Prelego de Eugeno Macko, 2015.09.24 en “Eine Welthaus” che Esperanto Klubo Munkeno.

Kion povus la Europa Unio lerni el la historio de la multpopola shtato de la Habsburgmonarhio?

Interdisciplina pritrakto la problemon, el la interpopola sfero , inter filozofio, historio, politiko, sociologio kaj solcipsikologio.



III. parto de la prelegvico: Evoluo de la internacionalismo



1.- Post la Franca Revolucio, kiu kun la sama dialogika principo movigis la amasojn kiel la kristanismo, ke chiu homo egalas, tamen sekve ankau akcelis nacionalismon, post kiuj ekestis ankau internaciaj kontrau movadoj. Kvankam por la burgha socio, estas signifa la libera kapitalmovigho kaj staras kontrau al naciaj limigoj (sed ne al internacieco). Internaciismo kiel dialektika kontrauajho al nacionalismo venis unue, kiel ideologia kontrau koncepto, el la laborista movado.



Karl Marks analizis la kapitalon kaj venis al konkludo, ke la laboristoj estas ekspluatitaj, pro tio ili devas sin organizi en „internacia klasbatalo“, por povi kontraustari. En kelkaj urboj de la mondo , kunvenis laboristaj delegitoj en t.n. „internaciaj kongresoj“ por reciproke klerigi pri la kuneca batalado. La unua „Internacionalo“ kunvenis en Londono 1864.



Tiu havis tiam konkretan efikon al la ekestigho de la „Parisa komuno“ 1871, kiu dauris nur malongan tempon, sed donis por la laborista movado fortan impulson. Himno estis skribita (estis modo en tiu tempo) kaj tradukita en diversaj lingvoj. Al tiu estis melodio komponita kaj en batal-revolucia ritmo kantita. Tiu atmosfero ekestighis en multaj europaj urboj fortan efikon, kiuj en kelkaj kazoj algvidis al provoj de revolucie sociaj sistemshanghoj.



Samtempe ekestis ankau fendighoj de la „Iternacionaloj“, inter la, al Marx- fidelaj, kiuj estis por ordigata povkoncentrigho kaj anarhistoj pri Bakunjin, kiuj preferis la nur liberan senformalan kunlaboron. Tiam 1889 la „2a internaconalo“ en Pariso decidis la ekeston de la „socialista internacionale“, kiu ghis en hodiauaj tagoj estis novigitaj kaj ankorau chiam dauras. Chiukaze post la venkoplena oktobra revolucio 1917 en Rusio, estis la internacieco de la „internacionalo“ forshovita al Moskvo, ghis de la komunista diktaturo en Sovjetunio estis plene dissolvita.





2.- Signifa estis por tiu tempo la ekesto, antau chio en Europo de io plene novo, nome ghis tiam en la historio ne konata, socia movado, de internacia kunlaboro che subaj tavoloj. La nobluloj movighis jam antaue inter la diversaj popoloj, ili ofte ankau edzinighis, tio estis jam longe konata kaj praktikata.

Sed, ke la simpla popolo provis sin super la limoj komprenighi, estis tute nova kaj de la povohavantoj ne volonte akceptita, jes por ili estighis ofte tio ech timiga.



Che la turnigho al la 20a j.c. ekestis ech iu internacia movado, en kiu estis provita akceptigi iu facile lernebla artefarita internacia lingvo, nomita esperanto. (1887 publikigita) La iniciatoro Ludoviko Markovich Zamenhof estis baldau en pliaj landoj ne plu dezirata, el carista Ruslando li estis elpeligita.



De la nova socia evoluo estis precipe maltrankviligitaj la regantoj, en la ankorau mezepoke re restintaj ekonomiaj cirkonstancoj, kiel ekz. Ausro-Hungario, Prussio, Ruslando kaj en aliaj reghlandoj, kie la burgha transformado kun la industrializo restis malantau Anglio, Francio kaj la nova mondo de Ameriko.





3.- Chiuj tiuj problemoj je la turnigho kaj la komenco de la 20a jarcento shajnis por la regantoj, por chiuj en la propra senco (sufiche idiota), solvebla nur per iu milito. Chiu volis venki kaj vidis sin fine de la milito kiel venkinto kaj subiginto de la kontrauuloj.



Avertoj de pacadmonantoj estis plene superaudintaj, ignoritaj, au prisilentigitaj. Kiel ekz. la nova kaj ankorau nekonata pacadmono de esperantistoj, kiuj ofertis ech neutralan internacian lingvon por pli bona komprenigho inter la diversaj popoloj.



Estis, oni povus preskau diri, sopirante serchita iu fajrero por komenci la militon. En la Austro-Hungara- Monarhio, de tiu problemo eble la plej multe koncernita, trovighis sufiche da frenezuloj por ekbruligi tiun fajreron. Ghis tiam en Sarajevo estis la kauzo farita ekighi la unuan mondmiliton.





4. Tiel alvenis. La milito ekis. La domo de Habsburgoj sentighis en sia fiero ofendita kaj deklaris militon al Serbio. En pluraj europaj urboj ghojkriis la popolo, por povi tiri en la milito.



Al tiu stato algvidis pluaj historiaj faktoj kaj rezultoj. Sekvante estos provataj ellevi kelkajn, che kiu la kontinueca disvolvigho ene de la europa kulturtradicio devas resti antau la okuloj.

Antau chio la klsike grek-romia heroismo supervalorita per la novekestintaj naciismoj, subtenite kaj eluzita de burghaj revolucioj.

Chiukaze,tiujn kunligitecojn povi vidi en nova lumo, estighis necesaj la ekkonoj de novaj sciencoj (antau chio de, socipsikologio kaj politologio, el la iterdisciplina sfero) kun la nova pensado , por ekkoni la faktan realecon en la estanteco.

Che tio estas necesa la liberigho de la klasika pensado kaj de iliaj idealoj (de virtoj kiel fiero, braveco,obeemeco, ktp.) kiuj nin kelkmil jaroj influis. Nur en decidaj situacioj kaj cirkonstancoj, povis sukcesi la nova pensado.

Nur se alie vere ne eblis, char la ekzistenco estis endangherita, (ekz. che internaciaj rilatoj en la politiko) tiam komencis la kontrauuloj dialogi, anstatau kiel antaue kutime, sin unu la alian provi dialektike konvnki,ekstremkaze ankau per milito.



5.- Post la „Viena kongreso 1814-1815“ kaj la venko super Napoleono, kun la fiksado de novaj limoj shajnis la olda mondo denove restaurigita kaj ordigita. Tiu estis la lasta granda ekshajno de la Austria Habsburga Monarhio, chi foje de sia ekstera ministro, princo de Metternich. El 200 europaj landoj venis reprezentantoj al Vieno partoprni la kongreson, kiu dauris tutan jaron kaj fine formighis apude al granda festo kun baloj kaj plezuroj.

Prusio kaj Rusio povis sin prezenti kiel la du novaj fortaj povoj en Europo kaj Austrio kun sia ruza ekstera ministro kiel organiza ordpovo. Chefaj celoj estis decidi kaj fiksi novajn limojn inter la shtatoj, la monarhion en Francio restarigi kaj per tio memkompreneble ankau en la aliaj shtatoj minacataj burghajn revoluciojn kunigite kontraustari kaj certigi protektan helpon.

De tiu kongreso povis esti ellevita ankau de ghis tiam neniam konata internacia kunlaboro de shtatoj en la hisorio, kun vershajne ne malagrablaj apudefikoj en la jam tiam viv valora grandurbo Vieno. De kio la urbo videble ghis en hodiauaj tagoj profitas, se ni pritraktas la multajn internaciajn organizajhojn kiuj estas en Vieno ghis nuntempe reprezentataj.



6.- La intershtataj problemoj shajnis esti, minimume suprajhe solvitaj. Pli grandaj restis la enshtataj, sociaj problemoj, en la unuaj shtatoj. Unuflanke per la chiam forte estinta ekonomia povo de la burgharo kaj aliflanke la chiam pli granda maltrankvileco de la ekspluatita maso de laborista loghantaro.

La industria evoluo chiam plifortigis la liberal-demokratian burgharon kontrau la oldaj ordoj de la klasstatoj. Reghlandoj kiuj la premon de la burgha evoluo cedis (ekz. Anglio) kaj la demokration minimume parte akceptis, povis la baldau sekvantaj revolucioj pli bone superstari ol la sin post la „Viena Kongreso“absolutforte sentataj shtatoj, kiel ekz. Rusio, Austrio, Prusio kaj tiam ankau Francio, kun sia restaurita monarhio.

Napoleono estis venkita, sed la revoluciaj fortoj, kiuj lin tiel rapide superlevigis restis plue efikaj en la socioj, de la nun unuope pacigita oldstanda shtato. Junaj intelektuloj iris al Pariso au Londono, politike pluedukighi kaj revenis en la hejmlando, klerigante la popolojn pri iliaj demokratiaj homrajtoj.



7.- Ne plu longe dauris, ghis en pluaj europaj urboj elrompighis popollevighoj. La spirit-intelektuala influo de la Franca Revolucio, malgrau de restauritaj monarhioj, ne plu eblis esti subprenita. La plejmulte da enshtataj politik-sociaj problemoj ricevis tiuj shtatoj, kiuj volis restadi che la absolutaj monarhioj. Al tiuj apartenis ankau Austrio.

Pli bone superstaris la revoltojn la shtatoj, kiuj rekonstruighis al konstitutiva monarhio, pri la ekzemplo de Britio,kiu tiun procezon engvidis jam antau pli ol cent jaroj. Per tio ili donis eblecon al historia pluevoluo de burgha industrialiso kaj libera konkurado.

Tiel povis apud la olda aristokratio, kiu estis nekapabla en ekonomia konkurado vetkuri, la nova klaso de burghoasio ekesti, kiu tiam senkonsidere strebis al povo kaj eluzis chiun eblecon richighi.

Kiel jam ankau anataue en la historio, che revoluciaj reformoj estas ekkonebla, ekestighis malsolveblaj kontrauajhoj kiuj tiam pluiris en dialektikaj superigoj, t.e. detruadoj. En tiu historia ekstremsituacio ekestis kontrau la burghoasa klaso, la eksploatita laborklaso de proletarianoj.



8.- En la multpopola shtato Austrio apartenis ankau alia specifajho, kion en tiu formo nenia alia shtato en Europo havis. La minimume 10 (tiam ankorau ne longe klasike evoluinta) linvon parolantaj shtatcivitanoj, en la tempo de naciaj emancipigho, meti sur la sama denominatoro, estis tiam minimume tiel malfacila, kiel nuntempe en la Europa Unio atingi politikan konsenton inter la diversaj nacishtatoj.

Pro tio estas aktuala por la EU okupighi kun la historio de tiu tempo, char la esencaj problemoj, kiuj tiam la disfalon de la Habsburga Monarhio kauzis, ankau ghis en la estanteco efikas che la malhelpo la evoluon de la Europa Unio. Chiukaze efikis tiam tiuj malkonstruaj fortoj sub tute aliaj cirkonstancoj ol kiuj difinas la nuntempon.

La tiam ankorau relative junaj nacioj, kun iliaj novekestintaj klasikaj kulturoj, trovighis en konkuro unu kun alia. Ministro Metternich, kiel ruza diplomato volis tiun staton eluzi por la savo de la monarhio kaj anstatau ilin pacigi, li lasis per sekretaj servoj ilin observi kaj kaj per intrigoj la popoloj unu kontrau alia kurachasi.



9.- Chiukaze, ankau ne estis aparte malfacila, inter la homoj generi malamon. Plie, tio kushis jam en la aero. La senpere finighitaj napoleonaj militoj kaj tiujn antauirita Franca Revolucio kun la terorreghimo de Jakubinoj. Ech la plejmulto de popoloj en Europo estis en sia igho al emancipo, fascinita de la okazadoj en Francio. Estis kredita al revolucioteorio de Robespierre, ke al la revolucio apartenas la buchado.

La ludo de la greka tragedio ricevis tiutempe apartan seriozecon, kiu ankorau longe efikis, ankau en la sekvantaj jarcentoj de la historio. En multe da frenezulejoj de la mondo, aperas chiam denove, ghis en hodiauaj tagoj, novaj Napoleonoj. La metodo de Jakubinoj estis unu al unu alprenita , de la Bolshevikoj.

La fascinado iris tra tiel diversaj kapoj kiel Hegel, Marx, Hitler, Lenin, Stalin, ktp.. Chiu de tiuj kredis al la necesa perforto por la trabatalo la klasikajn virtojn. Sekvis multnombraj revolucioj, en kiuj militoj ne estis gvidataj nur kontrau fremdaj popoloj, sed pro diverse disigitaj komunumoj, kontrau samsortuloj. Homoj estis, kredante al neceseco de la revolucia perforto, en malliberejoj metitaj, enshlositaj, kverulitaj kaj mortigitaj.



10.- 1848 estas la jaro de revolucioj en Europo, kiam la restauritaj standordoj estis denovajn atakojn elmetitaj, precipe de la burgh-liberalaj povoj, kiuj la ordoj de oldaj privilegioj ne plu volis akcepti, anshtatau ili mem penetrighis al la povo, eluzante la malkontenton de la popoloj, plej sukcese sub la alibio de nacipatruja memstareco.

Komencis denove en Pariso kaj tirighis tra tuta Europo, la ondo de revoltoj kun chiam pli fortigita nacia shovinismo. De Sicilio ghis Berlino bolighis en la socioj. La tiam t.n. mondpovoj staris sub epohofarintaj socio- politikaj influoj kaj disvolvighoj:

a) La mezepok-feudala sociordo estis en la krizo kaj finiris.

b) Per industrializo fortigita burgharo premis la povon.

c) La evoluo de scienco kaj tekniko, kreis eblecon por novaj ekonom-sociaj rilatoj.

d) Klerigado kaj instruado atingis kaj levis, chiam pli vastajn tavolojn de la loghantaro al burgharo.

e) La fortighintaj burghoj postulis konstituciajn jurshtaton, anstatau de aristokrataj sociordoj.

f) La produkcio de varoj plimultighis kiuj bezonis novajn merkatojn.

g) El la burgharo apud la olda aristokratio levighis novricha burghoazio.

h) Kun la altigita produkcio etablighis la finackapitalo, kiu

-unufoje donis okupitecon al la loghantaro

-aliflanke la laboristojn (sen chiu laborkontrakto) liveris al plena ekspluatado.

i) Tiel ekestis apud la aristokratio la burgharo kaj fronte al tiu la ekspluatata labormaso de proletarioj.

Kiel memstaran klason definis ilin Karl Marx , post liaj studoj en Londono, tiam en la jam plejevoluinta industrisocio. Kaj eldonis la parolon; „Proletaroj de chiuj landoj unuighu“, alvokante al klasbatalo.



11.- En tiu klastrianglo, inter nobelula aristokratio, financ richa burgharo kaj de eksploatitaj proletarioj, movighis la burghara tiama socio.

En mezepoko estis la popoloj lasitaj en iliaj popolkulturoj. Tra la klerigo kaj la remetita idealo de la grek-romia- klasika kulturo, partoj de la popol, kiuj povis alveni al edukado, atingis burghan konscion. Tiu estis tiam, pri la klasika disvolvigho de la respektiva popolkulturo, difinta kiel rezulto de la nacikulturo.

En tiu procezo de la t.n. nacia konsciigho, estis en la multpopola shtato de la Habsburga regno, denove tute specifaj aferoj okazintaj.

Char chi tie la idustrializo staris sur malalta nivelo (kompare kun Anglio, Francio kaj ankau kun la Germanaj-shtatoj), por la nacia konscio estis, kiel antaukondicho metita, fiksa klasa kaj popolaparteneco, por la kapablo al shtatkonstruado.

Tute simple, por kelkaj popolgropoj estis la kapableco al shtatkonstruado neita kaj kiel ilia necesa savo, interpretita la ekzistado de la Habsburga monarhio.



12.- Komprenebla, ke la popoloj en tiuj emancipatoraj tempoj kun la remetado ne estis kontentaj. Sed per tiu ili ricevis esceptan stimulon, disvolvighi siajn kapablojn por montri kion ili povas, ech ili volis, kiel che chiu konkurado, la aliajn supertrafi. Tiel ekkestis kolera konkurbatalo inter la diversaj, al nacioj emancipighitaj popoloj, ene de la regno.

Sed la konkuro ne povis atingi liberan movighon, char chiam denove ricevis flankenbaton de intrigoj kaj per perturboj estis sur nerealaj vojoj peritaj. Multe da personoj rezignis en la konkurbatalo, pro neegalaj shancoj. Tiuj kiuj ankorau havis la eblecon elmigris, la plejmulto al Ameriko, en iu nova mondo, kie la valoroj de la Franca Revolucio ne estis remetitaj, sed pluevoluighintaj.

Plej ofte iris la plej edukitaj kaj intelekte plejkapablaj al Usono, kie ili povis en republik-demokrata-libereco siajn sciojn (ankau importo el Francio), disvolvighi sen ranga kaj lingva diferenco. Por tiuj kiuj devis restis hejme, ne restis alia ebleco, ol aranghi kun la regimo au denove revolucii.



13.- La unua granda revolucia ondo post la restauracio sur la teritorio de la Habsburga regno estis naciaj liberighrevolucioj, ankorau chefe organisita kaj gvidata de la burgharo. Ili ankorau sukcesis eluzi la miseron de la popolo kaj la levighojn deklari kiel naciaj liberighbataloj de la patrujo.

Plej sekvoricha estis la hungara nacirevlucio 1848. Kiu portas iun certan paradokson en si mem. Estis farata de la plej forta popolo en la historio de la Habsburga monarhio kaj donis ankau la decidan baton por la disigho de la multpopola shtato. Kvankam pri la tiam valora difino en la Habsburga imperio, la plejmultaj privilegioj apartenis al la hungara popolo.

Por la levigho kun naciaj paroloj povis vastaj tavoloj de la popolo esti movighata. Tamen ke en hungario ankorau tiam apartenis nur malvasta tavolo al burgharo, ili povis la malkontentecon en la monarhio subprenitan popolon tiri sur la propra flanko. Decida alvenis ankau la naciismo de la malgrandnobluloj kiuj estis interesitaj al subpreno de la aliaj popolgrupo, kaj staris kontrau la altnobluloj en Vieno kaj Budapesto.

Subbatita estis la levigho de Rusio, sekve de la kontrakto en la Viena kongreso, helpi por endangheritaj monarhioj en Europo. Ankau se la Hungaroj ne atingis en la revolucio celantan memstarecon de Austrio, post kelkjaraj debatoj sekvis la ekviigho en K&K, Austro-Hungara duobla Monarhio, kiam ankau la imperiestro Franz I. kaj imperiestrino Elisabeth lernis la hungaran lingvon (eble la unuaj pashoj al europeca plurlingveco).



14.- Unuflanke estis la ekviigho kun Hungario, la unua pasho for de la unuflanke absoluta monarhio, aliflanke kolerighis la aliajn popolojn en la multpopola shtato, la unuflanka nacia preferigo de hungaroj. Austrio estis plurjarcentoj akceptita kiel neutrala nomo por la multpopola shtato. Nun estis la nomo de iu nacio algluita al la, de ghis tiam neutrala nomo.

La naciaj revoltoj direktighis nun ne plu nur kontrau la Habsburga Monarhio, sed ankau rekte kontrau la hungara nacio. Sekvis bedauraj insultoj de hungaroj kontrau aliaj popoloj, kiuj respondis chiam ofte per teroro kaj atentatoj.

Kroatoj, serboj, slovenoj, slovakoj, chehoj, rumanoj, rusinoj, chiuj volis nacian memstarecon, minmume ekviighon kiel la hungaroj en la monarhio.

Post la packontraktoj shlositaj de Metternich kaj la ekviigho kun la ahungaroj sukcesis ekstere atingi certan trankvilecon, sed ene de la imperio maltrankvilighis ech pli la situacio.

La plifortigita burgharo sukcesis chiam pli la popolon, kun la alibio de nacia emancipigho, sur sia parto tiri kaj eluzi la naciisman malkontentecon.



Dankon por Via atento