David Dougherty's articles

  • Mi persone renkontis Jesuon Kriston en mia laborejo!!

    - 12 Mar 2009 - 11 comments
    Mi tute ne mensogas aŭ troigas. Li evidente uzas la publikan bibliotekon, kie mi laboras. Kion vi pensas? Iu homo venis al mia stacio en la publika biblioteko vendrede lastsemajne. Mi skanis lian membrokarton, kaj la nomo estis (la famila nomo unue) "Christ, Jesus". Li aĝas proksimume kvindek jarojn, kaj ironike, li ankaŭ havas barbon kaj iom longajn harojn. Li estis sufiĉe afabla homo. Li prenis liajn librojn kaj foriris. Por mi estas tute nekredebla, ke liaj gepatroj donis tiun nomon…

  • Pli bona Esperanto-Reklamo

    - 30 Jan 2009 - 3 comments
    Mi hazarde trovis la jenan vidbendon, kaj mi tre ĝojis vidi ĝin. Jen la ligilo. www.youtube.com/watch?v=5swk95Fg1fM Mi devas diri ke estas kelkaj eraroj en la vidbendo - ĝi ne estas perfekta, sed ĝia spirito estas laŭ mi tre bona. La spirito de inkluziveco.

  • Amuza vidbendo pri Esperanto-Reklamo

    - 24 Jan 2009 - 2 comments
    Rigardu ĉi tiun vidbendon! www.youtube.com/watch?v=GGnPifhAi3E Kial oni faris tiun ĉi vidbendon? Eble eĉ pli taŭga demando- Kial necesas fari tiun ĉi vidbendon? Mi taksas ĝin simile kiel tiu filmo kiu klarigis al mi finfine ke Zamenhof fakte ne estas dio! Jen tiu vidbendo kaj sekvanta diskuto. www.ipernity.com/blog/andyflorida/112953 Mi ŝokiĝis finfine lerni tiun veron. HAHAHAHAHAHAH Vere kelkaj Esperantistoj prenas Esperanton tro serioze.

  • Finfine miaj fotoj de mia Vojaĝo al Armenio estas videblaj rete....

    - 19 Jan 2009 - 1 comment
    Saluton al ĉiuj! Mi nur volis inviti vin vidi miajn fotojn el mia vojaĝo al Armenio lastaŭtumne. Mi havas multajn fotojn en aparta albumo, kaj ankaŭ unu vidbendo. Tiu ĉi vojaĝo estis ja tre speciala por mi. Ĝi estas ne nur belega lando kun tre afablaj homoj, ĝi estis la unua fojo ke mi havis la oportunon vojaĝi uzante Esperanton. Daĉjo

  • Vojaĝo-Podkasto pri Armenio (en la angla)

    - 18 Jan 2009
    En Septembro kaj Oktobro mi vojaĝis al Armenio. Baldaŭ mi metigos miajn fotojn al mia spaco ĉi tie. Sed unu semajno antaŭe, mi estis intervuata por podkasto kiu temas pri internacia vojaĝado. Mi parolis tiam pri mia mirinda vojaĝo al Armenio, kaj ankaŭ pri mia uzado de Esperanto dum tiu vojaĝo. Mi pardonpetas ke ĝi aperas nur anglalingve, sed se vi komprenas la anglan, mi invitas vin aŭskulti. Mi iomete reklamis por Esperanto, kaj eble la podkasto estos interesa por kelkaj de vi... amateu…

  • La japana registaro timas Esperanton!

    - 07 Jun 2008 - 3 comments
    Mi loĝis en Japanio dum tri jaroj, kaj nature interesiĝas pri aferoj en tiu lando. Bedaŭrinde, mi ne tiom surpriziĝis legi tiun retartikolon . Ĝin skribis la germana gazeto Der Spiegel en la angla lingvo. Mi volas komencigi diskuton pri tiu artikolo. Mi dankas al la Esperantisto Marian Ghilea , ke li unue sendis tiun artikolon al mi. Ĉisomere la G-8 renkonto okazos en Hokkaido, la plej norda insulo de Japanio. Nature atraktas G-8 renkontoj kutime protestoj, simile kiel simile renkon…

  • Kuracisto, resanigu cin mem!! Ni ne bezonas Esperanto-faŝistojn

    - 07 Jun 2008 - 6 comments
    "Kio signifas tio?," vi eble diros. Tio estas proverbo el la angla. Ĝi pli malpli signifas, ke se oni volas helpi al iu ajn homo, aŭ en tiu ĉi okazo, al movado, oni devas unue rigardi en la spegulo, kaj pensi pri tio, kio oni mem faras. Kaj oni ne havas la eblecon helpi al aliaj homoj, se oni mem ne estas "sana". Eble du monatoj antaŭe, mi parolis kun Esperantisto, kiu kolerigis min ekstreme. Mi ne diros ĉi tie lian nomon aŭ lian landon, ĉar tio ne gravas. Li nature rajtas havi liajn opin…

  • Ni Bezonas "Novan Senton" kaj Novan Tonon, en Esperantio

    - 18 Feb 2008 - 2 comments
    Mi hieraŭ legis artikolon pri la temo de Esperanto. La originala artikolo eldoniĝis en la angla . Jen sube mia Esperanto-traduko de ĝi. Tio ĉi artikolo mem ne estas tiom malbona afero, sed ĝi disigas kelkajn ideojn, kiujn mi ankaŭ alie aŭdis. Mi ne kunkordas kun multaj da ĉi tiuj ideoj. Mia problemo estas precipe kun la emfazo kaj tono, ne kun la tuta ideo mem. Post la artikolo mi aldonos miajn proprajn komentojn. La Fungo celas instrui Esperanton al dek milionoj da homoj Emmen, Nede…

  • La Biblioteko de Kongreso – Demokrata Instituto kun Multaj Surprizoj

    - 27 Jan 2008 - 3 comments
    Jen mia unua Ipernity- blogaĵo. Mi volas ne nur blogumi, sed ankaŭ testi la blogilon de Ipernity.

27 articles in total