris kun ŝi tri foje nokte kaj ke matene li donis al ŝi bonan deserton antaŭ ol iri al laboro.

Pasis multaj jaroj. Ne mankis amo, sed mankis amindumado. Aŭ ĉu ne plu ekzistis amo kaj restis nur amikeco, sed profunda amikeco. Jef ĉiam cerbumis pri tio. Li iĝis filozofo pri fikado kaj amindumado.

Kiam Jef sentis ke lia manoj estis ne plu malvarma, li ege singarde metis manon sur ventron de Roza. “ Plaĉas “ ŝi diris. Malrapide la mano de Jef iras al mamo. Ho jes, daŭre la fortaj belegaj mamoj de antaŭ multaj jaroj.

“ Mi legas ĉu vi ne rimarkis?” ŝi diris. Kvazaŭ li ne scias kion fari kun mano, Jef ŝovis ĝin malsupren kaj lasis ĝin sur venusa monteto. Li sentis ke nun la harharo estas razita en mallarĝa strio. Ho jes, li legis pri la modo kiamaniere razi pubharon, sed jam delonge ne plu vidis ĝin.

Roza prenis la manon de Jef kaj metis ĝin sur penison de li. Peniso ŝrumpiĝis kiel sukero en taso da varma teo.

Li metis sin sur dorma flanko kaj laŭtege furzis. Nenion Roza diris, kvankam furzo stinkas kiel kloako.

La tagon poste Jef prenis laŭ kutime la biciklon kaj laŭ kutimo iras al fabriko. Kiel kutime li vidis la viron, kiun li vidas ĉiun matenon kaj kiu ege afable salutis lin. Estas la edzo de Anna kiu laboras ĉe li en fabriko. “ Strange- Jef pensas- li ŝajne pli kaj pli maldikiĝas, espereble tiu afabla viro ne estas malsana. Li demandus foje al Anna, kaj eble ankaŭ kie li laboras, ĉar li ĉiam iras en direkto de la kvartalo kie li loĝas kaj li ne tuj memoras ke en tiu kvartalo estas iu fabriko aŭ ofiĉo de firmao.

Venante ĉe fabriko Anna atendas lin. “ Jen - ŝi salutas lin - mia plej kara amiko kun la tristaj okuloj” kaj ŝi rapide donas kiseton sur vango de Jef. Homoj klaĉas kaj diras ke Anna enamiĝis al Jef, sed Jef neglektas klaĉojn. Li havas belegan edzinon, bonegan kamaradinon. Anna havas edzon do kial ŝi bezonus iun alian? Li devas esti fidela al Roza lia kara edzino, ĉu?

Anna estas nur karega amikino kaj … fakte kial li pensas nun pri tio, Anna apenaŭ havas mamojn sed jes tempo de tempo Jef scivolemas, ĉu cicoj de maldikaj mamoj ankaŭ rektiĝas?