La oficiala informo pri -ism' estas iom malklara kaj sen ekzemploj, nome:

‑ISM’ [1919] (teorio, sistemo, doktrino, skolo, partio, celado, kaj analogiaj sencoj).

Entute temas pri 44 ismo-vortoj en la Vortaro Oficiala (VO). Ni unue forstreku tri "falsajn parencojn", nome vortojn, kie -ism- klare estas parto de la radiko kaj ne baziĝas sur la iama latina sufikso:
  • abism’ [OA 1] * abime {pres-eraro, legu: abîme} | abyss | Abgrund | пропасть, бездна | przepaść.
  • prism’ [OA 1] prisme | prism | Prisma | призма | pryzmat.
  • rism’ [OA 1] * rame (de papier) | ream | Ries (Papier) | стопа (бумаги) | ryza. {MEZ} — [JÜ].
Restas la sekvaj 41, kiujn mi ordigis laŭ jaro de eniro en VO (kelkaj estas pli aĝaj, ekz. sofismo estas jam en la Dua Libro de 1888). Tuj ni vidas, ke en UV aperas neniuj ismaĵoj, arĥaism' kaj sofism' ja troveblas en la Fundamento, sed ekster UV. En OA 1 de 1909 estas sep. Plej multaj estas en OA 2 de 1919, do samtempe kun la oficialigo de ism'. Inter tiuj plej multaj aperas sen tradukoj en la unua „Definitiva listo de internaciaj vortoj, kiuj lau § 15 de l' fundamento estas esperantaj“ [OA 2.1], nur unu (turism') en la dua „Definitiva listo de komune uzataj vortoj oficialigitaj de la akademio“ [OA 2.2]. En la postmilitaj estas nur mekanism' (OA 8) kaj eŭfemism' (OA 9), la aliaj estas kunmetaĵoj (burokrat-ism-o, skolt-ism-o). Pro la spaco-limigo en Ipernity mi publikigas la liston en tiu ĉi aparta blogero.

Analizante la vort-materialon ni konstatas, ke ne ĉiuj ismaĵoj funkcias same. Tio evidentiĝas, se ni grupas ismo/isto-parojn kaj demandas, ĉu oni povas redukti ilin al komuna baza formo senc-hava. Jen la vortoj, kiuj senprobleme plenumas ambaŭ kondiĉojn:

Unua Grupo

en VO

paro ebla?

redukto ebla?

ismo-vorto

isto-vorto

ebla baz-formo

1919

jes

jes

dual-ism-o [OA 2]

dual-ist-o

dual-a

1909

jes

jes

ego-ism-o [OA 1]

ego-ist-o [OA 1]

ego-o

1919

jes

jes

feminism-o [OA 2]

femin-ist-o [OA 2]

femin-a

1921

jes

jes

ideal-ism-o [OA 3.2]

ideal-ist-o

ideal-o

1921

jes

jes

imperial-ism-o

imperial-ist-o

imperial-a

1974

jes

jes

mekan-ism-o [OA 8]

mekan-ist-o

mekan-a

1919

jes

jes

racional-ism-o [OA 2]

racional-ist-o [OA 2]

racional-a

1921

jes

jes

real-ism-o [OA 3.2]

real-ist-o

real-a [OA 1]

1909

jes

jes

ŝovin-ism-o [OA 1]

ŝovin-ist-o [OA 1]

Ŝovin-o

1919

jes

jes

spiritual-ism-o [OA 2]

spiritual-ist-o

spiritual-a

Dua grupo konsistas el vortoj, kiuj ja povas senprobleme formi parojn, sed kiujn oni nur dube povas redukti al komuna baza formo senc-hava aŭ kies komuna formo kolizias kun alia vorto (turismo / turisto ⇒ tur-o (rond-vojaĝo) ⇔ tur-o (konstruaĵo):

Dua Grupo

en VO

paro ebla?

redukto ebla?

ismo-vorto

isto-vorto

ebla baz-formo

1909

jes

??

aforism’ [OA 1]

aforist’

afor-a (?)

1919

jes

??

ateism-o [OA 2]

ateist-o [OA 3.2]

ate-a (??)

1921

jes

??

judaism-o [OA 3.2]

judaist-o

juda-a (??)

1919

jes

??

monoteism-o [OA 2]

monoteist-o

monote-a (??)

1921

jes

??

naturalism-o [OA 3.2]

naturalist-o

natural-a (??)

1919

jes

??

optimism-o [OA 2]

optimist-o [OA 1]

optim-a (??)

1919

jes

??

panteism-o [OA 2]

panteist-o [OA 2]

pante-a (??)

1919

jes

??

pesimism-o [OA 2]

pesimist-o [OA 2]

pesim-a (??)

1919

jes

??

politeism-o [OA 2]

politeist-o

polite-a (??)

1919

jes

??

teism-o [OA 2] {RELI}

teist-o

te-a (??)

1919

jes

??

turism-o [OA 2]

turist-o

tur-o (??)

En tria Grupo troviĝas vortoj, kiuj ne povas formi parojn, sed ja povas esti reduktita al senc-hava baza formo.

Tria Grupo

en VO

paro ebla?

redukto ebla?

ismo-vorto

isto-vorto

ebla baz-formo

1905

ne

jes

arĥa-ism-o [A]

--

arĥa-a

2007

ne

jes

burokrat-ism-o [OA 9]

--

burokrat-o [OA 9]

1909

ne

jes

magnet-ism-o [OA 1]

--
(magnet-ist-o ??)

magnet-o [UV]

1909

ne

jes

patriot-ism-o [OA 1]

--

patriot-o [OA 1]

1919

ne

jes

reŭmat-ism-o [OA 2]

--

reŭmat-a

2007

ne

jes

skolt-ism-o [OA 9]

--

skolt-o [OA 9]

1919

ne

??

anakronism-o [OA 2]

--

anakron-a (??)

1919

ne

??

atavism-o [OA 2]

--

atav-a (??)

1919

ne

??

neologism-o [OA 2]

--

neolog-a (??)

Eco de la kvara grupo estas, ke ambaŭ kondiĉoj ne estas plenumitaj.

Kvara Grupo

en VO

paro ebla?

redukto ebla?

ismo-vorto

isto-vorto

ebla baz-formo

1921

ne

ne

idiotism-o [OA 3.2]

--

idiot-a (??)

1919

ne

ne

nepotism-o [OA 2]

--

nepot-a (??)

1909

ne

ne

organism-o [OA 1]

--

--

1919

ne

ne

ostracism-o [OA 2]

--

--

1909

ne

ne

paroksism-o [OA 1]

--

--

1919

ne

ne

silogism-o [OA 2]

--

silog-a (??)

1919

ne

ne

solecism-o [OA 2]

--

--

Konkludoj kaj rekomendoj

1. La Akademio oficialigu laŭeble ĉiam bazan, ne plu diserigeblan formon senc-havan de ismo-vorto, do vorto enhavanta la etimologie latinan sufikson -ismus.
2. Redukteblaj ismo-vortoj kutime estas a-vortoj (mekan-a, arhxa), kelkfoje o-vortoj (ego-o, patriot-o).
3. Speciala subgrupo de la laste nomitaj estas –ism / ‑ist-vortoj, derivitaj de personaj nomoj.

  • Chauvin: Ŝovin-o – ŝovin-ism-o, ŝovin-ist-o

Same

  • Budha: Buda-o / Budh-o – buda-ism-o, buda-ist-o / budh-ism-o, budh-ist-o
  • Hitler: Hitler-o – hitler-ism-o, hitler-ist-o
  • Lenin: Lenin-o – lenin-ism-o, lenin-ist-o
  • Marx: Marks-o – marks-ism-o, marks-ist-o
  • McCarty: Makart(i)-o – makart(i)-ism-o, makart(i)-ist-o
  • Stalin: Stalin-o – stalin-ism-o, stalin-ist-o
  • k.m.a. (Luter-o, Kalvin-o ktp.)

4. Redukteblaj ankaŭ estas –ism-vortoj, kiuj ne povas formi paron –ismo / ‑ isto, vd. la trian grupon.
5. Ne reduktebla estas vortoj el la kvara grupo. Tie ĉiukaze devas esti oficialigita la –ismo-formo, se oni ne trovas formon, kiu tute evitas -ismo-vorton.
6. El la sep -ismo-vortoj oficialigitaj per OA 1 en 1909 antaŭ la oficialigo de -ism' en 1919 jenaj kvar nuntempe estu interpretitaj kiel kunmetaĵoj

  • anstataŭ egoism- legu ego-ism-
  • anstataŭ magnetism- legu magnet-ism-
  • anstataŭ patriotism- legu patriot-ism-
  • anstataŭ ŝovinism- legu ŝovin-ism-

Per tio la nombro de oficialaj elementoj reduktiĝas je kvar.