La vero estas relativa. La vero de unu ne estas vero de alia. Kiam la malnovaj greko diskutis, ili kontraŭdiris unu alian kaj neniam ili la mondo aŭ socio ŝanĝiĝis. Homoj havas opiniojn kiujn ili defendas aŭ plibonigas.

Laŭ mi tio estas la esenco de progresema asocio, diskuti kaj klerigi. Estas grava por gvidantoj de asocio scii kiu estas membro, sed same grava estas lerni kompreni kial homoj forlasas "maldekstra progresema asocio (?)" aŭ aktivecon en ĝi. Ne estas tiel facile rapide anstataŭi membron kiu forlasas asocion per alia nova membro kiu devas lerni la kutimojn kaj kulturon de la asocio. Membro kiu forlasas la asocion estas plejofte 100% da perdo de valoraĵo de la asocio.

Mi ĉiam volis scii kial homoj forlasas la asocion, kaj havi tiun informon estis ĉiam ege malfacila.

Mi scias kio estas klasbatalo, sed kiam iu estas obstina kaj ne komprenas ke per alternativa vorto ni povas esprimi la saman, sed per tiu alternativa vorto ne donas malbonan senton al milionoj da homoj, ni kreas problemon kiu detruas la etoson kaj la estonton de la asocio.

Kiam mi en fabriko diris ke ni klasbatalu, la kolegoj diras al mi; Vi komunisto kiu ne komprenas la realan mondon. Kiam mi parolas pri ekonomia lukto ili sciis ke mi parolas pri sistemo kiu metis sian manon en ilia monujo.

Malmultegaj laboristoj legas Marx, nek Lenin. Ili plejofte ne havas tempon aŭ energion (aŭ endormiĝis ĉe tedaj tekstoj) por post laborhoroj studi pri homoj kiuj ne havas bonan renomon. Ili jes scias ĉion pri futbalo aŭ biciklado. Kiam oni volas konvinki homojn pri utileco striki aŭ lukti por propraj rajtoj oni devas komenci per paroli ilian lingvon kaj ne lingvo kiun ili ne komprenas.

Nenio estas senpage, ĉio havas prezon kaj vole ne vole, la mondo estas granda komerco kaj kiam oni volas atingi ion oni studu kiamaniere vendi la varojn, ĉu estas marksismo, ĉu komunismo aŭ iu ajn ismo. Certe vi jam studis la parolojn de Adolf Hitler. Se ne nepre faru. Estas unu el la plej interesaj instruoj pri merketado. Ne pensu ke, kiam Hitler prenis potencon ke li komencis per ideo fari militon aŭ ekstermi la judan popolon. Li ne estis pli kontraŭ la judoj ol ekzemple Churchill. Nepre legu la verkon "Eichmann en Jeruzalem" de Hanah Arendt kaj vi komprenas pli pri la pensoj de homoj kiuj mortigis milojn da homoj.

Ankaŭ "maldekstra progresema asocio (?)" devas vendi siajn varojn aŭ perei. Kiam por tio ni devas nomi klasbatalon sociala lukto, paca batalo, ekonomia batalo aŭ iu ajn kiu priskribas klasbatalon, ni devas preni saĝan decidon havi la kuraĝon kaj ŝanĝi tion kio vundas milionojn da homoj.

Legu "Petrolo" kaj "La fera kalkano", pri la bataloj en Usono kaj komprenu kiom da bataloj por socialaj rajtoj okazis en tiu lando. Tamen vi trovos en Usono malmultajn homojn, kiuj komprenas klasbatalon, kiu por ili estas komunista vorto kaj pro la historio kaj edukado de Usonanoj ili apenaŭ scias iun veron pri komunismon, sed daŭre, kaj tio ankaŭ en postaj generacioj, tenas tiun ideon ke rilatas pri barbareco.

Mi rapide kalkulas kaj lernas ke la lastaj 20 jaroj mi vizitis Usonon 8 foje. Ili bone komprenas la batalon por ĝusteco, sed ne glutas klasbatalon.

Longe mi komprenis ke Petro (Levi, zelota dogma komunisto) nepre volas teni sian vorton el juneco por indiki la socialan batalon kiu li kaj lia generacio faris. Ne diru al mi ke en la fabriko kie li laboris ĉiuj estis komunistoj?

Sufiĉe longe mi havis amikon, sed kvankam li havis bildon de Bakunin sur sia maldekstra brako, li estas ĉion krom klasbatalanto, li estas ĉion krom anarkiisto, li estas nur pigrulo kiu ŝategas profiti de la socio, kiu klopodas eviti labori sed ne hontas akcepti monon de la ŝtato. "Ne suficas boji por esti hundo!"

Batalo por la rajtoj de kolegoj, por aliaj homoj en la mondo estas damne ege serioza afero. La plej granda laboro troviĝas en tio ke oni devas konvinki la laboristojn/dungitojn pri ilia sorto.

Mi ne konas la francan nomon de la verko de Nietzsche "Nachlass" mi volas traduki kiel "postlasitaj fragmentoj" En ĉi tiu verko kiu estas eble unu el la plej gravaj, li kritikas socialismon. Mi ĉiam planis traduki tion, sed ĝis nun ne trovis tempon. Estis lasta projekto de David Kelso kaj mi por kune traduki tion. Ĝi estas teksto kiu alvokas multajn konsterniĝojn, protestojn kaj eble kolerojn. Sed kiam oni analizas oni venas al konkludo ke li tro grandparte pravas.

Kiam mi legis unuan fojon, tiujn erojn pri socialismo ĉe Nietzsche, mi kolere ĵetis la libron multekostan en angulo. Poste mi komprenis ke per tio mi solvis nenion kaj mi komencis relegis kaj laŭ kutimo kun tekstoj de Nietzsche relegis dek foje por kompreni kion li volas diri. Li diris aferojn kiujn mi en la realo spertis inter laboristoj.

Mi ne scias ĉu Andreas Kinnegin estas tradukita en la franca aŭ angla, se jes legu lin.

Vivis en la historio de la homaro tiom da belaj filozofoj, tiom da kleraj homoj kiuj diris grandajn verojn kaj faris grandajn erarojn. Neniu el ili pinglis sin sur unu vorto ĉar la konvencio de vortoj ne sufiĉas por ke ĉiuj komprenu. Homoj devas esti varia en sia vortouzo kiam li volas komuniki ion, kiam li volas preni atenton de aliaj homoj.

Kiam mi prelegas kaj mi uzas en tempo de 10 minutoj 5 foje la vorton klasbatalo la homoj enuiĝas, ili jam scias pri kio temas kaj ili perdas atenton ĉar pro fakto ke ili tro ofte aŭdis samajn vortojn ili pensas ke ili jam komprenas.

Mi ĉiam ege bedaŭris ke mi nur feble parolas Esperanton ĉar en mia denaska lingvo mi estas sufiĉe sperta parolanto. Mi sekvis kursojn por paroli en publiko, sed kiam mi uzas Esperanton, mi devas tro koncentriĝi pri akuzativo kaj pli de gramatikaj malfaciloj kaj mi perdas mian forton kiel parolanto.

Ni en "maldekstra progresema asocio (?)" tedigas homojn kiu ne estas membro de ĝi. Ni ne faras la penon altiri aliajn homojn per alia retoriko. Ni estas malsana en sama lito kiel la neŭtraluloj kiuj ĉiam diras ke Esperanto estas facila. Mia demando estas, kial ekzistas pli da eternaj komencantoj ol esperantistoj kiuj iom dece esprimigas?

Fine mi lacigis pri la "maldekstra progresema asocio (?)". La obstineco ne kompreni ke ni bezonas membrojn. Ni ne devas havi revoluciulojn, sed homojn kiuj malfermas spiriton kaj kiuj volas lerni. Sed kiamaniere revi pri homoj kun malferma spirito kiam la diskuto en tiu "maldekstra progresema asocio (?)" estas terure fermita al unu sama vorto. Kial sanktigi vorton kiu povas esti indikita per dek aliaj vortoj kiuj same aŭ pli valoras.

Ek de lundo mi komencis fari pri kio mi jam revas plurajn jarojn. Mi komencis studi kaj klopodos verki en Esperanto libron pri la vivo de Nelson Mandela kaj kiam mi sukcesos mi verkos pri Emma Goldman. Du homoj kiuj kontribuis per plej bona parto de la vivo al la sociala lukto, al la rajtoj de homoj.

Ĉu vi scias kiom da bataloj Mandela faris kun la komunistoj en ANC. Kiel ofte li petis aŭ pli bone postulis la rajton al propraj ideoj, al propraj vortoj. Kiam oni nomas sin "isto" oni indikas ke oni trovigas en fermita pensmaniero.

Tiu "maldekstra progresema asocio (?)" ne povas havi isto-n en sia statuto kaj neniu havas la rajton puŝi tion tra la ĝorgo de la membroj.

La sociala ekonomia batalo estas pli ol la komunismo en la landoj kiuj ĉiuj suferis diktatoron. La komunistoj ne havas la rajton pensi ke ili estas la unusola sistemo kiu liberigas la homojn de subpremo kaj ekspluatado. Ili devas kompreni ke por multegaj homoj komunismo signifas mallibereco. La grupa penso, la maleblo vojaĝi libere, la malpermeso libere pensi, aŭ entrepreni.

Mi estis en la "maldekstra progresema asocio (?)" membro kun koro por la asocio kaj eble tio estas la plej granda problemo. Mi ĉiam revis ke ĝi denove kreskas. Ni ne estas vendistoj de duobla vitro, sed asocio kiu grupiĝas laboristoj. Tio nur eblas kiam ni parolas la saman lingvon ol la laboristoj, ne nur iu malgranda parto kiu pensas ke ili havas la absolutan veron. Mi kredas ke la "maldekstra progresema asocio (?)" povas helpi dungitojn pli bone kompreni kio estas ilia tasko, ke ili havas rajtojn, ke ne estas memevidente ke homoj subpremas aliajn homojn.

Sed mi eraris kaj la "maldekstra progresema asocio (?)" estas asocio kiu forprenas de homoj la liberecon kiujn ili devas havi kiam oni havas etan respekton por la homaajn rajtojn. Do en ĉi tiu kazo mia membreco al la "maldekstra progresema asocio (?)" estas plene senvalora.

Mi estis kaj restis amatoro en sociala lukto, oni neniam lernas la metion ĉar la kapabloj de la malamiko estas giganta. Ili ne hezitas sanĝi esprimojn, kreas aliajn vortojn kiu diras la saman aĉan aferon. Oni ne kontraŭbatalas per bastono kiam la alia uzas plej modernajn armilojn.

Iun tagon ankaŭ al vi la plej eta kritiko mortigas. Ke simpla diro estas la guto tro.

Mi volas nepre skribi kion iama maljuna kolego ĉiam diris al mi.

Schram, li diris, neniam forgesu, estas viaj propraj kuloj kiuj mordas plej fortan!

Per tio li plej bone skizis klasbatalon.

Mi ne kapablas indiki klasojn kontraŭ kiu mi batalis sed jes la estrojn kaj precipe la kolegojn kiuj ne kuraĝis doni opinion kaj kiuj lasis min en merdo kiam mi denove estis maldungita.

Mi plene akceptas la vorton klasbatalo en politikaj verkoj kaj ege bone komprenas la vorton, sed ni estu serioza. Kio estas la potenco de la "maldekstra progresema asocio (?)". Al kio ni sukcesos kiam ni eĉ ne klopodas altiri laboristojn al laborista asocio, sed nur volas havi homojn al asocio kie la komunistoj nun estas tro forta grupo kiu klopodas komunistigi la "maldekstra progresema asocio (?)" kaj absolute ne klopodas klerigi, ne volas forigi el pensoj la dogmojn el edukado.

La "maldekstra progresema asocio (?)" devas krei laboristaron kiuj havas malferman spiriton. Homoj kiuj faras demandojn kaj ne obeas al la devigoj de iuj komunistoj kiuj ne komprenas kiel terure ili detruas la asocion.

Mi sentas min tro maldekstra en pensoj kaj agadoj por resti en la asocio. Fartu bone. Klopodu liberigi vin de la dogmaro kiu detruas vian menson.



Jakvo