AIS-prelego che la „Internacia Festivalo“ en Düsseldorf jarfine 2011.

Kaj seminaria kurso en Alsóörs che Balatono, somere 2012.

Nuntempe estighis, (bedaurinde denove) tre aktuala la temo de tiu prelego, por kompreni la radikojn el kiuj ghermis naciismo kaj movighas la „klasika tragedio“, ludante militon (nekredeble, sed tamen okazas) en mezeuropo.

I.PARTO

1. Nociklerigoj

Antaue ol mi eksplikas la enhavon de la temo, nur malonga provo klarigi la vortojn de la titolo. Difini mi ne volas kaj ne povas, kaj ankau mi pridubas chiun ekzaktan difinon tiurilate. En la socio-politika sfero, ghuste pro la kredo al iu „scienca“ difino, multoblighis multe da duonscioj, en kiuj oni facile enfalas, sed multe pli malfacile eliras, se en la rilato al la tuto montrighas ghia relativeco.

Nun: kio estas evoluo? En tiu kunteksto la evoluon mi volas kompreni, kiel la relative chiaman plibonighon de iu antaua stato en la historio al iu novo. Tio devus signifi, ke neniu posicio estas absoluta en la tempo, sed chiu shanghighas, al la plibonigho, alie la konscia historio havus nenion sencon kaj ni povus lasi por la naturo chion fari, au al dio (kiel kiu pli shatus tion esprim). Tio signifas ke mi opinias ke, ghenerale nia nuna socia stato en la estanteco estas pli bona, ol chiuj antauaj en la historio, sed por tion kompreni, kial, ni devas provi konscie kompreni ankau tion kio okazis en la pasinteco kaj lerni de tio.

La dua vorto: Kia estas io nacia? La difinoj de tio kia estas nacia, dependas de diversaj cirkonstancoj. De historiaj tempoj, de sociaj sistemoj, de shtataj interesoj, ktp. Oni alie difinis en socialismaj landoj, ol en feudalismaj au kapitalismaj. Oni ekzekple alie difinas ankorau nun ech en Francio, ol en Germanio, au en Hungario. Gxenerale estas direbla, ke tio kio estas nacia, ne estas difinebla, pro tio restas chia nacia elemento nur ideologia. Tiun rilaton volas tiu prelego iomete klarigi sur la ekzemplo de la mezeuropaj popoloj.

Kaj kio estas ideologio? Ideologioj estas dense ligitaj kun la idealismo, specife kun la grek devena europa idealismo. Oni povas eble diri ke, ideologio estas fiksta idealismo en iu tempo. Tio kio montrighis antaue kiel nur ideo, sen plena rilato al la realeco, estis deklarita kiel vero; fakte elshirita el la evoluo de la tempo kaj limigita al ideologio. Estas interesa observi, ke en la diversaj partoj de la tero disvolvighis diversforte la ideologioj. Tie kie restis la popoloj pli proksime al la naturo, la ideologioj ne disvolvighis tiel rapide, kiel en pli rapide civilizitaj pejzajhoj. Sed, estas ankau observebla ke, la ekestighintaj ideologioj en iu tempo poste bremsis la socian evoluon de iu regiono. Al tiuj regionoj apartenas ankau mezeuropo.

Kie estas mezeuropo? Se ni rigardas la mapon de Europo, simple geometrie estas konstatebla, ke mezeuropo trovighas en tiu parto, kie en la historio disvastighis antaue la iama Habsburga-Monarhio, kiu nomighis post la 1848-a revolucio la Austro-Hungara-Monarhio. Kaj ghuste la proksimo de tiu historia tempo sur tiu teritorio estas ekzemplodone interesa por observi la evoluon de la naciaj ideologioj ankau ghenerale, kiuj en la postaj tempoj ghis en nia estanteco havas gravan (bedaurinde ankaux ofte tre malfavoran) efikon al la socio-politika vivo ech en la tuta mondo.

Kaj la lasta nocio de la titolo: Kiuj estas la popoloj? Ghenerale oni povas diri ke popoloj estas aro de homoj, kiuj kunighis por pli facile travivi en la natura chirkauxajho, atingi komunajn celojn kaj en la tempo ekestis komunaj kutimoj, moroj, sintenoj, ktp. kiuj karakterizas ilin. En tiu meza parto de Europo vivis, jam cxiam al ni konataj historiaj tempoj, tre diversaj popoloj, kiuj venis tien, restis tie, au el diversaj kialoj denove foriris au malaperis. Tiuj popoloj kiuj nun en tiu tempo, el kiu mi volas preni mian historian ekzemplon, disvolvighis fortan diversajn nacianjn ideologiojn, kiuj siatempe necesis por la kultura memstareco kaj evoluo, sed alvenis ankau la tempoj, kiam tiuj naciaj ideologioj beremsis la pluevoluon en tiu regiono kaj bremsas ghis nun, pro kio estus necesa nekashite plilumigi kaj esplori la historiajn kondichojn por ilia ekesto kaj dauro.

2. Enkonduko

Popoloj jam cxiam havis kulturon, char chiu komunumo povas kunvivi nur se ili havas iun komunan regulon, kiu jam apartenas al kulturo. Sed en Europo, tra la historio ekestis la stranga komprenado, pri kiu oni komprenis la kulturon eksklusive nur, el la historio de la klasik-greka, tra la Romia Imperio evoluintan kulturon. (Oni diferencigis inter la popolkulturo kaj la klasika kulturo. Ni havas museojn por la popolarto kaj por la klasika arto)

Aperighis historia tempo en Europo, kiam chiuj tie vivantaj popoloj, alprenis la preman devon, la sian ghis tiaman kulturon, per klasike evoluintaj normoj esprimi, formigi kaj ordigi. La lingvoj ricevis almetinte la skeleton de la latina gramatiko, por „kultivigi“, novan idealan staturon. La ghis tiam ghenerale nur de generacioj al generacioj rakontitaj spertoj, per la nov formita „klasika“ lingvo, komencis esti ankaux skribita. Ekesties iu kulturo en la miksajho de la pra popolo de iu grupo, kun la klasik-europa grek-latina kulturo.

En tiu nova kulturepoko ekestis ankau novaj problemoj. Antaue la latina lingvo ligis, tie kie necesis komuna interkomprenigo, la diversajn popolojn kun iliaj diversaj kulturoj. Sed nun ekestis la idealo de la memstara suvereneco el iu mistike profunda prahistorio, el kiu nun chiu de la multaj popoloj volis sin mem aserti, per la propra lingvo kaj kulturo, ne plu atentite chu la aliaj popoloj komprenas ilin au ne.

Tiu tendenco baldau disvolvighis en la unu-kontrau-ali-eco. Per la idealo de la en si mem enshlosita propra suverena nacia shtato, ankau kontrau al chiuj aliaj, t.e. al la resto de la mondo. En tiu memaserto chiu volis esti tre „scienca“ (en la tempo aktuala) kaj provis konstrui la propran asert-sistemon por „fundigi la rajton de la propra ideala ekzisto“ (kion oni antaue en la natura rilato unu al alia tute ne bezonis) kiu deformighis en la volo de superigho al chiuj aliaj, el la fakte nur suprajhe konataj legendoj de la propra historio. Se la scienco reale ne povis fundigi la dezirojn, restis bonvena ankau duonscienca ideologio.

Eble ni povas diri, ke ghuste en tiu parto de la mondo, en mezeuropo kauzis tiuj ideologioj la plejmultan malfelichon, malamon kaj suferon, unu kontraux la alia; kiujn sekvis militoj, perfortoj kaj forpeloj. En la estanteco vere alvenis la tempo, paroli pri tiuj, ofte en psikaj kompleksoj forshovitaj tabuaj problemoj, inter la diversaj popoloj, ilin klare prilumigi kaj lerni el la historiaj spertoj.

Unu el la sciencistoj kiu (jam en la 80-aj jaroj, de la lasta jarcento) prilumigis historie en inter-nacia konteksto la ekeston kaj disvolvighon de naciaj ideologioj en tiu regiono, estis prof. Arató Endre, membro de la „Hungara Akademio de la Sciencoj“.

Por apogi mian prezentadon en tiu chi prelego, mi uzas liajn sciencajn esplorojn, kiuj bazighas sur faktoj de skribitaj tekstoj, en tiamaj jhurnaloj, kunsidoj, konferencoj, deklaracioj kaj literaturaj verkoj de la spiritaj gvidantoj, de la komenco ghis la estigho de la naciaj ideologioj en tiu parto de Europo; che Chehoj, Slovakoj, Ukrainioj, Rumanoj, Germanoj, Serboj, Kroatoj, Slovenoj kaj Hungaroj.

En la metodo de Arató estas trovebla, la nuntempe tre aktuale estighinta, „inter-eco“ de la esploro, che la temoj kun socio-politikaj enhavoj. Li atentigas al la necesa sintezo de la ghis nunaj serioze sciencaj historiaj esploroj el la diversaj landoj, kiam ne plu sufichas enmergighi nur en la propra profundeco. Por la ekshajno de la, en la europa tuteco (kion ni politike jam apartenas) ne plu akcepteblajn unuflankajn asertojn, estas necesa subigi la disigendajn miskomprenojn el la divers interpretitaj historioj.

3. Historie sur la vojo al la burgha evoluo, estas ankau la komenco de la naciaj ideologioj.

En la multpopola mezeuropo, la naciaj movadoj komencighis en la krizo de la, al fino alproksimighinta feudalismo kaj en la frua komenco de la kapitalismo. Je la fino de la 18. jc. tiuj naciismaj tendencoj estis tute modernaj, ili kvalite kunfalis en la lingve-kultura kaj politike-socia klopodo de la burgxa disvolvigho. Unuflanke efikis la sloganoj de la Franca Revolucio,“libereco-egaleco-frateco“, aliflanke tute en la dialektika senco de chiu revolucio, (kiel la revolucioj manghas la proprajn infanojn) ghuste tiuj valoroj estis limigitaj al nur nacia sfero, poste ech turnighinte unu kontrau la alia nacio, fakte atingite la malon de la komenca volo.

La naciaj movadoj apartenis tiutempe al la granda historie universala evoluo de la demokratio. Intelektuloj turnighis, sub la influo el Francio, al la propra popolo, kontrau la feudalaj ordoj kaj la regha stato. La novorientigho bezonis ankau novajn spiritajn enhavojn. Junaj homoj lernis eksterlande la pli evoluintajn liberajn ideojn kiujn reveninte en la hejmlando ili uzis por konstrui programon de la liberigho, kuniginte la ekspluatantan popolon, (sed precipe nur la propra etnan) per la vekigxo de nacia konscio.

La intensoj estis diversgradaj che diversaj popoloj. Tiuj, ekz. de la kroatoj, kiuj havis jam antaue multe da nobelajn privilegiojn en la monarkio, la komenco de la nacia movado ne estis tiel intensa kaj radikala kiel ekz. che la Serboj au Rumanoj kaj Slovakoj kiuj ghuis nur malmulte de la privilegioj. La politika taktiko, „partigu kaj regu“(divide et impera, ankoraux de la Romia Imperio) iomgrade kaj iatempe funkciis ankaux en la mezepoke feudala Austra Imperio, ghis la venko de la respubliko en Francio.

En la linio de tiuj demokratiaj shangxoj, en la najbara lando Francio, la hungara revolucio devigis Austrion al ekvilibrigxo kun la plej forta popolo en la imperio, sed la monarkia sistemo restis ankoraux la sama. Aliflanke ghuste tio ekviigo, de nur unu popolo, chagrenigis la aliajn, kiuj ankau mem suferis sub la subpreno, de siaj, nun chiam pli klare ekkonataj homaj rajtoj kaj instigis ilin al batalo por la propra suvereneco kontrau Austrio kaj nun ankau Austro- Hungario.

La relative vasta autonomio de la kroatoj en Hungario, kiujn ili ghuis en la antaua historio, ankorau ekde la kunbatalo kontrau la Turkoj, ebligis al ili relative la plej grandan liberecon, en kultura kaj politika emancipigho. Sed sekve de la evoluo de novaj naciaj ideoj, ili ne plu akceptis la uzon de la hungara lingvo en oficeoj kaj la administrado. Unue venis la kontraustaro de nobluloj kiuj deklaris la volon, uzi la latinan, apogante kun la argumento, ke en la multnacia Hungario nur 1/3 –ono de la logxantaro parolas la hungaran lingvon.

Ke, ankorau la kroataj nobeloj postulis la uzon nur de la latina, sed ne la kroatan, montris la feudalan karakteron de ilia volo kaj la restadon malantaux de la gxenerale tiam moderna socia evoluo en Europo (kion oni povas tiutempe diri por la tuta ankoraua Habsburga Monarkio). Post la perdigho de la potenco de la nobeloj kaj la plifortigho de la burgha klaso, estighos ankau che la kroatoj pli forta la postulo disvolvigi kaj uzi propran nacian lingvon.

En aliaj regionoj kie mankis la potenco de la nobeloj, la burgha postulo de naciaj elementoj fortighis pli rapide. Tamen ke la serboj cx. 500 j. de Turka okupigho ne havis propran regxteritorion, precipe per la pravoslava ortodoksa religio estis iliaj kulturaj radikoj protektataj, ech eksteren de la olda patrolando. Ortodoksaj intelektuloj organizis en Temesvar 1790, (tiama Hungario, nun Timisoaro en Rumanio) fakte ekster Serbio, la unuan nacian kongreson (sabor), kie komencis la nova serba nacia movado. Permesata estis la kunveno de la Austra kortumo, kiu esperis (ankorau tiam) ekvilibrigi la hungaran potencon en la austra imperio, kontrauvole al hungaraj nobluloj.

Ankau che rumanoj, ankorau antau la apero de la burgha nacia ideologio, estis la plej forta ligilo, la komuna orient-grek-ortodoksa religio. La nobelajn titolojn ricevis la rumanoj nur rare, pro tio por la disvolvigo de nacia ideologio ne estis tiusence konsiderindaj baroj. La potenco de la eklezio super la kamparana popolo, kiujn ili samtempe, ne retene ekspluatis kaj regis, estis sufiche forta.

En la jaro 1791 (ankau sub la instiga influo de la serba kongreso en Temesvár) la rumanaj chefpastroj prezentis al imperiestro en Vieno „peton“, pri kiu ili volis rehavi iliajn antauajn 1437 deklaritan egalrajtecon, (de kiu ili poste estis senhavigitaj) kun la transilvaniaj saksoj kaj hungaroj kaj esti agnoskita kiel nacio en la Habsburga Imperio. La respondo el la kortego estis preteriranta kaj venis la klerigo, iu sence tiel, ke; ili devas pace kunvivi kaj ami la aliajn cxirkauajn popolojn, sed ne gravas havi propran nacian agnoskon.

La slovakoj vivis en la tiama norda parto de Hungario. Ilia situacio estis la plej malfacila, de chiuj de jam antaue menciitaj. Tiu popolo tute ne havis en la malantauecon la apogon de la nobluloj kiel la aliaj, pro tio sia ideologio estis plu senpere ligita al la novaj naciaj movadoj. Antaue estis parte, kiel jam che aliaj, la religio ligilo por popola identeco.

Pro tio la slovaka nacia ideologio evoluighis precipe grade el la ghenerala slava aparteneco. Ili klerigis: Jam la nomo „slovako“ signifas „slavon“, kaj pritraktis sin kiel la parto de la „granda slava nacio“ kiu etendigxis inter la Balta, la Nigra, kaj la Adriatika maro, gxis en Sibirio. Tiel la slovaka lingvo devus esti la plej proksima al la praslava lingvo. Sxatata ideologia argumento estis la laudira „arkaika ekzisto de la slava nacio per la, de la Aleksandro de la Granda, donitaj privilegioj al la slavoj.“

Grava motivo de la slovaka ideologio de la 18.jc. estis la „sin-defendigho“. Tiu ekestis kontrau la „sub-jugiga teorio“ de la hungaroj, kiuj tiel interpretis sian patruj-okupon. La slovakoj asertis: Kiam la hungaraj hordoj alvenis al la Panona ebeno, la slavoj estis jam longe antaue tie, okupighante kiel kamparanoj, ili estis fakte la prauloj. Tiel devus havi la slovakoj grandan konstruktivan aldonon al la, plu cent jara hungara historio.

Aliaj ideologiaj elementoj por la eksterordinareco de la slovaka nacio estas ke: Panonio estis la prapatrujo de la slavoj, kie centre trovigxas la slovakoj kaj ilia lingvo staras plej proksime al la praslava, la plej olda kaj la plej pura lingvo, pro tio la slavoj estas la plej glora kaj plej olda nacio, ilia nomo mem devenas de la vorto; gloria.

Tiuj elementoj konstruis kune, la slovakan nacian identec-konscion de la 18-a jc. kaj tiel ili volis fakte kompensi la mankantajn privilegiojn en la feudala Habsburga monarkio, ankaux kontrau la aliaj slavaj popoloj, kiel la kroatoj kaj la serboj.

La cheha nacia vekigxo havas similajn elementojn kiel la slovaka. Che la tradicia Praga Universitato estis faritaj esploroj por pruvi la ideon pri la praa unueco de la granda slava nacio kaj ilia posta disfalo al diversaj gentoj kaj lingvoj. Per la dividigho en gentoj ekestis la dialektoj kiuj estighis la diversaj slavaj lingvoj. La opinioj de la slavistikaj lingvistoj ne estis unuecaj. F.M.Pelcl diferencigis kvin lingvojn (rusa, pola, serba, kroata,cheha). Dobrovsky parolas nur pri kvar (cheha, pola, rusa, ilira).

Jam el tiuj diferencoj estas ekkonebla, ke la opinioj de la lingvosciencistoj grandparte ne kongruis. Estas rimarkebla ke la slovaka kunfalas kun la cheha kaj memstare tute ne estas menciita. Ekzistis ech opinioj por la alia ekstrema flanko de la ideologioj, kiuj pridubis la taugecon de la cheha lingvo por alta literatura verkado kaj proponis uzi la germanan.

La plej malforta popolo sur la teritorio de la Austra monarkio estis la ukraina, alie nomite: la rusina, au ruthena . Ili havis nenion mezepokan privilegion kaj ili longe ech ne havis iun konscian intelektularon, kiel ekz. la slovakoj. Ilia religia eklezio, longe ankaux ne povis ekevoluighi, cxar la rusinaj pastroj estis tra jarcentoj submetitaj al la grek-ortodoks-katolika episkoparo en Eger (en norda Hungario). Pro tio komencighis ilia nacia emancipigho unue je la linio de la volo al religia memstareco, kun la postulo de la propra episkoparo.

La unua rusina historiisto Bazilovic (nomita la ukrainan Herodot) emfazis ghuste tion, ke la rusinoj vivis jam de la unuaj jarcentoj de la kristanismo sur la Panona ebeno kaj la ukrainoj estis jam 867 de Cirillo kaj Metodo baptitaj, post kiam restis en Hungario ghis la 13. J.c. la greka ceremonio valida. Nun, la rusinoj cheestis jam longe antau de la hungara alveno sur tiu teritorio, ili estas autohtonaj kaj pro tio ili havas la plej valoran rajton esti tie.

La ghenerala opinio pri la slavoj kaj pri la nacia emancipigho de la popoloj, rimarkeble shanghighis post la, 1792 aperinta libro de J.G. Herder pri la „Filozofio de la historio de la homaro“. (Ideen zur Philosophie der Geschichte der Menschheit) Tie li atentigas pri la „eksterordinara tasko“ de la slavoj, pri iliaj „ekskluzivaj karakteroj“, pri iliaj „heroecaj sintenoj“, por lahomaro, char ili kultivigis ecx la klimate, por la homoj, plej malfavorajn pejzaghojn de la tero. Herder ghenerale emfazis la necesan pluevoluighon de la lingvoj de la popoloj, por ilia pluekzisto.

4. Lingvan kaj kulturan aktivecon sekvas politika postulo de la nacia emancipigxo

Komence de la 19-a jarcento malfortighis la feudalaj naciaj privilegioj, sed la komencita burgha evoluo ankorau ne estis sufiche forta por ankorau ekkauzi politike iun shanghon en la Habsburga absolutismo. Vieno ne plu apogis la naciajn klopodojn de la popoloj, char ghi intertempe aliancighis kun la hungara meznobelaro kaj tiel ne plu bezonis ilin por politika ekvilibrigho. Por la popoloj restis tiel nur uzi la malvastan eblecon de nacia pluevoluigxo, en la lingva kaj kultura aktiveco.

Nun, la kroataj intelektuloj ne plu estis kontentaj uzi, (nur de la nobloj proponitan) la latinan lingvon, sed cxe la regiona kunveno (sabor) 1805 ili postulis uzi en oficejojn la iliran (t.n. shto-kavan) slavan lingvon. En 1803 en Vieno, I. Voltic, eldonis la illira-itala-germana-vortaron, kun la alkonektita gramatiko, kiu prezentis la illir-kroatan lingvon kiel la komunan slavan lingvon kaj komentis ke, ne ekzistas iu alia tiel granda nacio, kiu etendigxas sur tiel granda teritirio, de la Nigra maro gxis la Adriatiko, kun tiel multe da dialektoj, kiel tiu lingvo. Kelkaj lingvosciantoj komencis traduki la gravajn verkojn de la mondliteraturo kaj tiel komencis la disvolvigxo de la kroata lingvo. Ekz.: Episkopo Verhovac alvokis kolekti la popol-kantojn, kutimojn kaj dirajhojn.

En la 30-aj jaroj la kroata illirisma movado metis la politikan celon kunigi la sudslavajn popolojn sub kroata gvidado. La bazpenso estis, ke chiuj sudslavoj havis che la illiroj en la antikva tempo la komunan praulon. Pri la influo de la germanaj romantikistoj, ili pritraktis la decidan apartenecon de la slavoj unu al alia, la lingvon, sed ne la religion, kiu estis cxe la pravoslavaj serboj tre influa elemento, ghuste en la longa turka okupadtempo.

Baldau radikalighis la illira kulturmovado al la alvoko por politika batalo. La nov skribitaj patriotismaj kantoj semis naciisman sintenon. En la Zagreba akademio kontraustaris la konvinkoj de kroataj kaj hungaraj profesoroj. Estis postulata la dungo de pli multaj kroataj pedagogoj kiuj devus kroate instrui.

La hungaraj jhurnaloj pritraktis cxiam pli kritike la kulturan evoluon en kroatio kaj sekvis intershanghoj de partriotaj skribajhoj unu kontrau alia, en la nacia ideologio de la respertivaj skribantoj.

La serba kultura movado komencighis en la lingva kontraueco de la slaveno-serba, kiu estis la lingvo de la klerikularo kaj, en la nova evoluo sin trovighinta simpla popola lingvo. Vuk Karadzich la elstara serba lingvisto kaj poeto konstruis (1814) novan gramatikon de la serbapopollingvo sub la maksimo „skribu tiel kiel vi parolas“, kiu rapide disvolvighis, apogante de richaj burghaj negocistoj, al nova literatura lingvo. Kontrauis la novan lingvon la kleruso kaj malpermesis la eldonon de la verko de Karadzich en serbio. Sed post liaj chiam pli elstaraj literaturaj laboroj, (pri kiu ankau Goethe kaj J. Grimm agnoske esprimigxis) pruvis la kapableco de la novordita popollingvo kaj estighis motoro de la serba kultura movado, kio baldau europvaste estis rimarkita.

Ankau che la serboj, sekvis la kultura evoluo la vekighon de la nacia konscio kaj la volon al politika emancipigho. Serbaj poetoj skribis patriotajn versajhojn, priskribante la pasintajn herojajn batalojn precipe kontrau la Turkoj. Sekve la vekita nacia memkonscio turnighis ankau kontrau la tiatempa Austrio kaj Hungario. En la jaro 1826 kun la apogo de richaj serbaj komercistoj fondighis en Budapesto la t.n. „Matica srpska“, kiu havis la taskon eldoni serbajn skribajhojn el chiu parto de la lando kaj kunigi la serban kulturan movadon. Tiu institucio donis gravan ekzemplon por kultura kaj politika emancipigho ankau por chiuj aliaj slavoj sur la teritorio de la K & K-monarhio.

Kun similajn problemojn luktis ankaux la slovakoj. Ili devis ankau krei literaturan lingvon por la pluevoluigo de sia kulturo. La evoluo iris en du direktoj, ankaux se la kontrauajhoj ne estis tiel akraj kiel che la serboj, la diverseco en opinioj kauzis ankau tie prestigbatalon. La komenco de la slovaka literaturo reiras al la 16. Jc. , sed ne per la propra, sed per la cheha lingvo. Char la slovakoj ne estis pravoslavoj, ili ne uzis eklezian lingvon, (kiel la serboj) sed la protestantaj slovakoj uzis la chehan. Tiu uzo parte estis favora por la kultura evoluo, se parte ankau bremsis la memstarighon.

Grava pasho al la memstarigho estis la ekshajno de la vortaron de Bernolak (1827). Lia celo estis purigi la slovakan lingvon de la malutilaj fremdaj influoj. Fakte tiun celon li ne povis atingi, sed lia laboro estis granda pasho en la evoluo de la slovaka lingva kulturo. Sur la alia flanko trovighis J.Kollar, kiu volis la komunan pluevoluon de la cheha lingvo. La kontrauajhoj multkaze malfortighis kaj en pluaj problemoj ili trovis komunan solvon, tiel ke la slovakoj kaj la chehoj ghis ankorau nun bone povas kompreni unu la alian.

En la aperinta slovaka literaturo, komence en la heroaj eposoj, la eksteraj malamikoj de la tiamaj slavaj naciaj movadoj, la germanoj kaj la hungaroj, ludas gravan kontrauecan rolon. En idealisme verkita eposo, la barbaraj hungaroj kiuj enfalas en la hejmlandon de la slovakoj, estas venkitaj de la, al la granda slava nacio apartenintaj fieraj slovakoj. Poste abundas literaturaj verkoj kaj teatrajhoj kun similaj naciisme koloritaj enhavoj. Ekz. en la poemo de Jarmok, estas priskribita la ideala kamparana socio, kie: „Ne ekzistas regxoj nur unu la alian amataj homoj, kiujn direktighas la religia kredo. La devo por realigi tiun socion havas la slavaj popoloj. Ilia historia tasko estas enkonduki la felichajn tempojn.“

Sekvis fondighoj de slovakaj organizajhoj kiuj ideologie apogis la kulturan evoluon. 1803 estis fondita en la Pozsonya (Bratislava) evangelista liceumo, la chehslovaka katedro kaj la alligita „slava instituto“. Apude agis studentaj organizajhoj, per kiu estighis Bratislava la slovaka kulturcentro. Nun ekkomencis ideologiaj bataloj che la lernejoj inter la slovakaj kaj hungaraj studentoj, kiuj ofte alprenis akrajn esprimformojn.Tiun evoluon ne shatis toleri la hungara rega klaso kaj 1838 malpermesis la slovakajn organizajhojn apud la lernejoj.

La rumanoj estis ankau okupitaj kun la pluevoluo de ilia literatura lingvo kaj ankau estas du diversaj direktoj rimarkeblaj. Unuflanke la latinida kaj la alia kiu volas envolvi la ricxecon de la popollingvon en la evoluon. Okazis kelkaj provoj novkonstrui la lingvon sur tiu intenco. 1808 G. C. Roja eldonis du lingvistikajn laborojn en kiuj li proponas anshtatau la cirila (de la eklezio) la latinan skribmanieron enkonduki, kio poste ankau sukcese okazis.

La poeto J. Budai-Deleanu formis la rumanan el la vulgara-latina lingvo, kun la influo de la vortoj el la aliaj lingvoj kun kiuj la rumanoj havis kontaktojn, tiel la slavaj, rusaj kaj serbaj vortoj, sed ne enlasas la prunton el la turka, greka, hungara kaj germana. En la vortaro estas troveblaj ech francaj kaj latinaj vortoj kiuj antaue ne estis en la rumana.

Konekte aperis literaturaj verkoj kiuj pluevoluigis la lingvon. La temoj estis kiel jam che la aliajn lingvoevoluojn, priskribo de herojecaj bataloj de rumanoj kun malamikoj en la historio kaj alvokoj al kontraustaro la tiamajn subprenantojn de la popolo. M. Eminescura la popolpoeto skribis alegorie komikan eposon, kie li uzis la eblecon esprimi ankau siajn progresivajn opiniojn kaj kritikis la klerikularon kiel apoganto de subjugigon de la popolo flanke de la feudalaj regantoj. Li montris al la materiala kialo de la militoj, esprimis sian simpation kun liberalismo kaj gloris la respublikon.

Ne mankis skribajhoj ankau kun naciismaj enhavoj. Aperas ankaux che la rumanoj la, jam de aliaj popoloj konata subjugiga teorio de la hungaroj. La prauloj de la hungaroj konkeris la praulojn de la rumanoj. Sed la autoro sekve lasas pripensi sian aktoron; „se tio okazis antaux pli ol 900 jaroj, kial devas oni suferi por tio ankorau nun?“

Aperas ankau himnecaj alvokoj. Ekz.: „Vekigu rumana popolo de via morta songxo! Nun, aux neniam, montru ni al la mondo, ke en tiuj brakoj fluas ankoraux romia sango, ke niaj brustoj engardas glorie la nomon de la triumfa Trajanuso.“ La poeto malbenas la denunciantoj, la malkuraghuloj kaj la timemantoj. La nacia ideologio, la romiana deveno kaj la konscio pri la latinideco de la lingvo, volas redoni la fierecon, ke la rumana popolo, se ghi al konscio vekighas, estos kapabla registrighi kaj ne bezonos suferi sub aliaj popoloj kiuj ekspluatas ghin.

La saksoj en transilvanio estis en pli favora situacio kiel la aliaj popoloj tie. Ilia lingva evoluo povas rerigardi al granda tradicio, char ili alshlosighis al gheneralaj germanaj normoj. Fakte ili flegis nur unun germanan dialekton en transilvanio. Sed 1848 jam la evangelika episkopo ordigis uzi la germanan literaturan lingvon. En la transilvane saksa poezio rimarkeble esprimighis ilia aparteneco al germanoj kaj la pli malvasta amo de la tiea patrujo. Apud spegulon de la hungaro-saksaj kontrauajhoj parte ricevis mencion en la literaturo ankau la restajhoj de iu hungaro-patriotismo.

En la saksa patriotismo troveblas chiam ankau la konscia aparteneco al la germana. Ekz.: „Se vin, germana gardisto,/ ankau stormoj minacas,/ ne shancelighu kaj lau vera/ germano lojala estu ghis la morto!/ Gardisto de la parenca germana popolo,/ Restu germano, Mia saksa kamparo!“

Au alia poezio: „Sur fidela kaj libera saksa tero kiel sakso mi naskighis/ kaj tiu mi volas resti libere kaj fidele ghis mi elspiras mian animon./ sakso, sakso, al tio mi jhuris.“

Vigla estis la kunlaboro inter saksoj en asocioj kaj kluboj. Jam ekde la fino dela 18-a jc. ili kunvenis en urbaj legcirkloj, kasinoj, turnsocietoj kaj muzikasocioj. 1839 komencis en Hermanstadt (Nagysebben, Sibiu) la muzikinstruado kaj estis koncertoj organizitaj. Tie estighis ankau la scienca kaj kultura centro de la transilvaniaj saksoj. 1817 malfermighis la atentema „Bruckenthal Muzeo“ (kiu nuntempe 2007 okaze de la EU kultururbeco estis renovigita). Poste tiutempe okazis ofte en tiu urbo kunvenoj de sciencistoj kaj diversaj konferencoj.

La nacia movado de la ukrainoj estis relative al chiuj tiuj aliaj popoloj neevoluinta. Per la influo de la unita klerikaro restis la popolo sufiche longe sukcese en la feudalisma ordo kaj ne estis interesa la nacia konsciigho. En la lernejoj ili plue lernis en la latina, hungara kaj germana lingvo. Forta estis la hugara estigho che la rusinaj intelektuloj, ghis la malfermo de prospera ebleco el la alia flanko. En Rusio tiutempe fondighis unu altlernejo kaj universitato post la alia, kaj la rusinaj slavaj intelektuloj lernintaj en Austro-Hungario estis sxatataj kaj bezonataj kiel profesoroj che la rusaj lernejoj. Poste che tiuj intelektuloj, ekestighis ne la ukraina, sed en la slava komuneco la rusa nacia konscio.

La lingva luktado che la rusinoj okazas inter la decidoj, chu evoluigi propran ukrainan lingvon au alpreni la jam per la literaturo altevoluitan rusan lingvon. M. Lucskay, episkopa sekretaro, plendis por la sud-karpata-rusina lingvo kiu plej malsamas de chiu alia slava dialekto sed estas tamen la plejsimila al la praslava „lingvo de la biblio“. Li proponis fari de tiu lingvo literaturan lingvon, ech iun grandan, por cxiuj slavoj uzeblan „colossus lingvarum“. Li emfazis ke; „la lingvo de la popolo ne estas la sama kiel la lingvo de la kultivitaj individuoj, char la pensoj akau ne similas“. Pro tio, sur tiu spirita bazo konstruita lingvo, povus plejbone kontentigi kulture ankau la plej altajn bezonojn.

Estas interesa mencii en tiu rilato la similecon kun la konservativa serba klerikalaro. La diferenco estas nur ke Lucskay konstatis tion che la, de la rusinoj uzata lingvo, kaj la serboj de ilia slaveno-serba lingvo.

Alia problemo montrighis en la spirito de tiu tempo; la asimilado, unuflanke kun la hungaroj kaj aliflanke kun la rusoj. Inter tiuj ambaux devis ekevolui la rusin-ukraina nacia konscio. La unuaj rusina naciaj skribajhoj aperas en la legolibro de Duchnovics kiu 1847 aperis en Budapesto, en la rusina popola lingvo, pro tio la lernantoj sufiche bone komprenis ghin. Li skribis ankau la unuan rusinan himnon, en kiu estas jam la vekigho de la rusina naciismo ekkonebla: „Mia subkarpata rusina popolo/ Sufichas la revo,/ Super vi vokas la sonorilego/ Libere, en paco/ Vivu mia rusina popolo.“

Kaj el aliaj versoj estas audebla la kontraustaro al la asimilado: „Rusino mi estis, estas, estos,/ Mi naskighis rusina./ Mian honestan specon mi ne forgesas,/ Mi restas la naskighanto de mia nacio.

5. la pliakrigho de la naciismaj kontrauajhoj inter la popoloj

Oni povas diri respektante al tiu foriranta tempo pri tio kio tiam okazis: La konstruo de la naciaj ideologioj, fakte estis intelektuala faro kiu profunde dividis la popolojn por povi novregi de la plifortighinta burgha klaso. La simplaj popolanoj vivis antaue jam cxiam sen historie, sen iu t.n. „nacia konscio“, luktante en la estanteco, ebligi precipe nur la chiutagan travivadon. Kun la historio okupigxi, konsciighi la apartenecon al iu komunumo kaj militi, havis tempon precipe nur la t.n. nobluloj.

Kun la burgha evoluo, ekshajnis ankaux la scienco kiel decida autoritato. Ghi havis la ideon chion kapti unusignife kaj klare, ekspliki la evoluon ech el la pasinteco kaj regvidi al iu unusignifa (tiukaze nacia) substanco. Sed poste la scienco mem devis ekkoni ke chio kio al la unua rigardo ekshajnis klara kiel stelo sur la chielo, post la alproksimigho montris ankau sian senfinan sekreton en la realeco de la universo. Jes, tion ekkoni kaj ankaux klare diri apartenas ankau al la realeco de la serioza scienco. Se tio ne okazas, restas el la scienco, nur iu duonscienca ideologio.

Precipe che la historiaj kaj soci-politikaj sciencoj estas granda la danghero, enfali en duonsciencaj asertoj kaj ne voli akcepti ke: La vero de la historio estas la realeco.

Histori-science eblas nun klerigi la duonsciencecon en la kompreno de la historiaj ligitecoj per la „universal-dialogika metodo de la historiaj spertoj“ kaj la tiel racie ekkoneblaj konsekvencoj. Sed bedaurinde tio ne helpas ghenerale, cxar la racio ne efikas ghenerale. Ekzistas ankau kelkaj faktoj kiuj ghenas la racian ekkonon, kiuj precipe trovighas en la psikaj sferoj, de la homa komprenado.

Granda problemo de la ne-kompreno la realecon estas psikologia, tiu kaze, soci-psikologia. En la realeco estas la malebleco de kelkaj ideoj, kiuj distordighis al ideologio facile ekkonebla, sed la problemo estas, ke ili ne chiam montrighas klare, sed tre ofte ili agas el la profundaj psikaj tavoloj, kie ili sedimentighis tra longaj tempoj, ofte lau malbonaj spertoj, kiel subpreno, ofendo, maldigno,ktp. Ofte la homoj ne regas direkte, sed sin retirinte el la realeco, en iu shajna memkonstruita submondo vivas, kie ili volas iliajn antauajn, en la realeco ne kapablajn ideojn efiki. Vershajne ne estas hazardo, ke ghuste sur tiu, teritorio de la iama Habasburga monarkio, lastatempe ankoraux nun okazas kelkaj perfortoj de personoj kiuj devigas ech aliajn individuojn kunvivi en, de ili konstruita submondo, pri la propraj, por ili, idealaj reguloj.

Pro tio gravas publike paroli pri tiuj retenintaj ideoj, en malferma demokratio, kiuj distordighis al ideologioj, ke ili povus esti ekkonataj kaj, ke tiel povus esti helpata la shtopitan potencon libere elgvidi, en la direkto de konstruktiva utilo, por la evoluo de la homa socio.

6. Akraj naciismaj kontrauajhoj

por la I I - a PARTO bonvolu marfermi la venontan intrretpaghon.