Konsultverko kun laŭeble ĉiuj decidoj de la lingvaj institucioj ĝis nun ne ekzistis. Eĉ se ĝi estas ankoraŭ nekompleta, la Akademia Dokumentaro jam nun estas la plej ampleksa kolekto de oficialaj informoj kaj sciigoj, ofte nur malfacile akireblaj. Ĝi suplementas la aliajn volumojn de la Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto:



Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto (BK), Aprilo 2016

BK I: Antaŭparolo, Gramatiko, Ekzercaro. 3-a eld. Aprilo 2015 (2 Mb)
BK II: Vortaro Oficiala (Universala Vortaro). 5-a eld. Aprilo 2015 (2,7 Mb)
BK III: Zamenhofa Verkaro (aperonta)
BK IV: Akademia Dokumentaro. 1-a eld. Aprilo 2016 (3,2 Mb)
BK V: Akademia Nomaro (aperonta)
BK VI: Zamenhof, Lingvaj Respondoj (nova ampleksigita eld., aperonta)
BK VII: Kabe, Vortaro de Esperanto (1910). 3-a reeld. Marto 2016 (2 Mb)

La volumoj estas formatitaj kiel libroj en la formato pdf (kune ĉ. 1400 p. en formato A4) kaj senkoste elŝuteblaj de la retejo de l' Berlina Komentario.

Helpo je kompletigo per ankoraŭ mankantaj dokumentoj estas bonvena.

------

La origina teksto estas de 2016-03-29. Foto aldonita je 2016-08-01.