El la Antaŭparolo al la 3a eld. de Aprilo 2015:

La plej okulfrapa novaĵo de tiu ĉi eldono de Aprilo 2015 estas, ke ni per bluaj kestoj grafike disigis citaĵojn (ekzemple la tekstojn de la Lingvaj Respondoj) de niaj propraj komentoj. Ni esperas, ke tio faciligas rapidan konsultadon. Baza listo de la literaturo konsultita de ni, kiu ankoraŭ mankas en la eld. de Sept. 2014, intertempe estas aldonita.
Enhave multaj demandoj nun estas traktitaj per ekspertizetoj por la unua fojo, ekzemple:
— R 0: ĉu h-skribo kiel ordinara skribo anstataŭ diakritoj?
— R 2.1: personaj nomoj de virinoj je –a (Marta, Sara).
— R 5, FE 16.2: ci, cia
— R 6.2ĉ: Ĉu „–us pro ĝentileco“?
— k.a.
Pliaj dokumentoj estis aldonitaj al BK I, i.a. la Berlina Manifesto por la Unueco de Esperanto de Julio 2014. Ĝi nun ankaŭ troveblas en la nova retejo de la Berlina Komentario je http://esperanto-akademio.wikispaces.com/eniro.