Mian respondon mi jam donis en komento al la raporto de Andreas pri la kunveno. Jen la esenco kaj iom pli:

Pri kiu / kia Zamenhof donis jenan Lingvan Respondon en 1891 (cit. laŭ BK II):

Vortaro Oficiala Junio 2016 — LR 99 A (1891) [kiu, tiu - kia, tia]: La diferenco inter kiu, tiu k.c. kaj kia, tia k.c. estas sekvanta: la formoj kun u estas puraj pronomoj kaj la formoj kun a estas pronomaj adjektivoj signifantaj econ. Kia = kian econ havanta k.c. Al la vorto kiu vi povas respondi per substantivo, dum al la vorto kia vi devas respondi per adjektivo. Ekzemple: je la demando “kiu domo” vi respondas: tiu domo, tiu ĉi domo, la domo de la patro k.c.; sed je la demando “kia domo” vi respondas: tia domo, tia domo kiel mia, alta domo, longa domo, bela domo k.c. [Esperantisto 1891, p. 15].

Pri kio li respondis en LR el 1907:

Velger, Norma Esperantologio, 1999 — LR 1907 [ioj, tioj, kioj k.t.p.]: Teorie la ĵus diritaj formoj tute bone povas havi multenombron tiel same, kiel ili havas akuzativon; sed en la praktiko mi ne konsilas al vi uzi la diritajn vortojn en multenombro, ĉar laŭ mia opinio ilia senco tion ĉi ne permesas. “Tio” prezentas ja ne ian difinitan objekton, sed ian bildon (aŭ abstraktan ideon), kaj bildo restas ĉiam ununombra sendepende de tio, ĉu ĝi konsistas el unu objekto aŭ el multaj. Tamen se aperas ia tre malofta okazo, kiam la logiko postulas, ke ni uzu la diritajn vortojn en multenombro, tiam la gramatiko de nia lingvo tion ĉi ne malpermesas. Ekzemple: “Lia potenco konsistas el diversaj ioj, el kiuj ĉiu aparte per si mem estas ne grava, sed ĉiuj kune donas al li grandan forton” [Resp. 18, La Revuo Jun. 1907].

El tio mi proponas en analogio (se oni ne volas simple diri "kiel vi nomiĝas?"):

  • kiu estas via nomo? - mia nomo estas Bernhard [unu specifa nomo inter multaj samspecaj, do individua, difinita objekto]
  • kia estas via nomo? - bela, sed por iuj malfacile prononcebla pro la -h- [la eco de iu objekto].
  • kio estas via nomo? - rimedo por voki min kaj distingi min de aliaj homoj [nedifinita objekto, sed abstrakta ideo].

-----

Andreas atentigis, ke la nuntempa konfuzo baziĝas sur tiu mallonga enskribo en PMEG:

Kia estas via nomo? [FA 1.56] (*) Aŭ: Kiu [el ĉiuj nomoj] estas via nomo? Aŭ pli ofte: Kio estas via nomo? Zamenhof uzis ankaŭ: Kiel estas via nomo? [Revizoro 63] Plej ofte oni tamen diras: Kiel vi nomiĝas?
-----

La problemo estas la fonto "FA 1", nome Fabeloj de Andersen, vol. 1. Ĝi estis eldonita de la Esperantista Centra Librejo (ECL) en 1923, do post la morto de Zamenhof en 1917. ECL estas la sama Pariza eldonejo, kies anonimaj redaktoroj samtempe ŝanĝis eĉ la tekston de la Fundamento. FA 1-3 (1923, 1926, 1932) tial simple ne estas fidindaj fontoj, FA 4 (Heroldo de Esperanto, 1963) estas pli bona. Pri tio ekzistas filologiaj detal-studoj, kiujn Wennergren en sia PMEG ignoras. Li eĉ ne demandas pri la grado de Zamenhofeco kaj blinde fidas al tre probable redaktaj ŝanĝoj de anonimuloj laŭ la lingvogusto de la 1920-aj jaroj.

Kiel nefidindaj FA 1-3 estas, ni vidis jam ĉe la ekzemplo de la izolita "ĉi" (sen tabelvorto): Ĝis la morto de Z ĝi troviĝas nenie en lia verko, poste en FA 1-3, sed denove nenie en FA 4. Kontraŭ la asertoj de PMEG, estas tre malprobable, ke izolita "ĉi" estas Zamenhofa (detale en BK III, aperonta).

Se ne troveblos aliaj ekzemploj ol tiu (aŭ tiuj?) en FA 1-3, mi emas supozi, ke ankaŭ tiuokaze temas pri postaj ŝanĝoj aŭ simpla mislegado de la redaktoroj de ECL. Z estis tre konstanta pri sia lingvo-uzo dum jardekoj ekde 1888. Estas apenaŭ manpleno da detaloj, pri kiuj li ŝanĝis sian opinion (ekz. vi anstataŭ la majuskla Vi pro ĝentileco, ambaŭ anstataŭ la ambaŭ, forfalo de senpersona ĝi, pluvas anstataŭ *ĝi pluvas ...).

Resume: Estas tre dube, ke li ŝanĝis tian ĉiutagaĵon, la duan frazon en konversacio post "bonan tagon!".

Por fini: Se la elturniĝo per "kiel vi nomiĝas?" ne plaĉas al vi, simple demandu: "kiel oni nomas vin?" aŭ "ĉu vi permesas demandi pri via estimata nomo?" [FA 3.6] - laŭ la cirkonstancoj ;-))

--------------------------------------------------------------------------

(*) "'Vi estas gaja knabo!' diris la maljunulo. 'Kia estas via nomo?' 'Mi estas nomata Amoro!' li respondis ...".