Dialogiko kaj Esperanto



Kio estas dialogiko? Kio estas esperanto?

Ni cxi tie cxiuj parolas esperanton, pro tio ni kredas scii kio estas esperanto.

Sed esperanto estas pli ol nur la lingvo.



Ni komencu kun dialogiko.

Preskaux cxiu volas en la civiliza mondo dialogi. Nur malmultaj diras rekte, ke ili volas trabatali nur la proprajn interesojn (eble la dekstre radikaluloj).



Cxu cxiu kunparolado jam estas dialogo? Cxu persvadparolado estas dialogo? Versxajne vi ne jesus ke, kverelparolado estas dialogo.

Sed kio estas dialogo?



Ni povas legi la dialogojn de Sokrates kiujn Platon skribis. Sokrates mem nenion skribis, li instruis nur parole en dialogoj. Platon poste skribas ke, Sokrates persvadadis pri la vero kaj tion li nomis persvadarton aux dialektikon.



Kiam estas dialogoj dialektikaj?

Ni povas diri per oldgreka difino; se temas pri la persvado pri la vero.

Sed cxu la grekoj sciis la veron?

Precipe ni europanoj kelkfoje kredis ke jes, kaj nature, cxar ni ellernis de ili, ankaux ni sciis.

(Sed nun jam pasis tiuj tempoj en Europo, ekz., kiam ecx la kristana teologio estis eksponata per la aristotela logiko, cxar tiam oni kredis, ke nur tiel estas esprimebla la vero)



Pri la oldaj grekoj ni povas diri, ke en dialogaj paroladoj temas persvadi la kontrauxulon pri la vero, kiu fakte kaj laste estas mia vero, cxar mi mem estas konvinkita pri tiu.

Nun pri tiu kompreno dialogoj devas esti cxiam dialektikaj kaj ne ekzistas diferenco inter dialogiko kaj dialektiko.



Sed, estas tre interesa en la historio, neniu grava filozofo, (aux ecx sanktulo ne) diris ke li/sxi mem scias la veron, tion cxiam diris la aliaj pri sxili.

Ekz. Kion Jesxuo diris, priskribis ankaux nur liaj apostoloj.

Budho instruis vagadante busxe kaj liaj instruoj estis komence ankaux nur rakontinte pludonitaj.



Cxu eblas dialektiko se ni fine tamen ne scias la veron?

Pri kiu mi konvinku la alian, se mi mem ekkonis ke mi ne scias cxion.

(Sokrates ja mem diris ke li scias ke li nescias)

Sed tamen ankaux se mi scias ke mi nur malmulte scias mi volas pludialogi, cxar mi spertis ke mi multe povas lerni de aliuloj.Pro tio mia dialogo kun aliuloj ne plu povas esti dialektika. Sed kiel mi nomu tion?



Se mi volas lerni de aliuloj, (de aliaj kulturoj, aliaj religioj, aliaj mondkonceptoj, aliaj kutimoj, ktp.) kaj rilatigxas al aliuloj ne en persvadvola dialektiko, sed montrante min kaj mian gxis nunan konon kaj scion malferme, kiujn mi pretas pludoni, (sen kopirajto kaj defendo de „mian“ spiritan faron, kiu fakte neniam povas esti nur mia, aux ecx neniam de iu unu socia grupo) mi pretas pludoni al tiuj, kiuj interesigxas pri tiu, cxar mi ankaux interesigxas pri iliaj atingajxoj kaj volas plulerni, ke mi ilin kaj la mondon gxenerale plibone povus kompreni.

Tiu rilatmanieron kaj sinteno nomigxas dialogika.



Dialogiko ne estas mia logiko, ne iu klasika logiko de mia mondo kaj ne nur via logiko, kiun mi eble neniam povus kompreni, sed logiko por ni anbaux, por mi kaj vi, kiun ni cxiam denove malfermas evoluinte en komuna kompreno. Se mi provas alproksimigxi al komprenmaniero de vi kaj pretas ankaux el via posicio komprenigxi.

La plej plena komprenigxmaniero en dialogikaj rilatoj estas la amo. Kaj se iu povas en cxiu situacio, cxiam cxiun plejproksiman ami, tiu estas amo de la t.n. sanktuloj.



Cxu cxiu dialogo nun devas esti dialogika? Ni tion deziras, sed versxajne fakte ni ne povus tion elteni. Se tio okazus, ni cxiuj estus sanktuloj. Sed ecx la sanktuloj ne restis cxiuj cxiam sanktaj, sed ankaux ili ofte denove refalas en la ordinara homeco. Pli sincera estas akcepti, ke ni ne scias kaj povas cxion kaj ke ni estas dependa de aliaj, ol hipokratece sxajnigi nian scion, povon aux ecx sanktecon.



Dialogiko estas baza ekzistencia sinteno. Ekzistencia pro tio, cxar fondigxas la eston en sia plej profunda aperigxo (en la amo).



Dialektiko estas la natura trabatalo de niaj konkretaj ekzistencoj, de sin mem kontraux la aliaj.



Sed dialogiko staras antaux cxiu trabatalo de si mem, kiel kuneca rilato, konstruante la vivofonton de la esto el la sekreto de la amo.

Kontrauxe, la dialektiko ne pripensas, ne havas tempon por pripensi, en la permanenta trabtalo de la sin mem (gxis la idiotismo), la dialogikan rilaton de unu kun alieco.



Pro tio dialektiko peras siajn kredantojn, batali per cxiu al ili starantaj rimedoj unu kontraux la alia. Sur la fino staras la memofero de la tragikaj heroo. Bedauxrinde, nur post la sperto de la fino de dialektiko, povis montrigxi denove la dialogiko kaj oferti helpon eliri el nemoveble fiksa situacio de la kontrauxajxoj.



Historian ekzemplon por tiu movado ni havas en la lasta jarcento:

Komence de la j.c. pliakrigxis la dialektikaj kontrauxajxoj inter diversaj sociaj tavoloj, popoloj, nacioj, rasoj, ktp., cxiuj asertis akre la propran konvinkon pri la vero. En la malantauxeco jam kiel cxiam, kunkuris dialogikaj ofertoj (de diversaj pacmovadoj kaj raciaj pripensoj) por solvi la problemojn. (Ankaux esperanto trovigxis en tiu spirita sfero)

Sed en lautaj krioj de la tempo, neniu auxdis la dialogikajn proponojn. Kosekvence, heroe mortigis la batalantoj unu la alian, en la konvinko de la propra vero, gxis la venko kaj malvenko (apude detruinte ankaux la konstruajxojn de antauxe longdauxraj laboroj).



Necese, dialogikaj solvoj ricevis cxiam pli uzon poste, en la dua duono de la j.c.. Ne pro la prudentigxo de la homaro, sed aperis la fizika dangxero ke ambaux partioj malaperus pere de la heroa dialektiko.

Ekde tiam komencis tute nova historia erao (eble ecx oni povas diri; en la homa historio gxenerale).

Oni komencis apliki dialogikajn solvojn (kiuj fakte jam ankaux ekde miloj da jaroj cxiam kunkuris montrante proponojn, sed plej ofte ne estis priatentataj kaj uzataj).



Dialogika pensmaniero montrigxis cxiam pli klare, en diversaj sferoj de la homa scio kaj socio.

En la filozofio komencis la, post idealisma „nova pensado“, ankoraux antaux de apero de la unua konkreta neceseco en la internacia politiko, meze de la lasta jarcento; kiu fine de la j.c. sxangxis la mondpolitikan situacion kaj ebligis la ekeston ankaux de la nuna Europa Unio.

En la arto, kiel gxenerale konata, kiu cxiam antauxiras la definojn de la homa evoluo, jam antauxvidante pli frue la sxangxojn ol tiuj konkrete okazas. Fakte preskaux cxiu granda arta verko de la 20a j.c. kunportas en la profundeco la novan ne-idealisme-klasikan „novan pensadon“ (muziko, literaturo, teatrajxoj, pentrajxoj, skulpturoj, arkitekturo, ktp.).

La plej gravaj sciencaj ekkonoj en la fiziko, (relativecteorio,kvantenteorio) kemio, biologio (interdisciplina kunlaboro), ktp., ne estas imageblaj sen dialogikece spirita sinteno en la profundeco.



Kaj nun, kio estas Esperanto?

Kiel rilatas esperanto al tiu nova dialogika pensado?



Por montri kio estas io, necesas diferencigi de tio kio gxi ne estas, cxar unu ofte pro la simileco kaj proksimeco sxajnas esti kun alia la sama (kiel ekz. en la kazo de dialektiko kaj dialogiko). Alia grava afero cxe diferencigo estas atenti, ke gxi ne estas la sama kiel kontrauxigxo. Tio kio ne samas ne estas necese kontrauxajxa, kiel dialektike sxajnas.



Cxe scienca pritrakto de esperanto gravas atenti al tiuj kriterioj. Sed precipe tio ne okazas. Gxi estas pritraktita kaj jugxita en samaj kategorioj kiel la klasikaj naciaj lingvoj. Tamen ke la plej grava eco de esperanto estas ke gxi ne estas nacia lingvo, kun la karaktero de dialektikaj rilatoj de tiuj, sed gxi ekestis el la diversaj elementoj de tiuj, tiel konstruante sian ne dialektikan, sed dialogikan cxieston.



Al la spirita sfero de dialogika pensado apartenas ankaux esperanto. (Pro tio, batali por iu „fina venko“ estas por esperanto tute esencofremda.)

Gxi kunkuras jam pliol 120 jaroj, ankaux en tragikaj historiaj tempoj, sur la flanko de sociaj kaj pacmovadoj, cxiam denove montrite sian proponon dialogike solvi la komprenigxproblemojn. Kiu precipe post la du teruraj militoj en la demokratie evoluinta Europa Unio nuntempe aktuale konkretigxis.



Esperanto mem havas komune la sorton kun dialogiko, esti ne ekkonata sen dialektika batalado, cxar tiu ne apartenas al sia maniero, sed apude evoluinte cxiam preti solvi problemojn, konkrete sia kaze la lingvajn.



Esperanto havas nenion sercxi en la la klasike dialektika batalado de naciaj lingvoj, gxi devas eltirigxi el tiu konkuro kaj resti cxe la inter-rilatoj kie gxi de sia ekesto esence apartenas. (Pro tio estas por esperanto tute esencofremda batali kontraux la angla, aux iu ajn lingvo)

La limoj de la klasika lingvistiko montrigxas en novaj kaj interfakaj sciencoj (socipsikologio, socilingvistiko, sociologio, sociekonomio, politologio, ktp.). Per interlingvistikaj studoj estas ekkonata ke, la olda nacie klasika hierarkia lingva sistemo ne plu valoras. Ili ne plu havas realan fundamenton, nur la oldan idealisman.



Pri la plej novaj ekkonoj, cxiu lingvo portas la propran valoron en si mem, kiu ne estas de cxiuflanko profunde komprenebla, sed restas cxiam io nekaptebla en la profundeco de cxiu lingvo, sed kiu restas fonto por cxiam novaj ekkonoj en la granda universala mondrilato.



Pro tio cxiu, ankaux la plej malgranda kaj la t.n. ne evoluinta lingvo gravas por la ebla spirita tuteco de la mondo kaj devas esti protektata. Tio necesas por la ekologio de la mondkultura spirita tuteco. Adekvate al la saneco kiu mem gxenerale estas komprenata kiel tuteco.

Se mankas io el la tiukaza kulturspirita tuteco de la mondo gxi malsanigxas (estigxas spirite perturbita). Analoge al la, jam suficxe vaste, sed ankaux nur novtempe ekkonata necesa diverseco en la ekologio de la naturo.



Sekve, ne eblas klasifiki la lingvojn en hierarkiaj sistemoj, sed eblas nur esplori la interrilatojn dialogike kaj tiel akiri novajn gxis nun en la prejudikative hierarkiaj sistemoj ne atingitajn sciencajn rezultojn.



Venis la tempo por esperantistoj ekkoni, ke tiu spirito troveblas ekde la komenco en tiu lingvo kaj tio estas kio haltas gxin tra jaroj, (sed ne la dialektika batalo por la fina venko) t.e. la dialogika spirito de unu- kun-alieco portas kaj lasas gxin pluresti en la tempo.



Nuntempe estas ekkonebla ke la t.n. „interna ideo“ de esperanto neniam estis nur ideo, (se gxi estus, gxi malaperus kun la idealismo) sed reala alternativo en la neceseco de la tempo. Jam ekde gxia ekesto en la tempo de Zamenhof, kiu pro tio iniciadis kaj konstruis gxin por inter-komprenigxi, en tiu monda distrikto kie diversaj lingvoj kaj popoloj vivis unu apud alia, ne kompreninte unu la alian.



Zamenhof konstruis inter-lingvon el reale jam ekzistantaj lingvaj elementoj, per reale komprenebla logiko, por jam tiam reale ekzistanta socio. Ni povas longe enigmi el kiu „ideo“ aux por kiu „interna ideo“ li laboris, fakto estas kio estigxis, restis kaj funkcias, por kaj en la „inter-eco“.



Tiusence ankaux nuntempe ne multe sxangxigxis, nur plivastigxis la konscia ekkono de la inter-komprenigxneceseco en konkretaj sociaj strukturoj kiel ekz. estas la EU, kie montrigxas ankaux nova sxanco pluevoluigi tiun proponon, por solvi la interkomprenigxproblemon demokratie en tiu socia unio.



En aliaj brancxoj de la scio, kiuj jam ekkonis la avantagxon de dialogiko, kiel fakto en la estanteco, helpis al ili atingi pliajn sukcesojn. La relative novaj sciencoj kiel ekz. psikologio kaj socipsikologio uzas jam suficxe long daure la metodon de dialogiko por solvigxi, el idealisme ekestintaj retenigxoj, kiuj kauzis multflanke psikajn kaj sociajn malsanojn. Cxar dialogiko nuntempe gxenerale necesas, por ekzistencia plurestado estonte en la mondo.



Politologio kaj pacesploro nuntempe ne estas imagebla sen dialogikeco, sed kiu fakte tamen havas multe da malfacialajxon kun la klasika dialektika metodo kiu obstine kontrauxstaras.



Religiosciencoj, kiuj antaux kelkjarcentojn nenion volis auxdi unu de aliaj, sed asertis nur la propran kredon unu kontraux alia, signifis volon al dialogika kunparolado. Ekz. la ekumena movado ene de kristanismo; aux la jam ekde kelkjardekoj komencita dialogo iter judoj kaj kristoj. (vidu; Buber-Rosenzweig- Medaile).

Mi esperas ke baldaux eblas ankaux pli profunda dialogo inter Islamo kaj la aliaj religioj ( aux eble renovigi la jam antaux kelkjarcentoj komencitan cxe la siks-istoj, kiuj volis siatempe kunigi islamismon kun hinduismo).



Kiel jam antauxe menciita, en la arto estis eble jam plej frue aplikata la dialogika pensmaniero kaj ekestis kaj gxis nun ekestas famaj artaj verkoj sur baze de dialogika principo.



En la pedagogio jam longe dauxras la diskuto inter la klasika kaj dialogika metodo. Sed tie ne suficxas diskuti nur pri la lernmetodo, sed necesas ankaux prilabori la enhavojn kiuj estas perataj en la lernejoj kaj estas tra jarcentoj sxargxitaj kun dialektikaj kontrauxajxoj (ekz. instrui la patriotismon), en literaturo, historio, naciaj lingvoj, ktp.. Kiujn akomodigxi al la neceseco de la nuna tempo de estanteco, estas granda laboro kaj ankoraux staras kiel estonta grava tasko antaux ni.



La historio estis gxis nun precipe dialektike pritraktita. T.e. gravis la militoj, kiuj venkis kaj apude kiuj malvenkis. Ke diversaj Kulturoj ekzistis unu apud la alia kaj ke ili havis pli longan influon per rilatoj unu al alia, ol cxiu milito, plej ofte estas forgesita.



En lernejoj estas precipe unuflanke istruita la propra nacia historio, kun patriotismaj aldonoj, sen rilato al aliaj historiaj okazadoj samtempe. Se jes, tiam tiu rilato estas precipe nur milite kontrauxajxa, aux nur la ekspono de la propraj meritoj.



Esperanto gravas (apud gxia inter-lingva tasko) ankaux kiel pedagogia metodo en la lernejoj, la dialogikon kunhavinte en sia esenco. Apud la naciaj historioj, literaturoj, kulturoj, en la nuna mondo kaj precipe en EU necesas lerni kaj sperti la inter- (nacian, popolan, kulturan, ktp.) dimension por tempadekvate trovigxi en la nuna mondo. Por en tiu medion gxuste esprimigxi, necesas ilo, kiu mem apartenas al kvalita sfero de esprimebleco kaj komprenigxo; kiel estas nun la lingvo esperanto mem.



Por dialogika prilaboro de gxis nunaj pedagogiaj tekstenhavoj, kaptitaj en kutimoj, necesas lingva medio, kiu mem estas libera de tiuj baroj, por ne provoki la kontrauxajxojn jam el la propra karaktero.



Cxar la naciaj lingvoj estas jam en si mem kaptitaj per siaj dialektikaj ecoj, volonte sin aserti kontraux la aliaj naciaj lingvoj. Ili kunportas en si mem la, tra jarcentoj ekestintajn dialektikajn kontrauxajxojn, unu kontraux alia, asertinte sin mem fakte kontraux la tuta mondo, de kie ili ne kapablas liberigxi.



Ecx la naciaj lingvoj volas plejofte kontrauxsence protekti iun purecon de la propra, sed aliflanke por la kultura kaj lingva evoluo ili tamen necese devas enlasi novajn, „fremdajn“ nociojn. Pro tio ili portas kontrauxajxon ecx ankaux en si mem, ne nur kontraux la ekstera mondo.



Esperanto ne havas tiun problemon, gxi estas jam de komence konstruita de diversaj lingvaj elementoj kaj bonvole sen kontrauxstara sento, enlasas novaj nocioj necesaj por lingva kaj kultura evoluo.



Kelkaj ekzemploj por pli bone kompreni la antauxe diritan.



Por povi pli bone kompreni la dialogikan novan pensadon kaj la diferencon inter dialektiko kaj dialogiko sekve mi volas doni kelkajn konkretajn ekzemplojn el la brancxo de la arto, kie fakte jam plej frue komencis la solvigxo de la klasiko kaj eksxajnis la unuaj elementoj de la nova pensado, kiu gxis en nia estanteco dauxras.



Lastatempe mi havis kelkfoje eblecon partopreni artajn prezentajxojn, kie estis klare ekkonebla la dialogike nova pensmaniero:



Ekz.: La nova filmarta produkto „Avatar“, kiu imprese montras la problemon inter dialektiko kaj dialogiko. Dialogike en la filmo ni estas enmetitaj en la situacio kaj pensmaniero de la logxantaro de iu fora planedo, kaj el ilia pozicio ni ekkonas la propran agresivan kredon pri la supereco de nia tekniko. Fine, gxuste tiu sinteno ne allasas al ni lerni de la natura cxirkauxajxo kaj fajnigxi nian alprenkapablecon, vidi kaj senti tion, kio sin montras, t.e. la reveligxon. La estajxoj de tiu planedo nur bedauxras nin, pro nia primitiveco kaj plejsxatante ili nenion volus kune havi kun ni, nur esti lasante en trankvilecon de ni.



Alio, tre interesa teatrajxo tiusence estas la (mjuziklo) „Spamalot“, de Monty Python kiu ridigas nian mezepoke europan kavalirecon kaj heroecon, sercxante la sanktan gralon, kiuj fakte plenas de hipokrateco. Tiu verko lernas al ni, nin mem ne preni rigidserioze kiu cxiam devas kontrauxstari al aliaj konceptoj. Malfermigxante la propran ensxlositecon, se ni kapablas ridi pri ni mem; kiel en tiu verko la Angloj kaj Francoj pri si mem kaj unu pri la alia.



Alia tre interesa verko, en sama senco estas la mjuziklo „Produceroj“ de Mel Brooks. Tie estas, nia en lasta historia tempo en Europo, plej granda idioto, sinjoro Hitler karikita. Psikologie kaj socipsikologie estis tiu verko ecx necesa por solvigxi de historiaj kompleksoj, kiujn tiu malricxulo ekkauzis ecx por multe da homoj, gxis en nia hodiauxaj tagoj, kiuj neniam havis ion komunan kun tiu mal-spiritaj stultajxoj kiujn tiu frenezulo kun siaj mense limigitaj kameradoj siatempe disvastigis.

Sed bedauxrinde cxio tio ne estis nur la elpensajxo de tiu unu persono (por tio li mem ne estis suficxe inteligenta), sed la radikoj vaste kaj profunde devenas el la frua historio de nia europdevena pensmaniero, kiu povis sin gxis tiuj ekstremajxoj disvastigxi, kiam tiu maniero atingis en reala formo de la detruo sian limon. Post kiam la nova pensado povis montri sian solvon.



En la arto mi trovis multe da verkoj kiuj subtenis la dialogike novan pensmanieron. Sed gravas ne nur en la arto, kie gxi jam okazas pli ol cent jaroj, sed gxi devus esti disvastigita ankaux en la vasta socio, necese en nia tempo.



Gxis nuntempe estas tiel, se ni eniras en kienejo, teatro, ekspozicejo, aux ni legas iun libron, ni povas ofte tute klare ekkoni la turnigxon el la dialektike klasikaj kontrauxajxoj, sed tio eksteren en la reala socio nur malrapide efikas.



Ekz. en la politiko, kie la dialogika turnigxo komencis jam pli ol duono da jarcento, tamen malfacilas disvastigi tion al la vasta publiko.Populisme havas ankoraux iuj nacie-romantikaj dispartigxaj tendencoj pli da sukceson, ol la deziro al mondvaste dialogika komprenigxo de unu kun alia.



Sed ni ne miru, tiuj jam estas ankaux konataj socipsikologiaj fenomenoj. Tio kio jam estis ellernita kaj jam alkutimigxinta, nur malrapide estas el la inerteco sxangxebla. Estas pli facile sxangxi perforte, dialektike la poziciojn de la kontrauxajxoj, (kiel okazis la revolucioj en la historio) ansxtataux dialogike pripensi la komunan efikecon de la nova situacio. Cxar tiel oni devas akaux ion pensi kaj allerni.



Por kvalita sxangxo en la socio, por evoluigxo de la la sociaj rilatoj necesas dialogika sxangxo kiu pripensas la komunan solvon. Tiu principo en la socia movado nomata demokratio jam ankaux efikas apud la klasikaj ordosistemoj ekde la oldaj grekoj, ankaux apud la sklaveco en tiu tempo, evoluigxinte gxis en niaj tagoj, kun la necesa pluevoluigxo gxis en la nuna civitana socio. Nuntempe dialogiko kaj demokratio efikas, proksime unu al alia, evoluigxante la socian kunvivadon de la homaro.



Esperanto estas dense ligita el sia eco, esenco kaj historia evoluo kun tiu dialogike demokratia tendenco el la gxenerala historio de la mondo. Cxar esperanto estas, la gxis nun unua demokratie funkcianta internacia lingvo. Kaj internacia demokratio fakte ne eblas sen iu internacie demokratia lingvo. Pro tio estas grava tasko por esperntistoj kaj cxiuj tiuj kiuj favoras la dialogikan demokration en la mondo, kunlabori kaj diskonigi esperanton en la vasta socio. Tio estas jam politika laboro.



Mi dankas por Via atento