Hodiaŭ mi trovis pli ol 100 esperantistojn kaj aldonis ilin al mia reto, do ĝis nun estas 844 esperantistoj en mia reto.

Eble vi volas demandi, kiel mi trovis tiom da esperantistoj, tre simple:

a) de la reto de Flandra Esperanto-Ligo (laŭ Paŭl ĉiuj anoj de la reto estas esperantisto), kaj de aliaj membroj.

b) serĉi laŭ interesiĝo per esperantaj vortoj, ekz. Esperanto, muziko, sporto, naturo, lingvo, arto, literaturo, tradukado... ktp. Por scii ĉu la trovita membro estas esperantisto mi unue vizitis ties ĉefpaĝon aŭ profilon, kaj poste aldonis lin/ŝin al mia reto, se li/ŝi vere parolas Esperanton.

Kompreneble ankaŭ estas aliaj esperantistoj, kiujn mi ne trovis, tial ni povas diri, ke pli ol 850 esperantistoj membriĝis al ipernity!!!

Tamen mi rimarkis ankaŭ, ke la plejparto el la membroj restas izolita, ili ne havas kontaktojn, nek alŝutas dokumenton, nek verkas artikolon, kial? Eble ili mallertas pri ipernity! Feliĉe estas ke la Helpo de ipernity baldaŭ aperos, mi esperas ke tio helpos al ilia komunikado kun esperanta komunumo.

Mia reto konsistas al 3 grupoj:

Familio: miaj familianoj

Amikoj: nur esperantistoj (do mi facile scias kiom da esperantistoj estas en mia reto)

Kontaktoj: aliaj anoj krom esperantistoj kaj familianoj