La Vojo
De Tao Weidong

Irantoj ne eviteble falpuŝiĝis, sed neniu ĉesis la iradon pro la falpuŝiĝo.

Homojn kreante Njuŭa* ne kreis vojon por siaj idoj. La vojon eltretis de homoj mem.

La vojo povas distancon mallongigi, kaj ankaŭ ĝin longigi.

La vojo, kiel linilo mezuras homojn.

La malnova vojo ĉiam malaperas kaj ŝanĝiĝas, dum la nova vojo ĉiam aperas kaj etendiĝas.

Bebo komencis la vivan vojon ekde sia naskiĝo. Iom post iom kun la pliigo de siaj aĝo kaj spertaĵoj li komprenis, ke li neniel eniris sian mondon, se li iris laŭ ies spuroj.
(trad. Zhang Xuesong)
--------
*Njuŭa: La kreintino de la homaro laŭ ĉina mito.