Jam en sia "Lingvo kaj Vivo" Waringhien en 1959 atentigis, ke la kvar eldonoj de FdE, kiujn publikigis la Esperantista Centra Librejo (ECL) en Parizo, havas ŝanĝitan tekston. Temas pri la 5a eld. de 1918 kaj ĝiaj senŝanĝaj reeld. 6a 1925, 7a 1928 kaj 8a 1931. Nur la 9a eld. 1963 (kaj senŝange la 10a kaj 11a) de Albault restarigis la originalan teksto de 1905 (nome estas fotokopio).

La misaj ECL-eldonoj ŝanĝis en la Ekzercaro miljaron al jarmilon (FE 14.5) kaj FE 36.7 mia frato kaj fratino al miaj [plurale] frato kaj fratino (FE 36.7). Nu, kaj ili ŝanĝis FE 1 pri la mane skribitaj literoj.

Jen la originalaj el 1905:



Kaj jen la ŝanĝitaj el la ECL-eldonoj:


Se vi atente komparas ambaŭ, vi vidas, ke ne nur temas pri alia stilo de la sama skribo, sed aliaj literoj.

Ekz. la minuskla -p- en 1905 estas skribita kun fermita ventro, en 1925 per malfermita. Plie: Minuskla -r- laŭ la germana maniero fariĝis -r- laŭ la angla kaj franca maniero. -S- kaj -s- simila al la preslitero (do serpentoforma) fariĝis -s- kun oblikva streko kun "ventro" (kiel kutima ekz. en la germana) kaj -S- kun "maŝo"; -z- simila al la preslitero en la originalo, ekhavis "maŝon" sub la baza linio, kiel ĝin havas -g- k.t.p.

Klare estas, nur la supraj literoj estas Fundamentaj. Ĝenerale ili estas pli proksimaj al la presliteroj ol la reform-literoj de 1918-1931. Kaj ili estas pli proksimaj al la francaj kutimoj ol tiu de 1905, kiuj pli similas la germanan uzon.

Klare ankaŭ estas, ke probable neniu iam skribis tiajn kaligrafie idealajn literojn. Certe ne la multskribanto Zamenhof, kies - foje malfacile legebla - manskribado aspektas jene:


Notu, ke li - ekzemple - vortmeze uzas la serpentan -s-, vortfine la "oblikvan ventron" (ekz. en "rememoras").

Ĉu ni do simple ignoru la manskriban alfabeton en FE 1? Aŭ ĉu ni tamen penu uzi ekz. la "serpentan" -s- kaj ne la "oblikvan ventron"?

Miaopinie temas pri rekomendata modelo. Manke de elementaj lernejoj en Esperantujo por ses- aŭ sepjaruloj, Esperanto ne havas lernolibrojn por lerni la manskribon kiel havas ĝin ĉiuj naciaj lingvoj. Mi konas eĉ ne unu lernolibron, en kiu estas instruita la "ĝusta" manskribo de Esperanto. Jen tia lernmodela tabelo, laŭ kiu germanaj infanoj lernas:


Estas simile kiel pri la manskribo de Esperanto: Preskaŭ neniu skribas tiel, kaj certe ne plenkreskulo. Sed ja ĉiuj lernis ĝin tiel.

Kion vi pensas?