El la prelegvico: Dialogika pensado kaj Esperanto

Prelego jarfine 2005 en Trier kadre de "Akademio Internacia de la Scienco" kaj en Esperanto Klubo Munkeno 2006.05.11

Kiel estas dialogike?

En la filozofio ekzistas ekde de la komenco de la pasinta jarcento, t.e. preskau samtempe kiel Esperanto, la filozofia brancho, „Dialogika pensado“.

La pensmaniero ne estas tute nova, sed en la formalscienca epoko ghi estis neglektita kaj trafis inter la logika kaj dialektika pensmaniero en malantaueco.

Kelkaj filozofoj kiel Franz Rosenzweig, Ferdinand Ebner, Martin Buber, Gabriel Marcel kaj Martin Heidegger, ekkonis la limojn de la klasiklogika kaj dialektika pensmaniero kaj reagis al la bezono de la tempo pripensante novajn eblecojn por la estonteco. El tiu perspektivo oni nomis tiujn provojn; „La nova pensado“.

1. Kio estas dialogo kaj kio estas dialogiko

Dialogon ni nomas la interhoman paroladon, kie la partioj klopodas atingi konsenton.

Chu egalas kiel oni atingas la konsenton? Evidente ne, se ni pritraktas la dauron de la rezulto.Per iu ruza konvinko, kiu fakte nur trompas la alian, ne dauras longe la konsento, sed povas akuzi ech longdauran akran malamon, kiu malebligas estonte chiun paroladon.

Dialogo ne estas nur iu suprajha konvinkarto, sed ghi volas profunde akcepteblajn solvojn por ambau partioj. Por dialogo ne sufichas nur la volo, konvinki la alian pri miaj argumentoj, sed mi devas voli kompreni ankau la argumentoj de mia dialogpartnero. Mi devas esti dia-logike preta.

Char kion eldiras mem la vorto; dialogiko? Ghi diras ion pri „du“, ne pri unu, au unueco, sed du, kaj pri la „logiko“. Jam la vorto supozigas, ke ekzistas du personoj, partioj, mondoj, au iu similaj kunmetajhoj.

Pri nia komprentradicio estas ankau supozata ke, tiuj diverzaj partoj per la logiko komprenighas; se komprenighas. Sed se ne, ni devas serchi komunan logikon.

En iu dialogika dialogo, devas estighi por mi konscia, la relativa komprenkapableco de mi, kaj de mia dialogpartnero. Se ni volas dialogi, tiam, au ni havas jam la komunan logikon, au ni devas antaue serchi ghin.

Tiu logiko estas alia, ech ene de nia europa kutursfero, inter atomfizikistoj kaj ekz., klasikaj politikistoj, au eble iter iu psikoanalitikisto kaj injhenjero, ktp., ankorau pli granda estas la diferenco inter iu kredanta budisto, kristo au mohamedano, ktp..

2. Dialogon ebligas la lingvoj

Por povi dialogi ni bezonas lingvon. Kiun lingvon? Plejbone tiun, per kiu ni plej adekvate povas esprimi la temon pri kio ni parolas.

Se mi renkontas amikon el mia infaneco kaj ni priparolas niajn travivajhojn, plejbone se mi uzas mian gepatran lingvon, el la tempo kiam mi plej profunde tiun lingvon parolis. Se mi parolas kun iu iama studkolego pri filozofio au psikologio, mi plej shatas paroli en la lingvo en kiu mi studis tiujn aferojn.

Sed se mi volas paroli kun iu Afrikano au Eskimo pri siaj vivoj en siaj regionoj, por profunda dialogo ne sufichas nek mia gepatra lingvo, nek la lingvoj kiujn mi ghis nun eklernis. Kiu ebleco restas por mi dialogi kun tiuj homoj? Por profunda dialogo mi devas lerni la respektivan lingvon, vivi en la klimato kun tiujn homojn, spiri la saman aeron, manghi la saman manghajhon, esti elmetita al la sama radiado de la tero, ktp., ktp..

Eble mi faras tion pro iu sorto de mia vivo kaj tiam mi povas iel dialogi kun ili, sed tamen vershajne ankorau chiam restos iu parto de ilia vivsento, kiun mi ne kapablos kompreni. Bedaurinde ech tiun komprenshtupon mi ne povas ofte atingi, char mia lern- kaj spert- kapableco estas limigita. Restas por mi la ebleco nur por iu suprajha babilado, pri tiuj temoj en iu lingvo, kiun ni ambau komprenas.

Dialogon ebligas la lingvoj, sed profunda dialogo dependas de la konkreta lingvokapableco en la respektiva situacio.

Chiu lingvo havas sian propran adekvatecon, tio signifas, ke neniu alia lingvo povas esti pere de tradukado plene anshtatauigita.

La sekvo el tiu fakto estas, ke por diverslingvanoj ne eblas profunda dialogo.

T.e: Internacia dialogo ne eblas en ghis nun uzataj naciaj lingvoj.

3. Chu chiu parolado estas jam dialogo?

Ne chiu parolado estas jam dialogo. Mi povas multe paroli pri io kion la aliaj ne komprenas, au pro tio, char la temo estas por ili fremda, au char mi parolas sensencajhon. Kelkaj homoj estas bonaj parolantoj, virtuoze uzas la lingvon, kaptas la atenton kaj enlulighas la auskultantojn en memkontenteco. Tiel efikas la klasikaj monologoj en naciaj lingvoj, plifortighante la identecon de la respektiva lingva komunumo kaj samtempe sin barighinte de la ekstera mondo.

En dialogoj ne okazas nur memkontentigho (kio estas karaktero de monologoj), sed samtempe malantaudemandoj. La parolpartnero metas demandojn post la asertoj, kiuj motivighas al plupensado kaj respondo. En la respondo mi devas klopodi, atingi la komprenkapablon de mia kunulo kaj tiel formuli ke shili komprenu kion mi volas diri.

Se la alia persono ankau post nia parolado ne estas konvinkita pri mia aserto, mi devas che mi mem pripensi la verecon de la enhavo kion mi volas perigi.

La avantajho de la dialogo antau la monologo estas, ke en dialogoj povas chiu, ech iu altedukita persono multe kaj novon lerni.

4. La diferenco inter dialektiko kaj dialogiko

La distingo inter dialogo kaj monologo estas ghenerale konata. Sed dialogiko kaj dialektiko estas plej ofte sammetita, kvankam la du fenomenoj diferencas kiel vivo kaj morto. Fakte, nur vivo povas ankau morti, sed ni tamen distingas unu de la alia, minimume ankorau en nia homa vivo.

Dialektiko estis por la oldaj Grekoj; persvadarto. Ili pritraktis tion precipe lude, kiel povas unu de la partioj la alian ludante persvadi pri la propra vero. La seriozaj sciencoj devis okazi logike en monologa pensmaniero. Por nia europa pensmaniero staris Platono kiel reprezentanto de la dialektiko kaj Aristotelo por la formala logiko. Aliaj eblecoj, ekstere de nia greka pensmaniero estis ekskluditaj au preterauditaj.

Tiu pensmaniero atingis sian plej altan shtupon en la dialektiko de Hegel. Ghi disvolvighis en la historio al iu mordserioza afero, kie la tuta univerzo, la vivo, socio, ktp., chio devus en dialektikaj kontrauajhoj, unu kontrau la alia movighi kaj je la fino en la absoluta spirito sinkapti. Chiam chiuj asertante la propran veron heroe, kontrau la alian kaj la vero devas chiam esti che la venkintoj. La problemo estighis nur, ke jam antaue, survoje de tiu movado montrighis por la pensado la ghenerala detruo, sed ne la fina venko.

La realeco montris la limon de tiu pensmaniero, kiun kelkaj antaupensuloj ekkonis kaj serchis elirvojon el la en kontrauajhojn miskuranta situacio. Tie kaj tiam montrighas la dialogiko elirvojon el tiu malfelicha situacio kie chiu devis estis kontrau chiu.

La unu-kontrau-ali-econ de la dialektiko solvis la unu-kun-ali-eco de la dialogiko. Iu dialogiko kiu jam chiam ekzistis en la malantaueco de la dialektiko, jes ghi portis ech chiam tiun, sed en la lautego de la dialektiko ghi estis preteraudata. Nun ghi povis denove sin montri kaj esti audata.

5. Dialogiko estas ankau pensado en dialogoj, ne nur dialogo

Por realeca pensado montrighis la limoj de la dialektika pensmaniero kaj ghi serchis novan eblecon por solvi la problemojn. Por la klasika scienco karakteriza monologa pensmaniero, ne povis helpi che la solvoj de universalaj problemoj kie apartenas ankau sociaj fenomenoj, ne nur naturaj, kiujn ne eblas science nur per la formala logiko trakti.

Sed la solvoj tamen urghas en la estanteco, pro tio proponighis la kompromiso. Ke ne estighu nur iu putra kompromiso, konvenighis la pensado. Oni komencis pripensi ne nur la propran starpunkton kaj tion nur per grandiozaj monologoj demonstri, sed oni komencis percepti ankau la aliajn, la antauajn kontrauulojn.

Tio, kio komencis necese el tiu situacio kiel dialogo, pluevoluighis al pensado, al dialogika pensado, kiam mi mem, ech se mi nun momente ne estas en vivanta reala dialogo, mi preparighas pensante dialogike, al la renkontigho kun mia partnero, tiel, ke mi provas ankau shilian starpunkton kompreni.

Tio nature neniam povas anshtatauigi la vivantan dialogon, sed la shancojn por konsento pligrandighas. Kaj la dialogika pensmaniero efektivighas ankau post iu vivanta dialogo, tiel ke mi pripensas la argumentoj ankau de la aliaj, sed ne fiksighas tute al la miaj, per la provo, ankorau pli profunde (klasikscience) demonstri, nur tiujn.

La vivantaj dialogoj vivigis la pensantan pensadon al vivanta dialogika pensado.

6. Dialogoj ghis nun, eblas nur ene de iu nacia lingvo

Tio kio volas esti nomata dialogo, eblas konsekvence nur ene de iu nacia lingvo, sed ne plu ekstere, char chiu lingvo havas en si mem specifajhojn kiuj ne estas tradukeblaj kaj por alilingvanoj ne profunde komprenebla.

Tiu interna dialogikeco subtenas la identecon de iu lingvakomunumo kaj rezervas al la propraj anoj kvaliton kiun la eksteruloj ne plu povas sekvi. Ili estas enlitighintaj en konata chirkauajho kun hejmeca sento.

La problemo alvenas nur se personoj el nacilingva chirkauajho komencas sin internacie movigi.

La reagoj al la spertoj che la movado povas esti diversaj:
Kelkaj elfughante, denove rekuras hejmen, cxar en la fremda mondo ili tute ne kapablas orientighi. Aliaj provas ankau perforte shanghi la aliecon de aliaj, tiel ,ke tiuj estu oportuna por ili mem. Ne mankas ankau de homoj kiuj, el diversaj kialoj havas avantajhon alpreni la identecon de la nova chirkauajho. Tio povas okazi el ekonomiaj, religiaj, familiaj, ktp. kialoj.

Ghis nun mankis tiuj personoj, kiuj unuflanke pretas protekti sian originon, sin malfermante al la nova chirkauajho kaj alprenas, prilaboras kaj pripensas la novajn influojn al iu komuna sintezo. Alikaze, tio jam chiam, ankau ghis nun, okazis en la mondo, subkonscie, kaj rezultis; ekz. novajn artajn kaj spiritajn kreajhojn.

En tiu sfero naskighis la inter-ec-emo, nova kvalito kiu provas realigi konscie la dialogikecon en la sintezo de diversaj mondpartoj.
Unu el tiuj konsciaj kreajhoj estas la lingvo Esperanto.

En tiu kvalito okazas la provo, superpashi la deficiton, pro kiu ne eblas dialogi en diversaj naciaj lingvoj.

7. La paroladoj inter diversaj naciaj lingvoj estas dialektikaj

Oni parolis ankau ghis nun internacie, ekde la homoj lernis ankau fremdajn lingvojn, sed tiuj paroladoj okazis precipe dialektike, char chiu nacia lingvo havas en sia propra naturo la dialektikan karakteron. Chiu nacia lingvo volas sin aserti kontrau chiu alia fremda lingvo. Tiu fakto fontas el la natura memaserta inklino de la homo ghenerale kaj de sia deziro shanghi la chirkauajhoj por sia bontroviteco. La dialektika persvadarto etendighas ghis en la sciencaj lingvoesploroj. Lingvistoj de iu ajn nacia lingvo diversgrade ne estas liberaj de la memaserto. Peskau nature chiu de ili entuziazmas de la propra lingvo kaj esplorobjekto, kelkfoje ghis la glorkrono, dela propra kaj la submetado de la aliaj.

Ni ciuj konas la argumentojn; ke iu lingvo estas predestinata por iu afero, scienco, pensado, religio, au ktp., pro sia diversaj karakteroj. Poste venas la t.n. sciencaj faktoj kaj pruvoj. Sed se tamen ne tute sukcesas la scienceco, tiam venas la ekskurzo al neraciaj argumentoj, kiuj devas decidi la unuecan karakteron ghuste de tiu lingvo. Kaj ofte, se iu ne akceptas tiun duonsciencismon, ricevas indikon de nestmalpurighisto, au malpatrioto.

Tute alie staras kun la kritiko de la aliaj lingvoj. Tio estas bonvena, se per tiu sukcesas la altigo de la propra kaj la submetigo de la aliajn.

Memkompreneble estas granda peko uzi iun malpuran vorton, t.n. fremdvorton en la propra nacia lingvo. Che kio plejofte forgesas la defendantoj, ke esprimoj, (mi pensas chi tie al europaj lingvoj) inter 40-80 procentoj venas el „fremdaj lingvoj“, nome precipe el la oldgreka kaj la latina kaj sen tiuj vortoj, estus chiu europecnacia lingvo malkapabla kompreni iun klasikan sciencon.

Nun, tio chi apartenas al la dialektiko de la naciaj lingvoj; t.e. ili nekapablas sincere paroli unu kun la alia.

8. Naciaj lingvoj ne kapablas internacie dialogi

Nur malmulte oni devas pripensi ke, montrighu la profunda obstaklo internacie komuniki kun naciaj lingvoj. Granda problemo estas, ke antaujughoj kushas profunde en nia subkonscio, kiu ankorau chiam denove estas en chiu nacia lernejo reproduktita. Ghuste pro tio, char chiu lingvo estas pli multe ol nur la gramatika kaj racia kunmetajho de la vortoj.

T.e.; ne nur, la lingva kono au nekono decidas la dialogikan kapablecon internacie, sed ankau aliaj faktoroj. La lingvo estas portanto de soci-psikaj, kulturaj kaj genetikaj faktoroj de la parolantoj, kiuj kushas evoluinte en nia subkonscio, eble ech en niajn genojn, ekde por ni nekalkulebla tempo.

Unuflanke tiuj ecoj gardas nian identecon en la chirkauajho, aliflanke ili perturbas la dialogon ekstere de nia komunumo.

En nia estanteco nun, ni multe audas pri la internacia dialogo. Chiu kiu ne preferas la perforton volas dialogi. Sed alia demando estas, chu ech tiuj, kiuj pretas internacie dialogi, chu ili ankau kapablas tion. Se ni pritraktas la agojn de niaj politikistoj, ni devas konstati, ke ili havas grandan deficiton solvi internaciajn, t.e. ankau nur europajn komprenproblemojn.

Tio estas el la historia konekso komprenebla, sed por la estonteco ne plu pardonebla. Pro tio, se nuntempe iu politikisto volas internacie agi, shili devas minimume lerni tion agon. Char jam ekzistas eblecoj lerni la internacian dialogon, per vere internacia lingvo.

9. Esperanto estas la lingvo por internacia dialogo

Se la naciaj lingvoj nekapablas internacie dialogi, ni devas minimume serchi iun solvon.

Unu de kelkaj proponoj estas la artefarita lingvo Esperanto. Pri diversaj kriterioj, kiujn devas plenumi iu lingvo, por esti adekvata por internaciaj dialogoj, nuntempe en la realeco plenumas nur tiu unu.Kio estas tio, kio kvalifikas tiun lingvon esti, ghis nun la ununura por internacia dialogo?

Ech la demanda aserto shajnas megalomania; (sed nur por tiuj kiuj nenion komprenas de la Esperanto kaj de sia esenco). Tamen la respondo estas tute simpla, se ni vokas la realecon por klerighelpado. Reala estas chiam tio, kio chi tie kaj nun okazas; kaj pri tio okupighas la politiko. La chiutaga reala neceseco montrighas la bezonon de Esperanto, pro tio, chu ni volas au ne, Esperanto estas politika afero.

Potencaj lobioj havas interesojn kontrau la solvo de lingvaj problemoj, kiuj baras la internacian liberecon de la plimulto kaj limigas iliajn homajn rajtojn.

Nur unu potenco povas tie kontraustari kaj tiu estas la internacia demokratio. Se la plimulto uzas sian demokratiajn rajtojn, nur tiam povas esti atingata la solvo.

Char la unua internacie demokratia lingvo estas la Esperanto. Neniu alia vivanta lingvo plenumas tiujn bezonatajn kriteriojn.

Al tio alvenas, se ni intencas profundan solvon de la problemo, la dialogika kapableco. Internaciaj rilatoj jam okazis kaj okazas en diversaj naciaj lingvoj, sed sincere internacia dialogo povas okazi nur en internacie demokrata lingvo, kiu estas nuntempe nur la Esperanto.

10. Origino kaj esenco de Esperanto estas dialogika

Esperanto ekestis dialogike. La chirkauajho de Zamenhof suferis sub dialektika lingvobatalado. Tiu estis unuflanke la tempo, kiam alvenis strangaj duonsciencaj lingvo -kaj ras- teorioj en europo, kiujn plejmulte sentis la regionoj, kie vivis jam delonge diversaj popoloj; aliflanke ghuste en tiuj situacioj ekestas la sopiro al solvo.

Dialogika pensado estis la solva respondo en la kapoj de kelkaj antaupensantaj homoj. Esperanto estis unu de la plejkonkreta dialogika respondoj al la bezono de la tempo, kiu ghis en niaj hodiauaj tagoj nenion perdis de la aktualeco, char la samaj problemoj nur mondvaste plivastighis, pliakrighis, kaj en kelkaj regionoj nun ankau vaste en la socio konsciighis.

La tuta konstruo de tiu lingvo ekestis per dialogika cerbumado.

El diversaj, precipe hindo-europaj lingvoj elektis la inicianto la vortojn, pri la internacia principo, t.e., la t.n. fremdvortojn (grekajn kaj latinaj) kiuj abundas en chiu europa lingvo, li automate kunprenis. Aliajn vortojn staris la principo, kiu vorto esprimas pli adekvate iun fenomenon, kiu en la respektiva lingvo aperas plej ofte kaj plej signifoplena. La gramatiko estis fakte al la logiko reduktita, ghuste tiu lingvoparto, kiu akuzas la plejmultan dialektikan kverelon che la lernado de naciaj lingvoj.

Tiu arte farita internacia lingvo, uzas kaj spegulas la gheneralan principon de la evoluo. Sintezas diversaj elementoj pri iu logika principo al komuna unueco kaj (eble la plej grava dialogika principo); lasas la lingvan liberecon al plua dialogike art-kreativa evoluo.

11. La evoluo ekestas el la rilato de diversaj elementoj

Estas baza filozofia demando; chu ekzistas iu chiam restanta substanco, kio eble iam estos kaptebla; aux la universo, dio, ne lasas sin kapti?

Por la scienca evoluo multe helpis, la ideo de kaptebleco, kaj la imago de la grekoj pri la, por ili plej malgranda substanco, de atomo. Sed post iu tempo estighis tiu imago bremsa por universala evoluo. Realece ni chiam denove devis konstati, ke chiu substanco estis nur ideo, reale chio sxanghighas kaj okazas. Realece ni estas en la rilato al io, au iu, nur tion mi povas sperti, chiu iama kaj ioma unueco estas nur imago.

Tiu problemo spegulighas ankau en la lingvofilozofio.

La klasika lingvofilozofio alproprighis grandparte la ideon de la restanta substanco. Oni esploris „altscience“, por pruvi ke ekzistas iu pralingvo, el kiu chiuj aliaj ekestis. El tio venis la konkuro, kiu lingvo estas nun la plej proksima al tiu arkaika lingvo. Memkompreneble, kun la klasifike valora ordigo, kie, iu lingvo estas pli valora ol la alia. Aliaj esploroj venis al alia rezulto; ke la lingvoj havas kelkajn praulojn.

Mi ne certas kiel staras nun la esploro, sed en tiu konekso kiun mi volas montri, pli gravas, ke la lingvoj estis en la historio en rilato kaj influis unu la alian. Char la ghenerala filozofia observo, pri la evoluo, koncernas ankau la lingvojn.

Lingvoj evoluighis en la rilato unu kun la alia. Estas observebla, ke lingvoj kiuj longtempe ne havis la eblecon au nur malmulte kontaktighis kun aliaj lingvoj kaj kulturoj, restis en la baroj de la propraj elementoj. Kvankam la speciala proprajho de chiu lingvo estas kultura valoro, ili povas havi kontrauevoluan efikon, en sia dialektika memasertado, returnighinte en si mem.

Tamen, spite de chiu memaserta forto, en la moderna mondo, neniu vivanta lingvo povas resti nuntempe nur en la memturnighinteco, char tiu signifus praktike memmortigon. Ili chiuj devas cedi la premon de la tempo. La reago estas, ke la naciaj lingvoj alproprighas fleksante kaj rompante la fremdajn elementojn en la propra karaktero kaj plejofte post ioma tempo estos tute forgesita la fremdeco de iu vorto au esprimmaniero.

12. Esperanto havas naturan rilaton al la universala evoluo de la lingvoj

Por esperanto ne ekzistas la problemoj kun la fremdaj elementoj.

Ghi ekestis en la natura akcepto de la univesala evoluo de la lingvoj, el la sintezo de elementoj el diversaj influoj. Ghi ne kontraustaras fremdajn elementojn, sed integrighas kaj richighas per tiuj kaj staras klare al tiu sia karaktero, ne volas kovri au alie misinterpreti la realecon.

Esperanto estas la plej fleksebla lingvo, ghi kunighas ghuste tion kio en la naciaj lingvoj aperas kiel fremdeco kaj absorbas al nova, ghis nun ne konata lingvokvalito. Tiu povo estas dialogika, kiu fremdas por naciaj lingvoj kaj helpas al universala evoluo de la lingvoj.

Ghis nun en la lingvistiko estas nekonata la kapableco de iu lingvo, kiun portas Esperanto en si mem. Tiu estas la povo: En si mem purigi idiomoj kaj idiotizmoj, kunprenitajn el naciaj lingvoj.

Char internacie povas la komprenigho nur tiam funkcii, se la proprajhoj de la naciaj lingvoj estas logike klerigitaj. Tiun kapablecon portas Esperanto necese en sia esenco, char alie ghi ne povus plenigi la taskon kiu kreis ghin.

13. Esperanto estis kreita de la dialogika pensado

La realeco okazas. Se ni perceptas kio sin montras en la realeco, por ne perdi, ni devas pripensi kio okazis, ordigi, sistemigi, por povi la gravajn spertojn denove uzi. La kapableco de tiu faro estas pensado. La pensado estas poste relative kapabla kelkajn vojon por la estonteco ankau antaupensi. Esperanto estis kreita sur antaupensanta dialogika vojo.

La filozofo Martin Heidegger diris ke; pensado estas survojo en liberaj pejzaghoj. Tio signifas ke la pensado estas libera kaj ne povas esti limigita de iu ajn baro, (ekz. de la proprajhoj de la naciaj lingvoj). La pensado devas trapashi tiujn limojn kaj movighi en liberaj pejzaghoj. Nun, kie montrighas tiu vojo, liberighinta de la altrudintaj limoj de la naciaj lingvoj? Konkrete en Esperanto.

Esperanto ekestis kiel pensado en liberaj pejzaghoj, kiel dialogike konstruita vojo en la estonteco, por la solvo de, en si mem turnighinteco de la naciaj lingvoj kaj iliaj limaj baroj.Ghi estas la libera elkuro en la reala mondo sen limoj kaj baroj.

14. La pensado povas esti chiam nur universala kaj libera

La pensoj estas liberaj (ekzistas ech popola eldiro kaj kanto). Minimume, volas kaj devas esti. Tamen ekzistas kelkaj metodoj, ech la pensadon malliberigi, nur tio ne plu estas pensado, sed io alio; sistemo, institucio, ideologio, ideo, ismo, ktp., kiuj ofte konfuze shajnas kiel pensado.

En nia estanteco efikas multflankaj influoj al la pensado. La plej konata, preskau sovagha, la chie kaj chiam prezenta varbado, plejofte de la komerco. Sed ech pli dangheraj estas la subtilaj, ne klare distingeblaj kaj ekkoneblaj influoj, kiuj determinas niajn subkonscion kaj de tie la pensadon. Tiuj povas havi longan historian tradicion ekestante jam moroj kaj kutimoj, konstruante ech nian identecon, kiuj shajnas al ni tute memkompreneblaj kaj necesaj. Tiun memkompreneblecon povas klerigi plejbone la realeco kaj la movigho en realaj liberaj pejzaghoj.

Grandan kaj decidan influon havas al nia pensado, la lingvoj.

Ili havas tra la longa historio starigitajn strukturojn, kiuj spegulas en niaj pensadoj kaj sintenoj. Ni reagas ofte emocie al la kritikoj de niaj memkompreneblecoj, ofendante neracie, t.e. ni preskau ne kapablas pripensi tiun situacion. Ghis ni el iu eble ne antauvidata kialo trovighas en iu situacio, kie la realeco nin devigas akcepti la faktojn kaj ilin denove pripensi.

15. La naciaj lingvoj limigas la pensadon, dialektike.

La unua, la natura reago al kritiko estas, ke ni defendas niajn morojn, kutimojn kaj memkompreneblecojn, sen pripensante pridemandi ilin. Unue ni pravigas nian starpunkton senreflekte kaj kontrauatakas la kritikanton. Ni volas nin kun chiuj al ni disponeblajn rimedojn dialektike defendi, „science“ pruvi, ke ni pravas. Ni batalas dialektike, ofte heroe, por nia afero, sed ni malmulte au ech nenion komprenas de la afero de nia kontrauulo.

En unu de tiuj shajnsciencaj pruvoj enfalis jam ankau la klasika lingvistiko. Ghi estis kaptita de la dialektika metodo. Lingvistiko apartenas ankau al tiu parto de la homa scienco, kie ne eblas tiel akurataj ekkonoj, kiel ekz. en la natursciencoj. Kune, kun la sociaj, religiaj, politikaj, ktp., -sciencoj, bonvenis la relativa libereco, kiun promesis la dialektiko.

Sed la metodo funkciis nur tiel longe, ghis ankau al siaj limoj ne estis montritaj, la jam en aliaj branchoj atingitaj kaj ekkonataj nesufichecoj. Post la ne plu uzebleco de la dialektika metodo, en kelkaj sociaj sciencoj, montrighis la limoj, ankau en aliaj branchoj, kie estis uzata la sama metodo.

Tiel ankau la klasika lingvistiko evoluighis al interlingvistiko, kie montrighis nova lingva kvalito. Post kelkaj ekkonoj de la inter-sciencoj, en tiu kazo por la inter-lingvistiko, montrighis la dialektika limigiteco de la nacia lingvoscienco.

Char la lingvoj ankau influas la pensadon, ili ghin ankau limigas.

La liberigho alvenis post la aperintaj, konscie ekkonintaj limojn, en la elkuro al novaj lingvaj konceptoj. Sed la pensado devas esti el la propra esenco libera, sen limoj kaj baroj, universala. Pro tio ghi pretas forlasi sian malliberujon, elkuri en liberaj pejzaghoj kaj alighi kun tiujn malnetoj, kiuj lasas sian liberecon kaj universalecon.

16. Esperanto akcelas universalan pensadon, dialogike

La baroj de naciaj lingvoj estas en la chiutaga moderna vivo por chiuj spertebla, kiuj volas informighi kaj partopreni la internacian vivon. Unue; char la komunikativa lingvo ne certas esti ghuste sia gepatra lingvo, kaj due; char la naciaj lingvoj ghenerale en si mem portas la dialektikan limigitecon por internacia komunikado.

La filozofia pensado ekkonis jam antau pli ol cent jaroj tiun komunikativan handikapecon kaj serchis elirvojon en la „ne-dialektika pensado“, de la t.n. „nova pensado“ (F. Rosenzweig, M. Heidegger). Preskaux samtempe aperis ankaux la konkreta propono (L. Zamenhof) solvi la dialektikajn enplektitecojn de la naciaj lingvoj pere de la dialogike art-ece konstruita lingvo Esperanto.

Lingvoj spegulas chi-est-strukturojn, kiuj en la tempo shanghighas. Jupli longe dauras iu strukturo, sistemo, ordo, vivmaniero ktp. en la historio, despli profunde ghi influas ankau la pensmanieron. La influoj tra la tempo enmetighas en la plej profundaj tavoloj de nia subkonscio kaj de tie ili ordonas ankorau multe pli longe nian pensmanieron, ol la strukturoj mem dauras kiuj ilin ekmetis.

Tiel, ekz. efektigxas manieroj en nia pensado el la greka kaj romia epoko de la sklaveco, ankau se tiu socia ordo jam delonge chesis.

Por la konscia sperto de tiuj arkaikaj srukturoj kaj por ilia superigo, bezonas la pensado unukaze liberecon. Por esprimi la spertojn en la nova tempo estas bezonata nova pensmaniero kaj ilo por perigi, t.e. nova lingvo.

Sekve, la pensado ricevas sian universalan liberecon en Esperanto.

17. Esperanto estas la liberigita lingvo de la pensado

Se la pensado devas esti libera, kaj universala, kaj ni bezonas iun esprimmedion la pensenhavojn, tiel adekvate kiel nur eblas esprimi, kiu alia lingvo estas pli proksima plenigi tiujn kriteriojn, ol Esperanto?

Nur tiu lingvo estas ghis nun sole, kiu sin liberigis de la dialektika enplektiteco de la naciaj lingvoj.

Se ni komprenas la pensadon kiel iun liberan spiritan aktivecon de la homo, tiam ni povas samtempe diri, ke; libera pensado komencas unue post la superpasho de la dialektiko. Char la dialektiko multfoje limigas kaj baras en kontrauaghojn la pensadon.

La pensado pensas en pejzaghoj. En libera pejzagho ghi renovighas, tra la tempo, la en limoj barigitan pensadon, denove al universaleco. La dialogika pensado liberighas de la dialektiko, per la inter-ec-eco. Kaj Esperanto ech ekestis per dialogika pensado tra inter-eco.

Pro tio mi ne vidas nuntempe iun ajn alian lingvon kiu estus pli proksime al libera pensado, ol Esperanto.



Mi dankas por Via atento