II. PARTO

6. Akraj naciismaj kontrauajhoj

La klasika lingva kaj kultura evoluo de la popoloj en la Habsburga Monarhio, kauzis vekighon de la naciaj konscioj. La krizo de la feudalismo kaj la burgha disvolvigho eruptighis revolucijojn, kiuj tremis ankau la Austrian diverspopolecon. La revolucio de la plej forta popolo en la monarhio, (la hungara) dissolvis la ghis tiam, per la nobelaj privilegioj neutraligitajn kontrauajhojn, per la antauhpusxo de la propra naciismo, kiu ekkauzis kontraustaron ankau de aliaj popoloj.

La kontrauajhoj manifestighis unue kontrau la hungaroj, kiuj en la mezepoko kelkcentjaroj regis sur tiu teritorio de la Panona ebeno la diversajn popolojn; kaj nun en Austrio la hungaroj estis sole ekvilibrigitaj. Sed la ekvilibrigho fakte ne estis vera ekvilibrigho, char Austrio en si mem tiam ne estis nacio, ghi estis la sintezo de diversaj mezeuropaj popoloj kiuj parolis komune la germanan lingvon, sed tamen ne identaj kun la germana nacio.

La hungara naciismo altbalancighis rapide per multflanka kontrauajho al aliaj popoloj, ghis unuflanka memasetanta ideologio. Ekestis abunda hungaropatriota literaturo, ankau kun akraj intelektaj insultoj per ridindigo la kulturojn de la aliaj. Ghis la kontrauajhoj inter la popoloj tielsekve disvolvighis al politike tragikaj dimensioj.

La hungarigaj tendencoj komencighis jam fine de la 18-a jarcento kaj pliakrighis meze de la 19-a jc, kiel reago al la volo de nacia identigho de aliaj popoloj. Fine de la 18a jc. aperis en hungaraj jhurnaloj chiam pli ofte, skribajhoj pri la graveco de la disvastigo de la hungara kulturo kaj estis diskutita „kiel la anoj de diversaj aliaj popoloj povus estigxi hungaroj“.

„Sciencaj studoj“ volis fundigi „kial estas la hungara lingvo pluvalora por kultura evoluigho ol la lingvoj de aliaj popoloj“. Ne mankis ankau tiaj „sciencaj konsultoj“ kiuj volis pruvi, ke nur la hungaroj kapablas nacian kaj shtatan unuecon. Kelkaj laboroj volis historie plifundigi la devenon de la hungaroj, el gloriaj tempoj kaj samtempe malpligrandigis la devenon de aliaj popoloj, ofte farante ridinda iliaj streboj al nacia identeco.

Unu de la tipa entuziasto estis la advokato Chazar Andras, kiu skribis, ke li „tiel amas sian hungaran lingvon, ke shatus se la angheloj ankau parolus ghin“. Samtempe li volis ankau „purigi“ la hungaran lingvon de chiuj fremdaj influoj. Pri li, la infanoj ankaux de aliaj nacioj, jam de komence devus lerni la hungaran lingvon.

Tiusence, „la landa kunveno“ en 1825 deklaris ke, en la unua klaso de la lernejoj estus nur tiuj infanoj allasitaj kiuj jam scipovas la hungaran lingvon. Sekve la gepatroj estus devigitaj lernigi la hungaran al la infanoj, jam en la infanghardenoj, ekde la frua infaneco.

Regis la eldiro; „se iu manghas la hungaran panon kaj ricevas hungran salajron, devas scii la hungaran lingvon“.

La redaktoro de la „Scienca kolekto“ (de hungaropatriotaj skribajhoj) Andras Thaisz opiniis ke, la „slavaj lingvoj estas la restajhojde iu iama granda praa kulturo, sed hodiau ili ne plu kapablas plenigi la litreturajn postulojn“. Li diris malkasxe ke, „oni devas sincere chion fari, ke ekz. la slovaka lingvo tute malaperu“.

La radikoj de tiuj opinioj trovighas jam en la feudalismaj tempoj. Tiuj parte pluvivis akau en la burgha evoluo, provante doni iun profundighon per ideologia rekonstruado. La hungara feudala nobla klaso nomis la lingvojn de diversaj popoloj la „lingvoj de la servistoj“. Ilin la nobeloj ech ne pritraktis kiel personoj, sed nur kiel ajho. Pri iliaj nocioj, personoj (persona) estis nur la nobeluloj, sed ekz. la rumanoj kaj slovakoj estis nur (res) t.e., iu ajho.

Gyoergy Fejer, universitata profesoro en Peshto, plendis ech en siaj „sciencaj esploroj“: „Ni hungaroj, estinta regha popolo, kie ni postrestis. Estas tempo ke ni vekighu kaj distingu nian reghan lingvon, de la servista rumana, armena, bosnia, kaj multe de aliaj tielaj popoloj.“

En la „sciencaj kolektoj“ de 1824 estas legebla: „La slovaka estas servutlabora lingvo; la hungara venkinte okupighis la landon, sed la slovaka portas la nomon de la servuloj, ghi ne povas ricevi en la hungara patrujo nacian nomighon“. La skribinto de la artikolo, havas la saman opinion ankau pri chiu alia lingvo en la multpopola hungario.

La nobela naciismo havis la radikojn en la memkomprenebleco de la tiama feudala sistemo. Pri tiu imago, plenrajtaj civitanoj estis nur la nobeloj kaj pro tio por fondi nacion estis nur ili kapablaj. Regis la opinio, ke por la servutoj ne gravis al kiu nacio ili apartenas kaj al kiu mastro ili servas.

Kvankam poste la burghaj revolucioj, shangxis la feudalan memkompreneblecon de la sociaj sistemoj, plene ili tamen ne povis liberighi de antauaj kutimoj. Estas observebla, ke la antauaj kontrauajhoj inter la nobeloj kaj servistoj, per la vekigho de la naciaj konscioj shanghighis, pliakrighante en la kontrauajhojn inter la popoloj. La reghaj strukturoj forshovighis de la nobela al la burgha klaso, kiam estis la popoloj pli vaste envolvitaj en la evoluo, per kiu jes ekestis pligranda socia, ekonomia kaj produktiva potenco, sed samtempe ankau pliakrighis la disiga forto inter ilin.

Ech en popolkantoj de tiu tempo estas troveblaj malestimoj de aliaj popoloj kaj glorigoj la propran. Kiel ekz.en la sekvan:

Hungaron amu hungara virino,/ Se la amfajro maltrankviligas vin,/ Char la hungaro ne trompas,/ Por sia honesto vivas kaj mortas./ Sed la slovakoj chiuj flirtemaj/, Por germanoj kredi estas damagha,/ Sed la hungaro por sia famo,/ Vivas mortas por sia honoro.

7. Moderiga burgxa naciismo

Post la sekvo de la malestima nobela naciismo aperis ankaux kelkaj pli progresivaj kaj moderigaj burgxaj opinioj.

Ekz.; Kazinczy Ferenc diris ke; „nur la hungara lingvo faras la hungaran nacion“ (kiu kongruas ankaux kun J.G. Herder). Li emfazis ke la hungara lingvo devus esti disvastigita, sed chiu ankau el aliaj popoloj povus estighi hungaro, se ili parolas la lingvon.

Besenyei Gyoergy skribis: „ni devus fari la inter ni loghantaj germanoj, slovakoj kaj aliaj civitanoj al hungaroj,… ili povus tion post bona ekzemplo fari, char ech la monarko alprenis la hungaran vestajhon kaj parolas la hungaran lingvon, sekve estighis hungaro.“

Ankorau en la transira tempo, ghis la pliakrigho de la naciaj kontrauajhoj, pasighis kelkaj paciencaj kaj modestaj opinioj. Trovighas verkistoj kiuj alvokas al amikaj kaj toleremaj kunvivado inter la popoloj.

Sandor Istvan, la redaktoro de ekde 1791 periode aperinta „Scion disvastigintaj volumoj“ esprimas sian jughon pri la pozitivaj trajtoj de diversaj popoloj kiuj kunbatalis heroje kun hungaroj kontrau la komunaj malamikoj,(precipe kontraux la turkoj) kiel la kroatoj kaj la serboj.

La saksojn li nomas laborema, sparema, negockapabla popolo, kiuj multe faris por la scienco en transilvanio.

La slovakoj estas, diligenta popolo kiuj prilaboris sub malfavoraj klimataj cirkonstancoj ankaux ne fruktodonajn terpartojn. Kaj atentigis ke, multaj gravaj hungaraj sciencistoj havas slovakan devenon (kaj nomas ekz.: Bel Matyas, Kollar Adam, Timon Samuel). Ankaux en la metioj estas la slovakoj elstaraj kaj ne malpli estas herojecaj iliaj soldatoj.

Li ech preferis la scion ankau la lingvojn de tiuj popoloj, se iu volas komuniki sur la teritorio kie ili loghas.

Peczeli Jozsef skribas en tiu periodajho, pri la estimo de najbaraj popoloj kaj instigas al la ekkono de ilia historio, moroj, kutimoj, proprajhoj, ktp.. Precipe tiuj bezonas tion, kiuj laboras en oficoj. Ili povas sin kapablighi al postenoj se ili parolas la lingvojn de la chirkauajho en kiu ili laboras kaj komprenas la popolojn. Li diris: „Tiel la homo estighos nur tiam vere por la propra patrujo, se ghi estos samtempe por chiu apartenata popolo kaj por chiu tempo.“

Reviczky jozsef. Prof. de la politikaj sciencoj, skribas en sia laboro, kiu estis malpermesata publike aperi: „la kunigho de la popoloj servas al la bonfarto de la hungara patrujo, por la defendo, ekonomio, la disvolvigho de la negoco kaj la ghenrala evoluo.“ Kaj li, kiel ankau ofte kelkaj aliaj, indikas al la admono de la regho Sankta Stefano; „uzi anshtatau el la subigo devenintan rajton, la bonkorecon“ kaj tiel propagis paciencon, komprenemon al aliaj popoloj.

Sandor, Peczeli kaj ankau Reviczky, diris ke : „ al la amo de la propra patrujo ne devas aparteni la malamo de aliaj popoloj.“ Jam tute moderna politika opinio, en la tiama tempo, por la kunvivado de diversaj popoloj.

Sed tiuj moderigaj naciaj opinioj, kiel ni povos en sekvonta tempo observi, ne havis realan shancon, en la rilato al chiam pli en sin mem turnighintaj naciaj movadoj. La plejmultoj de la popoloj ne interesighis pri la aliaj, sed okupighis ankorau nur kun la propra kaj volis sin disvastigi nur en la kontrauajho al aliaj. Tiel la moderigaj opinioj chiam pli maloftighis kaj alvenis la tempo kiam estis ech danghera ilin publike diri. Oni baldau necesis havi kuraghon ion kontraudiri al la ghenerala opinio kaj disvolvightendenco.

8. Pliakrigho de la naciaj kontrauajhoj

Precipe la hungara malgrandnobularo batalis akre en la Viena kortumo por chiu pasho permesi la disvastigon de la hungara lingvo. Tie kie ili akiris iun koncedon, tion ili, precipe en la distriktoj, (kie ili regis) konsekvence volis ankau realigi.

Ankaux Kossuth Lajos (la posta gvidanto de la hungara revolucio) fieris por la denova enkonduko la hungaran lingvon en tuta Hungario. „Anshtatau la morta latina lingvo, la nun vivantan hungaran“. Sed la problemo pliakrighis, kiam la meznobluloj devige provis enkonduki la ankau en la, de la plimulto de aliaj popoloj loghantaj distriktoj.

La altnobluloj en Vieno kaj Budapesto ne havis grandan intereson pri nacia emancipigho kaj enkonduki la naciajn lingvojn. Ili jam tiam regis sufiche internacie, chu helpe de la latina au de la germana. Iliaj problemoj venis ghenerale el la burgha evoluo kaj post la franca Revolucio estighis por ili ech ekzistencminaca. Pro tio ili donis kelkajn cedojn por la meznobluloj kaj allasis la nacian emancipighon.

Sed la malgrandnobluloj el la provincoj havis siajn naciajn interesojn, char chiu de ili volis regi la propran popolon. Tiel ili eluzis la burghan evoluon envolvi ankau la proprajn popolojn en siaj reghbataloj. La popoloj esperis iun vivplibonighon per la liberigho el la feudala jugo kaj per tio estis sukcese kunigitaj al nacia emancipigho unu kontrau la alia. La batalo inter naciaj kontrauajhoj anstatauigis la klasbatalon kontrau la feudalaj privilegioj.

Komencighis senpacieca hungarigo ankau en la evangelika eklezio, kiu precipe akre batis la slovakan nacian evoluon, char ili estis plejnombre protestantoj. Grafo Zay Karoly en la jaro 1840 che iu lia akceptparolado oficialigis la programon de la hungarigo de la slovakoj, forte atakante la slovakan nacian movadon. Inter alie la grafo havis la opinion, ke „tiu slava lingvo ne estas kapabla por kultivigho“.

Regis la koncepto, ke en „hungario ekzistas nur unu nacio, la aliaj parolas nur alian lingvon, la serban, kroatan, rumanan, slovakan, ukrainan, germanan. Ili estas nur aliparolantaj hungaroj.“ Memkompreneble tiu koncepto kauzis fortan kontrauajhon al la popoloj kiuj mem volis disvolvighi la propran nacian identecon kaj respondis per forta kontrau naciismo.

La aliaj nacioj kontraubatalis per similaj ideologiaj argumentoj per kiuj la hungaroj antaue volis fortigi sian regadon, returnighante la antauajn kalumniojn. Ili nomis la praulojn de la hungaroj „nekultivintan barbaran azian hordon kiuj enfalis en la Panona Ebeno mortiginte la tie jam vivantaj, per agrikulturo okupighintajn popolojn.“ Tiel ekflamighis akre la jam en la antauaj jardekoj blovigita naciisma fajro kaj ekkauzis:

9. Naciismaj kunfrapoj de politikaj grupoj

Kontrau la hungarigaj tendencoj plej akre defendighis la kroata burgha nacia movado. Parte ili forlasis la antauan strategion de la nobeloj kiuj per la latina lingvo volis bremsi la enkondukon de la hungara kaj nun ili esprimis ankau la postulon uzi la ilir-kroatan lingvon en la, de la kroata plimulto loghantaj distriktoj.

Baldau ricevis la kroata nacia movado apogon ech el Vieno. Sedlinitzky la Viena policia chefo konstatis ke; „la kroata nacia movado meritas apogon por bremsi kaj ekvilibrigi la strebon de la hungara naciismo“. Metternich skribis poste en siaj memoaroj ke,“ kontrau la hungara nacia movado estis plej efike la apogo de la, kun Viena kortumo aliancajn kroatojn“.

Tiel iun tempon ankorau efikis la „divide et impera“ olda politika maksimo de la Habsburga Monarhio, sed la naciajn revoluciojn gxi tamen ne povis malebligi. En la tute nova mondpolitika situacio de tiu tempo, tiu agadmaniero helpis nur pliakrigi la kontrauajhojn kaj eki la perfortajn revoluciojn. (Metternich mem devis post la 1848a revolucio fughi al Anglio)

En la 1840-aj jaroj la kroata regha klaso dividighis en du partioj; en la ilira, la posta „kroata nacia partio“ kaj en la „hungara partio“. Sur la pinto de la illira partio baldau staris la austroamikaj nobeloj; kiel, pro la socia evoluo en la tiama tempo, ankorau disighis la komuna forto de la nacia movado, kio ne malhelpis, sed kontraue, akcelis la radikalighon de la politika klimato.

1842 che la oficira novigo en Zagrebo, aperis multnombraj armitaj studentoj kaj komencis interbatadon. Sekve la policio ne plu enlasis la membrojn de la „hungara partio“ kaj tiel la novigo de oficiroj finigxis per la venko de la illir-kroata partio. Tiu incidento faris grandan indignon, pri kiu skribis ekscitite la hungaraj jhurnaloj. En la venonta landa kunveno, la hungar-partianoj akre kontrauprotestis.

En la 1843-44 –a landa kunveno, jam estis regita de la hungara- kroata kontrauajhoj, iter la jam elformighinta partioj de la „hungaro-kroata partio“ kaj la „illir-kroata partio“. La delegitoj de la illira partio volis anshtatau hungare, latine paroli, pro tio ili estis subbruigitaj de la aliaj deputitoj kaj sekvis kaoson en la parlamento.

Venonte che kelkaj kunvenoj en la distrikto de Zagreb okazis ech sangaj bataladoj ofte kun kelkaj mortintoj. 1845 cxe la novigo de oficiroj okazis perforta incidento, kiam la hungara partio estis en majoritato kaj sukcesis nomigi la distriktestron. La illira partio ne akceptis la balotrezultojn kaj denove mobizis la studentojn, provokis bataladon kun 17 mortintoj kaj 60 vundigitoj.

Tiuj incidentoj okazis nur kelkaj jaroj antau la hungara revolucio kiam la regxoj en Vieno provas per chiu metodo regi la imperion, ankau per subteno de partioj kontrau la demokrate balotitaj rezultoj.

Metternich havis la starpunkton ke; „kaj la illirismo kaj la hungara liberalismo kontraustaras la interesojn de la imperio.“ Sed li decidis tamen subteni la illirismon, ne nur pro tio char la hungara liberalismo estis pli forta, sed ankau pro tio, char la illira estis ankorau pli konservativa kaj tiel pli konvena por la Habsburga Monarhio.

La naciismo evoluighis en la kontrarauajhojn inter la tiama ghenerala socia evoluo de la demokratio kaj la homaj rajtoj (radikighita per la la jam okazinta Franca Revolucio) kaj la konservativaj fortoj, kiuj volis halti la oldan privilegian feudalan sistemon kaj la propran regxon.

Por la konzervativaj fortoj estighis chiu metodo bonvena por resti sur la potenco. La Metternich-a regximo aktivigis la sekretajn servojn, enshovinte kiel nur povis, maltrankvilecon inter la diversaj naciaj movadoj de la popoloj. Alvenis al la tagordo interbatadoj che kunvenoj kun diversaj popolanoj.

En tiu atmosfero de interbatalado de la anoj de diversaj popoloj evoluighis kaj radikalighis la naciaj ideologioj unu kontrau la alia, ghis la tragikaj dimensioj de la unua kaj sekve de la dua mondmilito, kiuj, (ni eble ech sen troigo povus diri) ghermis kaj pliakrighis gxuste en tiu hemisfero de la mondo, en mezeuropo.

10. Konkludo

En la malantaueco de tiu atmosfero ekestis strangaj teorioj de ideologioj pri iuj glorioplenaj tempoj de la popoloj en la kontrauajho al la aliaj, kiuj vere neniam ekzistis kaj neniam povis esti per seriozaj historiaj esploroj pruvitaj. Sed ili poste forte ghenis la chiutagan vivadon de proksime, ofte pordo apud pordo vivantaj diversaj popolanoj. Por solvi la problemojn de la diverseco, estis elpensitaj iuj idealaj sociaj konstruajhoj. La nacio devis esti iu ideale, homogena unueco, sed kiu fakte nenie kaj neniam estis atingita. Chiam restis nur iu ideo, poste subtenita ankau per perforte konstruitaj leghoj, deformighinte en la poste ofte ech kruela naziismo.

La teoriaj radikoj de tiu evoluo estas sercheblaj jam en nia grek-romia europdevena klasika historio. Unuflanke la sistemkonzervativa forto de la regha klaso kiuj volis pludaurigi sian privilegion (estu tiu sklaveca, feudaleca au alia) kaj aliflanke la socia evoluo kiu nereteneble postulas la renovighon. Kiel tiu shangxo okazas, decidas la manieron de la demokratio. En la tiamaj tempoj, de kie prenis tiu prelego la ekzemplon, ankorau per perfortaj revolucioj. Ghis en nia tempo, la pluevoluo de la necesaj shanghoj, alprenis la paca demokratia konsento per balotoj.

En nia tempo de la tutmondigho necesas pridemandi ech nian, por ni memkompreneblan klasicisman kulturon, kiu estas precipe europa evoluo, el la antika greka, tra la rom-imperia kaj poste burgha, kiu estas sekvonte malvaste ligita kun nia naciismo (ankau se al la unua rigardo shajnas tute kontraue). La klasicismo solvighis chiam pli en la reala tempo, superigante en la idealismo, el kiu poste dissolvighis la divesaj naciaj ideologioj.

Tiu europa evoluo povas esti pli konscia kaj ekkonebla en la komparado kun aliaj, ne-europaj kulturoj, pro tio tiu historia metodo de E. Arato, la „internacia komparo“, estus uzenda ankaux en globala dimensio por konsciigi la relativecon ankaux gxenerale de nia europa kulturo.

Prof. Endre Arato vidis jam siatempe la alvenintan tempon, starigi (ankau nuntempe tre aktualan) projekton; en la kunlaboro de fakuloj el diversaj orienteuropaj landoj kaj universitatoj, esplori komune la historion kaj en sintezo efektivigi komunan europan trajton. En la sintezo, kiu tamen ne volas fiksi la novajn ekkonojn, sed kiu restas cxiam malferma por korigo per alvenintaj scioj. Kiu povus esti nomita pri la „dialogika filozofio“, „dialogika metodo de la hitorio“. Bedaurinde li mem tiun projekton neplu povis realigi, sed ghi restas ghuste en nia nuna situacio de la europigho tre aktuala tasko por la venonta generacio de historistoj kaj pensistoj kapablaj alpreni la novan kaj aktualnecesan dialogikan pensadon.

Mi volis en tiu prelego montri la relativecon de naciaj ideologioj kaj samtempe al la komuna europ-klasika radiko kiuj etendigxas ree en la grek-romiaj, herojecaj tempoj. Kiuj estas por la europaj popoloj komuna evoluolinio, sed globale pritraktite, ili mem estas nur relativaj. (Sed tion ekspliki estus jam tasko de iu alia laboro.)

Eble la konsciigxho la kontrauxajxojn kaj ilia historia ekesto ene de Europo, helpos al iliaj solvoj. Per la ekspliko de diversaj europaj kulturoj unu apud la alia kaj ilia komparado povas helpi atingi la konscion de la subigo.

Samtempe povas montrighi la valoro de chiu diferenta unueca kulturo, kiuj radikas ankorau en la netrarigardebla antauklasikaj tempoj kaj donas ghis en niaj tagoj vivapogan bazon.

Apud la protektado de la diverseco en la natura chirkauajho, samgravas ankau protekti la kulturan diversecon, kiu necesas por nia spirita tuteco en la mondo.



Mi dankas por Via atento