"Kio signifas tio?," vi eble diros. Tio estas proverbo el la angla. Ĝi pli malpli signifas, ke se oni volas helpi al iu ajn homo, aŭ en tiu ĉi okazo, al movado, oni devas unue rigardi en la spegulo, kaj pensi pri tio, kio oni mem faras. Kaj oni ne havas la eblecon helpi al aliaj homoj, se oni mem ne estas "sana".

Eble du monatoj antaŭe, mi parolis kun Esperantisto, kiu kolerigis min ekstreme. Mi ne diros ĉi tie lian nomon aŭ lian landon, ĉar tio ne gravas. Li nature rajtas havi liajn opiniojn. Sed mi devas diri ke mi trovis lian pensmanieron ne nur malagrabla, sed eĉ danĝera por Esperanto, kaj por ni Esperantistoj.

Tiam, kiam mi parolis kun li, ni diskutis manierojn de disvastigado de Esperanto. Ĉiu Esperantisto ja scias ke la meritoj de Esperanto, kiel lingvo, estas sendubaj. Esperanto estas tre fleksebla kaj facile lernebla lingvo. La problemo kun Esperanto estas "Kiel konvinki al aliaj homoj decidi ellerni Esperanton kaj uzi ĝin?".

Ĉiuj da ni mem decidis lerni kaj uzi Esperanton. Estas neniu da ni kiu devis fari tion. Mi ankaŭ kredas ke tio estas forto por ni. Eble vi ne kredos tion, sed mi neniam volas suferigi alian homon kaj devigi lin aŭ ŝin fari ion, kion li trovas malagrabla, speciale uzi lingvon. Mi jam menciis ke mia denaska lingvo, la angla, havas multon da influo tutmonde nuntempe. En multaj landoj, oni devas lerni ĝin. Kiam mi parolas kun homoj de aliaj landoj, mi ĉiam provos memori tion.

La homo, pri kiu mi nun skribas, diris al mi ke Esperanto nature estas la solvo al la problemo de la lingvo-muro, ktp. Tio nature estas jam tre malnova ideo. Ŝajnas al mi ke li sentas tre forte pro tio. Li diris al mi ke la solvo de la problemo de la disvastigado estas facila. Se oni povus konvinki politikistojn pri la valoro de Esperanto, ili devigus la lernadon de Esperanto en la lernejoj. Li diris ke Esperanton estus deviga fako, kiel matematiko, kaj neniu rajtus protesti ĝin, kaj la disvastigado de Esperanto ne plu estus problemo. Li ankaŭ opiniis, ke oni devigas la lernadon de la angla, ĉar politikistoj kiuj devigas tion, pensas pri iliaj memstaraj interesoj, kaj ne pri la interesoj de la popolo.

Mi respondis al li, "Ho, bone. La vivo neniam estas tiom facila. Mi scias ke kelkaj homoj ne interesiĝas pri la angla lingvo kaj devas lerni ĝin. Kiom helpema estos la devigo de Esperanto-lernado? Se lernantoj plendas pri Esperanto anstataŭ pri la angla, tio ne helpos al ni."

Tiu homo forgesas, ke lernantoj ofte estas tro junaj por plivaloriĝi la advantaĝon de lingvolernado, aŭ de la angla, aŭ de Esperanto, aŭ de iu ajn lingvo. Ili estas nesufiĉe maturaj. Mi jam scias tion de mia memstara sperto. Kiam mi estis juna, mi devis lerni la francan. Unue mi trovis tion malfacile kaj malĝojis pri tio, sed poste mi faris plibone, kaj eĉ vizitis Francion kaj povis uzi ĝin. Post tiu tre frua sperto mi sciis pri la valoro de fremdaj lingvoj. Sed mi scias ke ne ĉiuj homoj estas kiel mi.

Eĉ se Esperanto estas trepli facila ol aliaj lingvoj, multaj lernantoj ne ŝatus lerni ĝin kaj forgesus ĝin postlerneje. Tio ĉiam okazas kun devigaj fakoj. Tiu homo komparis ĝin kun matematiko. Kiam mi estis en la lernejo, mi ne ŝatis lerni matematikon. Mi faris ĉiam malbone en ĝi, kaj poste mi ne uzis ĝin kaj forgesis preskaŭ ĉion da ĝi. Multaj homoj faras same kun fremdaj lingvoj, precipe kun la angla, tutmonde. Mi kredas ke kun Esperanto ni havus la saman problemon.

Dua demando estas, "Ĉu Esperanto estas la plej taŭga solvo al la lingva problemo?" Ni Esperantistoj kredas ke jes. Sed nature se oni provus devigi la lernadon de Esperanto, kelkaj homoj debatus la meritojn de Esperanto. Eble kelkaj pensus ke alia konstruita lingvo estus pli bona. Mi kredas ke Esperanto estas sendube la plej bone elpensita kaj evoluita konstruita lingvo. Sed nature kelkaj homoj ne kredas same kiel mi, kaj eble eĉ pli importe, la plejmulto da homoj vere ne zorgas!

Tiu Esperanto parolis en maniero, kiu sugestis al mi ke la meritoj de Esperanto estas faktoj, kaj ke oni ne rajtas disputi ilin. Mi demandis de li "Kio okazas se kelkaj homoj ne volas lerni aŭ eĉ scii pri Esperanto?" Li respondis, "Kiel oni povas havi la rajton kontraŭdiri tion, pri kio li neniom scias?"

Post tio, mi koleriĝis. Lia demando montris al mi, ke li havis faŝistan pensmanieron. Ĝi ankaŭ sugestis al mi, ke homoj estas tro stultaj por mem havi la rajton elekti. La ideo ke oni povas devigi aliajn homoj fari la "pravan" elekton, ĉar ili mem estas nesufiĉe saĝaj fari ĝin meme estas por mi insultema. Esperanto estas malgranda afero, sed ni Esperantistoj tre ŝatas nian lingvon, kaj ĉiam trovas novajn manierojn uzi ĝin. Ni Esperantistoj havas entuziasmon, kaj parolas la lingvon ĉar ni volas uzi ĝin.

Kiel mi jam diris, ni Esperantistoj devas rigardi en la spegulo. Kiu reprezentas Esperantion? Homaĉoj kiel tiu ĉi radikalisto? Dank' al dio ke la unua Esperantisto kiun mi renkontis ne estis kiel li. Se mia unua Esperanto-renkonto estus kun homo kiel li, mi estus tuj forlasinta Esperantion. Li aŭdacas paroli pri la disvastigado de Esperanto, kaj estas homoj kiel li kiu malhelpas ĝian disvastigadon. Grupoj kiel "La Fungo", pri kiu mi lastafoje blogis, pensigas al eksteruloj ke Esperantistoj malamas la anglan lingvon, kaj ke ili havas nerealajn ideojn pri la lingvo-situacio de la mondo ka de la historio generale. Kaj tiu "Esperanto-faŝisto", kiel mi lin nomigas, kredas ke Esperanto estas tiom bonega ideo, ke oni povas devigi ĝin. La neesperanto-mondo estas stulta, kaj per devigo (aŭ eĉ eble per pafilo), ili povas fari la "taŭgan" elekton. Mi kredas ke tio estas nur frenezeco.

Mi scias ke mi mem ne pensas tiel, kaj ke la plejmulto da Esperantistoj ankaŭ ne pensas tielmaniere. Ĉu ni lasu homaĉojn kiel li reprezenti nin al la ne-Esperanto mondo kaj paroli por ni? Por mi la certa respondo estas NE. Oni ofte diskutas la ideon ke oni miskomprenas Esperanton kiel sekto aŭ kiel la propraĵo de ekcentruloj aŭ politikaj radikaloj, ktp. Ekzistas multaj miskomprenoj pri Esperanto, kaj mia ekzemplo tie ĉi eble montras kial.

Alia flanko estas ke se oni devigas la lernadon de lingvo, kelkaj lingvoj devas havi antaŭrajtojn. Tio estas vere malsame en ĉiu lando. Por ekzemplo, en mia lando Usono, multaj imigrantoj venas denove ĉi tie. Kiam ili alvenas, la sola demando estas se ili povas lerni la anglan aŭ ne. Se ili lernas la anglan, ili rajtas al ĉio, al kio mi ankaŭ rajtas, pli-malpli. Multaj homoj en Usono devas uzi ilian energion en la lernado de la angla. Ĉu la devigado de Esperanto helpus al ili en la praktika vivo?

Simila penso estas ke en multaj landoj estas pli ol unu oficiala lingvo, unu nacia kaj unu regiona lingvo. Ambaŭ estas gravaj. Ĉu oni povas devigi Esperanton ankaŭ? Kiom tio kostus? Kiom da mono, kiom da energio?

La fina ironaĵo estas ke tiu radikala Esperantisto, pri kiu mi ĵus parolis, loĝas en lando, kies situacio estas tiel kiel mi ĵus priskribis. En sia lando estas nacia lingvo, kaj ankaŭ kelkaj lokalaj regionaj lingvoj. Li mem evidente naskiĝis en unu regiono kaj denaske parolas la nacian lingvon, kaj poste translokiĝis al alia region, kiu havas lokalan lingvon. Li neniam lernis la lokalan lingvon, kaj pro tio ne rajtas fari la profesion, kion li lernis! Evidente la lokala lingvo eĉ estas relative simila (aŭ almenaŭ rilata) la la nacia lingvo. Pro tio, li havas laboron, kiu ne pagas tiom multe, kaj estas malpli estimata, kaj havas neniun konekton al la profesio, kion li studis. Li estas la ultima hipokrito! Li ne lernis la devigan lingvon de la regiono, kie li loĝas, kaj pensas ke li eĉ rajtas diri, kiun lingvon devas esti deviga? Ĉu ĉiuj loĝantoj de sia regiono nun devas ellerni la lingvon por paroli kun li, kaj doni al li la eblecon havi laboron? Tial mi diras "Kuracisto, resanigu cin mem!"

Mi jam renkontis multajn novajn amikojn per Esperanto. Mi ne zorgas, se Esperanto restas relative malgranda afero. Ĝi estas forta.