1. La 2-a Oficiala Aldono de 1919 (OA 2)

a) Ĝeneralaj informoj

La dua aldono (OA 2)[1] estis preta en 1914, tamen pro la milito aperis nur en 1919.[2] Ĝi ampleksas 587 lingvo-elementojn. Aliĝas kvar vortoj, kiuj jam troveblas en la Fundamento aŭ Antaŭparolo al ĝi, nome dogmo, miliono, paradokso kaj projekto.[3] La lingvo-elementoj prezentiĝas en la formo de radiko plus finaĵo. Ambaǔ uzas „naturan“ usklecon, komparu ekzemple: Eŭkaristi-o / eŭnuk-o.

Kontraste al OA 1, sed same kiel en OA 3, la vort-materialo estas disigita en du listoj:

  • „Listo de internaciaj vortoj, kiuj laŭ § 15 de l’ Fundamento estas esperantistaj [OA 2.1]
  • „Listo de komune uzataj vortoj oficialigitaj de la Akademio“ [OA 2.2].

En la unua listo mankas tradukoj, dum en la dua listo la vortoj estas tradukitaj al franca, angla kaj germana.

Ekster la du listoj, sed en la sama dokumento Cart 1919, estis oficialigita la elemento ism’ en 1919, pri kiu vd. apartan sekcion.

b) Unua listo de OA 2 (OA 2.1)

En la unua listo (OA 2.1) estas donitaj 476 vortoj („internaciaj vortoj, kiuj laŭ § 15 de l' Fundamento estas Esperantaj“). Tradukojn de tiuj ĉi vortoj OA 2.1 ne notas. Kelkaj vortoj havas klarigojn pri fako (ekz. (bot.) – botaniko, (poezio) ktp.) aǔ apliko-sfero (ekz. (fig.) – figurativa). Jen specimenoj:

  • · acil-o [OA 2]
  • · aftalin-o [OA 2]
  • · agit-i (fig.) [OA 2]
  • · ali-o (bot.) [OA 2]
  • · basen-o (de haveno, de fontano, de maro, k. t. p.) [OA 2]
  • · ĝin-o (trinkaĵo) [OA 2]

Listo de la uzataj mallongigoj mankas en OA 2. Oni trovas ĝin en la Dua Parto de BK.

Jenaj kvar vortoj en OA 2.1 estas koncize, sed sufiĉe precize difinitaj en Esperanto:

  • · barak-o (domaĉo) [OA 2]
  • · ignor-i (ŝajnigi nescion) [OA 2]
  • · konkret-a (ne abstrakta) [OA 2]
  • · major-o (batalionestro) [OA 2]

Kontraste aliaj klarigoj en krampoj servas nur por senambiguigo, ekz. ĝin-o (trinkaĵo) aǔ lama-o (pastro).

La jam per la Unua Aldono oficialigita radiko prozodi' estis oficialigita denove, kredeble pro pretervido:

  • prozodi' [OA 1] prosodie | prosody | Prosodie | просодія | prozodja. — prozodi-o [OA 2]

La malneto de la unua listo troviĝas en Oficiala Gazeto Esperantisto, datita 25 Decembro 1913 (6-a jaro, n-ro 6 (61), p. [137]-143) sub la titolo „Lingva Komitato – Oficialaj decidoj kaj komunikoj -Preparaj Dokumentoj“. Piednoto 1 ĉe la listo-titolo tekstas:

„La tradukoj en la kvin lingvoj de l’ U.V. estos poste publikigataj, por pliprecizigi la internacian signifon.“

Tio intenco ne plenumiĝis pro la unua mond-milito kaj OA 2.1 restis torso.

La prepara listo prikomentas 60 elementojn en piednotoj laŭ jena ekzemplo:

  • lliberal-a (39) – Cf. [t.e. komparu] liber, U.V.

La prepara listo estas konsiderinde pli longa ol la poste akceptita kaj publikigita listo. Pri la proceduro oni legas sur p. 143:

„Ĉar la Akademio decidis proponi tiun liston de internaciaj vortoj al la anoj de la Lingva Komitato, ni konigas tiun decidon, laŭ regulo 22 de nia Regularo.

Pri ĝi, ĉiu ano de la Komitato devas voĉdoni, laŭ nia Regularo. Se ĝi ne estas malaprobita de pli ol unu triono de la Komitato, ĝi fariĝos oficiala.

La malaprobo povos signifi, ke la Lingva Komitato deziras pluan ekzamenon de kelkaj el la vortoj entenantaj en la listo.“

Tiel fakte okazis kaj laŭ tiu sistemo de malaproba forstreko fare de triono de l’ membroj de LK multaj proponitaj vortoj estis elĵetitaj. Jen kiel specimeno komparo de la prepara kaj definitiva listo de litero L. El 17 proponitaj vortoj nur ok estis aprobitaj, naŭ forstrekitaj.

Prepara listo de 1913

Listo aprobita en 1919

Notoj

lagun-o

lagun-o

lakon-a

lama-o (pastro)

lama-o (pastro)

latin-a

latinism-o

latrin-o

laŭnteniso

[OA 9]: tenis/o

laureat-o (38)

laureat-o

(38) Cf. laŭr, U.V.

legat-o

legat-o

legitim-i

[OA 3.2]

liberal-a (39)

liberal-a

(39) Cf. liber, U.V.

liberalism-o

De 1919 liberal-ism-o

lingvistiko-o (40)

(40) Cf. lingv, U.V. —

litr-o

litr-o

logaritm-o

logaritm-o

logogrif-o

logogrif-o

lokaliz-i (41)

(41) Cf. lok, U.V.

Sume proponita:

Aprobita

Ne aprobita:

17

8

9


Ne estas klaraj la kialoj, kial ekz. relative ofta vorto kiel latin-a estis forstrekita, dum randa vorto kiel logogrif-o oficialigita. Rezulto ĉiukaze estas iu hazarda kaj nesistema miŝmaŝo. Inter la naŭ neaprobitaj nur legitim-i estis du jarojn poste oficialigita en OA 3 de 1921, liberalism-o pro la oficialigo de –ism en 1919 nuntempe interpretebla kiel liberal-ism-o. La arkaismon laŭntenis-o OA 9 en 2007 oficialigis en la moderna formo tenis/o. La aliaj ses, inter ili eĉ baza vorto kiel lakon-a atendas oficialigon ĝis nun.


[1] Cart, Théophile (1919): Dua Oficiala Aldono al Universala Vortaro. En: Esperantista Dokumentaro. Kajero trideka. Paris, Esperantista Centra Oficejo, 3-12, cit. laǔ OLEO 2008.

[2] Mallonga historio de la Lingvaj Institucioj, en: Aktoj 1963-1967.

[3] Vd. ankaǔ la mencion en la Sepa Aldono de 1958.