EDE estas la plej konsekvenca politika movado en la Europa Unio por INTERNACIA DEMOKRATIO

Enkonduka prelego de Eugen Macko che la EDE kunveno 2015 en la 100a UK en Lillo/Francio

Skeleto por la prelego:



Se ni chirkaurigardas atente en la europa politika pejzagho, ni trovas ke, EDE estas la unua vere europeca, t.e. internacie demokrata partio en la EU.Kiu estas bedaurinde nur apenau rimarkeble, sed ghi tamen agas.

Unua vere europeca? Nun mi volas malonge montri, kun logika konsekvenco …Kial?

Jes, char „europeca“ estas memkompreneble internacia kaj Europo estas, ekde kiam ghi tiel nomighas, kunmetita el diversaj nacioj, pro tio estas „inter-nacia“.

Nutempe alvenas al ghia internacia kunligiteco, ke ghi devas esti ankau, nur demokrateca. Kaj tio estas tute novo, ankorau ghis nun ne spertita fakto.

INTERNACIA DEMOKRATIO estas en la historio de la politiko io tute novo.

Antaue en la historio, en kelkaj naciaj shtatoj, ni havis la sperton de demokrateca evoluo. Sed internacia ligiteco, okazis ghis nun, chiam nur potence kaj precipe per subpreno de malfortaj nacioj kaj popoloj.

En kelkaj naciaj shtatoj evoluighis la demokratio ghis la egaleca akcepto, de ankau malfortaj popolaj eroj de la socio. Tiu egaleca principo estis uzata che la fondigho de la Europa Unio.

Tiel estis atingata, ke ankau la malgrandaj nacioj memvole alighis al tiu komunumo, kiu garantiis por ili demokratan egalecon en granda komunumo. Kun la alighkondicho, de jam funkcianta demokratio en la propra shtato.

Sed, kaj pri tio, ghis nun, nur malmultaj parolas en la EU komunumo , char la demokratio ankorau nur en tre komenca stato funkcias (au pli bone dirita ne bone funkcias), necesas la pluevoluo de „internaciademokratio“.

Kio estas „internacia demokratio“kiu devus funkcii, sed tamen ne kontentige funkcias ? Se ni uzas la ghis nun evoluintajn spertojn kaj statojn el la naciaj shtatoj, oni povas diri:

Se, la civitanoj de diversaj naskighlingvoj, kapablas kundiskutitante proponi la kunkonstruadon de politikaj decidoj kaj ili poste ankau tion komprenante povas kontroli, kiu estas kun ilia volo findecidata.

El tiu stato sekvas la venonta grava fakto, la koncepto de komunaj balotreguloj, por chiu nacia shtato kaj sekve la ebleco, baloti por EU-civitanoj ankau transnaciajn, t.e. internaciajn partiojn kiuu funkcius en chiu nacia shtato, sed pri komuna iternacia principo. (kiel ekz. la EDE)

La civitanoj de naciaj shtatoj kapablas politike kunlabori, char ili havas komunan lingvon kaj per tiu ili komprenas senpere unu la alian.

Venonte en iu shtato, kun funkcianta internacia demokratio, la diversnaskighlingvanaj civitanoj, devus sin egalrajte senpere komprenighi, sen bezono la helpon de iu peranta tradukisto, au interpretisto.

Sed, tiun helpon nuntempe povas sin permesi nur richuloj, au de la impostoj financataj politikistoj, kiel nuntempe funkcias la sistemo, kontraudirante al demokratie egalecaj principoj.

Kion nun, en internacia shtato kiel la EU estas, kun kelkdek naciaj lingvoj? Per kiu lindvo ili komprenighu? Ne problemas, diras kelkaj, ni havas sufiche da bonevoluintaj lingvoj, ni uzu unu de ili !

Sed kio estas tiam kun la demokratio?...

Se ni uzus unu iun de naciaj lingvoj, ni denove disrompus la demokratecon, ghuste tiun principon per kiu ni atingis ke chiu, ankau la malgrandaj nacioj memvole alighis al la komunumo de EU.

Char unu nacia lingvo preferas diversflanke (kulture, finance, ekonomie, science, ktp.) la civitanojn de tiu nacio, kiuj ennaskighis en tiu lingvo. Nun, tio ne estus justa. Sed kiu solvo estus demokrate justa, kiu lingvo estus internacie justa?

Che tiu demando ghenerale finighas la diskuto pri tiu problemo. Oni povas chirkauserchi en la europuniaj partioj, nenie plu trovighas konsekvenca pludemando. Kvazau se ne plu ekzistus la lingva problemo, en la Europa Unio. Oni ne pludemandas, sed silentas.

Kaj chi tie komencas la konsekvenco de EDE.

Ghi ne restas che la prisilento, sed por multaj, kiujn interesighas halti la nunan staton, venas la impertinenta pludemando kaj ech proponata solvo.

Jes, bonvolu, la plejmulto de naciaj partioj en Europo akceptas la demokration kaj volas esti demokrataj (ni ekskludu la ekstremdekstrajn). Kaj en la EU, tiu demokrateco devas memkompreneble inkludi ankau la „internacian demokration“.

Sed se vi demandas la partianoj konkrete pri la lingva problemo, au venas nekompreno, au silento, au la konata respondo: Per la angla estas solvebla.

Kaj se vi tiam pludemandas kaj diras: Kio estas kun la antaue esprimata demokratio kaj en tiu kazo internacia demokratio?

Venas post iu pripensado, ia konscigho de la problemo, sed konsekvenca akcepto de demokrata solvopropono restas plejofte plu mankanta.

Kiu partio ekzistas en la EU kiu estas vere kaj konsekvence por internacia demokratio? Bedaurinde mi ne trovis alian, escepte de la malgranda EDE, de kiu ghis nun nur bedaurinde malmulte da civitanoj konas kaj perceptighas.

Tio estas unuflanke granda honoro por EDE, char internacia demokratio estas primara principo por funkcianta Europa Unio.

Aliflanke nur por malmultaj civitanoj estas, nur malmulte konscia, pri kiu problemsolvo temas en tiu partio . Tiuflanke, por la internacia konscio, kiu necesus en la EU, kaj chiam pli en la tuta mondo, estas granda malhonoro.

Ni europanoj devus honti, post kelkcent, jes ech mil-jara kultura kunevoluo en nia historio, ke ni ankorau ne kapablas kunvivi en unu shtato.

Fakte ni ghis nun malkapablis solvi la historian misdirektighon de naciismo, ekestintan prefere el la 18-19a jarcento. Multaj aliaj problemoj, se ankau ne facile, sed jam tamen sukcesis esti solvitaj.

Kvankam se ni pli profunde pritraktas la problemon, la naciismo estas nur iu relative malonga historia ekshajno, kiu ghenerale bazighas en Europo, sur diversaj, ne pli ol kelkcent jare evoluintaj klasikaj lingvoj. La simplaj popolingvoj ne havis tiun problmon.

La idealo, ke unu lingvo devus esti por unu popolo en la sama shtato, estighis sekve pro la heredajho de europ-spirita, identec-idealisma filozofio.

Kaj kio estas la stato en la nuna Europo? Nenia nuna shtato estas pri tiu idealismo homogena. Nenie parolas la sama popolo, nur la saman lingvon, tio estas la rezulto de kelkjarzentoj longa klopodo konstrui homogenajn naciojn ene de arbitre konstruitaj shtatlimoj.

Alia granda hontego por nia olda Europo estas, ke post tiel longa, ech racie historia evoluo, ni ankorau chiam malkapablas, akcepti por unuighinta Europo funkciantan komunan konstitucion.

Europo bezonas internacian demokration . Sen sincere funkcianta internacia demokratio, la Europa Unio ne povas pluekzisti kaj pluevoluighi.

Pro tio estas la politika movado kaj partio „Europo Demokratio Esperanto“ konsekvence por lingva demokratio en laEuropa Unio.

Char ne ekzistas europeca, au internacia demokratio sen lingva demokratio.



Mi dankas por Via atento

Eugeno Macko


Ni ne bezonas esti humilaj, se ni rimarkas la realecon.

Kelkaj faktoj por subteni tiun sintenon, deighite en la senso, post la eldiro de H. Tonkin en la 100a UK en Lillo: Esperantistoj estas la veraj internaciaj realistoj, la naciaj shtatoj defendas nur siajn proprajn interesojn.


1.- La mondo globalizas. Sendepende de tio chu iu volas tion au ne. Tio signifas internaciighon.

Esperanto trovighas en tiu procezo, ekde sia ekzisto. Pro tio ghi estis farita, por ordigi tiun procezon, ke la homoj trovighintaj en la evoluo komprenu unu la alian kaj ne estu fremdaj.

Tio estas pruvebla kun sia nun pli ol 125 jara historia agado. En kiu esperanto estighis ne nur espero, sed internacia realeco. Jes en nia tempo precipe en la Europa Unio ech reala neceseco.

Ghi neniam estis nur ideo, kiel plejofte la esperantistoj komprenis tion, influe de europa iidealismo, sed jam che la ekesto reala neceseco, nur ankorau en tiu historia tempo ne komprenata. Zamenhof nomis ghin „internacia lingvo“.



2.- La t.n. Esperanto, jam chiam estis politika afero, chu tion volis la esperantistoj akcepti, au ne. Nur la kontrauantoj shanghighis,pro diversaj kialoj, siatempe pro naciismaj, nuntempe plejefike el finac-ekonomoaj.

Neniam en la historio estis la politikaj cirkonstancoj pli favoraj por esperanto ol nuntempe. Politiko estighis necese ligita kun demokratio kaj la internaciigho necesighis „internacian demokration“, por kiu necesas internacie demokrata komprenighilo.



3.- La t.n. Esperanto estas la ununura internacie demokrata lingvo por egalrajta komprenigho de diverslingvon parolataj popoloj. En la mondo restis plue granda revo de la homaro, sed en la Europa Unio estighis konkrete, reala neceseco. Unika plitika situacio, kiu ghis nun neniam ekzistis.

En la EU kunighis memvole diversgrandaj kaj potencaj shtatoj al unio. La postulo por alighkondichoj estis, funkcianta demokratio en la propra lando. El tiu principo sekvas logike kaj necese, la internacia demokratio. Sed tiu povas funkcii nur per internacie demokrata lingvo.



4- Esperanto, origine nomita „Internacia Lingvo“ estas „bona lingvo“, kiel ghin Claude Piron nomis. Tio ne signifas perfektecon, sed susfichecon por homaj bezonoj. La homoj mem ne estas perfektaj, pro tio ili ech en ilia diverseco, ne kapablas uzi ion perfektan koprenighilon.

La mirinda favoreco de esperanto antau la kelkcent, ech mil, artefaritaj lingvoj estas ghia, dialogika kunmetiteco el diversaj, jes ne perfektaj sed funkciantaj naciaj lingvoj. Kaj sia artefariteco donas al ghi en kelkaj sferoj ech avantajhon antau la naciaj lingvoj.



5.- Kiel la arto sin levas super la naturo, esperanton faras sia artefariteco pli fleksebla, pli libera de idiomoj kaj idiotismoj kaj per tio internacie pli facile komprenebla. Tiel ghi havas ecojn kiujn la naciaj lingvoj por internacia bezono ne povas atingi.

Char esperanto estas kunmetita el diversaj naciaj lingvoj, kiuj vivante funkcias, nur unu la alian ne komprenas. Esperanto havas sian relativan artefaritecon, el dialogike elektitaj elementoj kaj vortoj, kune kun jam funkciantaj naciaj lingvoj.



6.- Esperanto ne estas nur iu ajn rapide artefarita lingvo. Nuntempe multe da lingvistoj povus fari ech pli perfektan, kiel jam antaue multaj faris. Sed la lingvo devas esti ankau uzata, kaj ghi bezonas la sperton de la tempo, t.e. historian tradicion.

Kaj esperanto havas ion unikan sperton, nome la dialogike internacian tradicion pli ol 125 jarajn. Ghi travivis du kruelajn mondmilitojn, kiujn ghi ne jesis, sed estis tro malforta efike kontraustari. La shanghon de kelkaj ideologioj kaj ech la subigon de la europan idealismon, kio okazis en la filozofio samtempe kiam ghi ekestis.

Ghiaj unikaj internaciajn spertojn, estas plenvalore, ghuste en nia tempo de internaciigho taksebla. La Universalaj Kongresoj estas la pintoj de tiuj spertoj, de kiuj chijare okazis la 100a jubilea. La necesa disvolviogho de intrnacia konscio okazas tie reale. Porke la civitanoj sin povas adekvate sinteni, sen psikaj perturboj, en la nuna internacia mondo.



7.- Esperanto estas la lingvo de demokrate internacia liberigho. Jam enla lingvo mem estas solvitaj kelkaj dialektikaj kontrauajhoj kunprenitaj el naciaj lingvoj kaj per tio ghi peras la liberighan spiriton en la socio, kie ghi estas parolata (ghis nun bedaurinde en malgranda komunumo, sed ghi agas, funkcias kaj evoluighas).

Por multe da popoloj en la mondo estis la angla la lingvo de liberigho, ofte de la subpreno de propraj regantoj, au de aliaj koloniaj okupantoj. La angla estas la plejinternacia nacia lingvo. Sian liberighan karakteron ghi ricevis de sia aldona internacieco.

Sed porla angla restas la deficito de ghia internacie demokrateco. Ghi estas la plejinternacia nacia lingvo, sed ne estas vere internacia. Ghgi preferas, kiel chiuj naciaj lingvoj la ennaskighantoj, pro tio ne estas egaleca.



8.- Esperanto estas la lingvo de la pensado, au la plej kapabla senlimite kaj vaste doni esprimeblecon por nociojn, ankau super kutimajn. Char la pensado kiel pensado, chiam devas strebi al univerasaleco, t.e. superpashi ankau la lingvajn barojn mem.

La naciaj lingvoj estas jam en si mem limigitaj de kutimoj, idomoj kaj idiotismoj, t.e. ne estas sufiche liberaj por universaleco. Esperanto estas tuisence plej libera de la lingvoj, sed tamen ankau sufiche sistema kaj regula por esprimi penserojn super kaj liberighitajn de la limigitaj reguloj de naciaj lingvoj, kiuj povas gheni la universalan vastecon.

Esperanto akcelas la pensadon. Jam la simpla konversacio bezonas pli da penson ol la ennaskighintaj lingvoj. Por esprimi pensojn oni pli devas uzi la logikon ol en la naciaj lingvoj. Char en naciaj lingvoj, plu okazas pri kutimaj skemoj, kie la parolanto parolas rutine sen malantaua pensado.



Eugeno Macko