La prelego estas ankau audi-videbla en YouTube:
www.youtube.com/watch?v=AWSSnjHbQTg

En nia estanteco decidas precipe du similaj, sed ekzistencie tamen tre diversaj pensmanieroj la estanton. Unuflanke shajnas reala, por pensanta homo, la dialektiko. Aliflanke tra la historia evoluo, sur la limo de la dialektiko, montrighis en malantaueco, la jam chiam portinta, sed nuntempe necesa dialogiko.

Sed kiu malfermighis fakte unue, nur en nia estanteco. Nun, kiam la dialogikaj solvoj estighis por la plurestado sur nia planedo tero necesaj. Unuflanke, char ni devas nian naturan chirkauajhon dialogike defendi. Aliflanke, char la homoj devas sin deighi, de ilia ghis nun precipe dialektike konvinka rilato, se ili ne volas neniighi unu la alian.

Tra la scienc-teknika evoluo de la homaro, estas la stato atingita, kiam la kontrauajhoj per dialektika konvinko ne plu estas solveblaj. En la antaua historio, povis la shtatoj, kulturoj, konvinkoj, ankorau kun la venko per milito decidi, che kiu flanko staras la klasika vero. En la nuna temp tiu metodo ne plu estas uzebla.

Nun, anshtatau de la venko, minacas ghenerala neniigho. Sekve, la tuta ghis nuna klasika etiko kaj moralo, estas por trapensi kaj prilabori, char ne plu estas vivkapabla, sed nuntempe ech vivdanghera. Tiel estighis la nova, komence de la 20a j.c. antaupensata kaj fine de la 20a j.c. aplikata, dialogika pensado, en la mondpolitiko necesa.

Sed, bedaurinde ghuste tie en Europo, kie la dialogika metodo estis ellaborita kaj post la tragikaj du, t.n. mondmilitoj estis uzata, venis ankau la refalo. Ghuste en tiu du Mezeuropaj shtatoj, kie ghi unue estis aplikata kaj la mondpolitikan situacion baze shanghis, povis denove iu milito (kun efiko de eksteraj fortoj) ekesti. Kaj teruran murdigon kaj batmortigon kauzi.

Tiu evoluo estas el la klasik-dialektika historio komprenebla. Sed la nuntempa realeco postulas, necese alian reagon kaj klerigon, ol kiun la klasiko nur nesufiche povas doni. Bedaurinde, la nunaj precipe la junaj politikistoj ne havas sufiche da konoj kaj spertoj, adekvate reagi sur la nuntempa situacio. Kiel estus necesa al tiu eksterordinara stato reagi en Europo, por eviti la kulminon al iu mondmilito.

Estas rimarki la mankon, apliki la spertojn el la estintaj okazadoj. Kvazau la plejmulto, de ankorau chiam la klasikpolitikon aplikighantaj, nenion lernis el la pasinteco kaj kredas, ke ili simple povus plufari tiel kiel ghis nun. Ghuste en tiu kutimo de ignoro kaj sensentemo, la novon ghustatempe rimarki, staras la nekalkulebleco kaj sekve ankau la ekstrema danghero de la nuna situacio.

La nekompreno la historion, che multaj politikistoj en la internacia politiko povas kauzi socie falsajn decidojn. Por tio ni havas kelkaj eksemploj en la pasinteco. Nur el la potencpozicio, sen laufakteco deciditaj jughoj portas ofte ne plu korigeblajn erarojn, kiuj povas havi tragikajn sekvojn.

Kiel ekz. post la unua t.n. mondmilito, la venkpovoj el geografiaj -kaj popolhistoriaj nekonoj trafis decidojn. Kiuj kauzis la sekvontajn diktaturojn, de dekstro kaj maldekstro kaj provokis la, ech pli treuran duan t.n. mondmiliton.

Tiuj eraroj estis plene nur nunntempe ekkonataj, post la intenco de iu Europa Unio, kiel reala obstaklo kaj bremso. Nuntempe, kiam la valoroj de internacia kunvivado de diversaj popoloj necese evidentighis. Kiuj jam tiam ekz. en (Orienta regno) Austrio, jam kelkaj jarcentoj evoluighis.

Kun tiu principo, kiu estis eksportita, kun multaj emigrantoj, Usono altinghis mondpotencon kaj Europon, tiu perdo lasis stagni. Pro tio ekestintajn malavantajhojn, ekz. la naciismo, kontrau kio Europo devas ghis la hodiauaj tagoj batali. Kaj bedaurinde Usono ankorau nun chiam, kiel ankau jam antaue, eltiras avantaghojn, kiel ghi Europon ekonomie kaj militiste subprenas.

Chiukaze, se la Europanoj povus esti (post multaj miskomprenoj) fine iam unuecaj, ne plu devus lasi tiun traktadon de Usono. En la nuna tempo tiu kuratoreco, povas chiam denove, nur per la timo de Rusio esti haltigita, t.e. kun la membreco en NATO.

Che kio la histori-politikaj faktoj de la lastaj jaroj estas forgesite ignoritaj, kiuj montras en iu tute alia direkto. Fakte, ke la Rusoj en la iama Sovjetunio la tutan Orienteuropon inklusive la Berlinaj muroj (ne lastfoje pro la dialogika bonkredo de Gorbatshov) forlasis. Post la promeso, ke la NATO sin ne entirighos en la iama sovjeta okupadteeritorio. Kaj kio nun okazis?

Laudire, la Rusoj volis denove la tutajn Baltajn shtatojn kaj la tutan Orinteuropon, kun Germanio, konkeri. Pro tio devis chiuj tiuj en la NATO-defendo, por Rusion chirkaubari. Sed kio ankau ankorau ne sufichas, sed per ekonomiaj sankcioj devus tiu (vere ankau al Europa klasiko apartenanta) lando esti detruita.

La respondo de Rusoj venis plene pri la maniero de la Europec-dialektika klasiko, ree en la antau dialogika tempo de la malvarma milito. Sin tute miskalkulante, ili atakis milite la Ukrainian fratpopolon. Por la, ankau en okcidento dialektike rerestantaj pensantoj, ne povis iu pli bone okazi. Ili povis siajn metalrubojn forigi „donacante“ por mortigo unu la alian, la du „fremdaj“ orientaj popoloj. Kiu bonvenis ankau por la malfortigo, de la Orienteuropa konkurflanko.

Samtempe bonvenis la milito, ankau por multe da aliaj shtatoj en la mondo, siajn civitanojn chiam pli subpreni, altigi la armighelprezojn, trovi bonan kialon por la inflacio kaj malaltigo la vivstandardon. Sed kontraue, por kelkaj interesuloj bonvenis ghuste, pro la altigo de la profito el la armilprodukcio.

Kiel kulmino de, okcident- europ-klasik-kontrauajh-dialektika nekono (stulteco), povas ekshajni la heroeca honorigo (ech kun „Karlspresis“ ordeno) de iu pruvite korupta militisto unuflanke. Kaj sur la alia flanko, lian kontrauulon, la estron de shtato, kun plejpotenca atomarmiloj, deklari arestordonon pro militkrimo.

Che kiu, ambau decidoj montrigias, nur la senmatura komprenado de „verdaj“ politikistoj, kiuj la seriozecon de la nuna situacio, ankorau chiam ne kaptis kaj la militon volas subteni, ghis la venko anku kontrau iu atompovo. Nesciante, nekalkulas la riskon de la minaco, la chion neniighantan atommiliton.

Tamen ke, en informaciaj medioj chiam denove aperighas novnaskighintaj Orienteuropaj „specialistoj“ kiuj klerigas, okcidentajn civitanojn la militokazadoj en Ukrainiaj urboj, pri kiu simpla homo en sia vivo ghis nun nenion audis. Simile al „militturismo“ en la 1a kaj 2a t.n. mondmilito, kiam simplaj soldatoj absolvis, siajn unuan eksterlandan restadon. Nun, ni esperas ke, chi foje tiu „turisma sperto“ por multe da junaj simplaj NATO- soldatoj forrestos.

Sed, kiu audis jam antaue en okcidento ion de Urainio kaj sia kulturo? Ke la Rusortodoksa kristanismo historie estas kun Kievo malvaste ligita kaj geografie ne en vaste distanca che Konstantinopelo ghermas. La milito eble instigis kelkajn diligentajn interesulojn rigardi en interreto.

Chu tio devus esti la positiva influo de dialektiko? Chu ni estas vere tiel stultaj, ke ni bezonas la militon por instigi la pluedukadon? Tu estis vere tiel en la pasinteco. Sed nun alvenis iu tute alia tempo.Ne pro tio char ni homoj estigis multe pli bonaj kaj prudentaj. Ke tio vere ne estas tiel, tion ni povas ankau senpere sperti, per la nuntempe okazinta barbarismo. Kaj dialektike ni tion ankau komprenas. Sed La dialektiko atingis sian limon! Kion nun?

Pripensadoj estis faritaj jam antau pli ol cent jaroj, t.e. jam antau la du mondmilitkatastrofoj. Sed la dialektika venkcerteco de kontrauantoj , misaudis chiun admonon. La preskau samtepe ekestintajn pacadmonojn, apud la konvinkdialektiko. La filozofie dialogika pensado kaj la internacia lingvo esperanto, ambau estis kiel naiva kaj nekompetenta propono rifuzita.

La historia sperto montris kiu havis pravon. La dialektika evoluo en kontrauajhoj atingis sian finon. Kiu ne signifas ke la evoluo finighis . Sed ghuste nun, povas sur grunde de kreajho, montrighi kio ghis nun estis kovrita de kontrauajhoj kaj ankau chiun sciencan evoluon ebligis: La dialogika rilato, sen dielektike detrua neniigo de kontrauajhoj.

Kiel la dialektiko sur ghia plejalta shtupo atingis la propran limon kaj se ghi ne volas sin mem kaj la chirkauajhon detrui, devas la evoluon de la chiesto tradoni al dialogiko, kiu povas per la gardo de kreajho en la senfina amo kulmini.



Dankon por Via atento.