En la stilo de PIV, la Historia Vortaro (HV) notas ĉiujn vortojn uzitajn en Esperanto en ties du unuaj jaroj, do de 1887 kaj 1888. Por ĉiu radiko kaj kunmetaĵo estas indikita, kiu uzis ĝin unua(j)n fojo(j)n kie kaj en kiu kunteksto. HV do estas multe pli ol nura konkordanco.

Ni rigardu ekzemplon. Kie ni trovas la kunmetaĵon mirinda? Jen kiel informas HV en la artikolo pri mir/ [1887] (la mallongigojn mi tie ĉi malŝlosas):

~inda Zamenhof Dua Libro 1888, p. 15 (neniu eĉ en tio vidas ion grandegan, ~indan), p. 26 (M~inda estas la historio de lia familio), p. 32 (de l' kontraŭa balkono venas ~inda brilo), p. 44 (tio estus multege ~inda!); Grabowski, La Neĝa Blovado 1888, p. 13 (ŝiaj vortoj estis tiel ~indaj).

Sekvas samspecaj paragrafoj pri ~inde, ~indaĵo, ~indaĵisto, ~indeco ktp. Ĉe la nuntempe stranga mirindaĵisto, Neves klarigas en parantezoj "miraklisto":

~indaĵisto (miraklisto) Z Du 15 (neniu el la redaktoroj estas ~indaĵisto).

La bazo de HV, do ĝia korpuso, estas ne nur la konataj fruaj broŝuroj kaj lerno-libroj kiel Unua Libro, Unua Libro por Hebreoj, Dua Libro, Neĝa Blovado, Plena Lernolibro por Germanoj de Leopold Einstein ktp., sed eĉ leteroj, poŝtkartoj, varbfolioj k.s. (ekzemple la "Nomaro de l' verkoj pri la lingvo internacia"). Ĉiuj fontoj estas skrupule listigita en la anekso (fonto el la vortaro de la Unua Libro, skrupule, listo kaj anekso mankas en HV, estas enkondukita do nur post 1888).

Enhave impresas la kompleteco kaj precizeco de la donitaj informoj. Eĉ relative randaj elementoj kiel la son-imitaĵo tin-tin-tin (mankas en PIV) estas registritaj. Forme temas pri fotokopioj de komputila printaĵo en formato A3 iom simple kunfalditaj al broŝuro de A4.

Ĉu restas deziroj? Ne pri la klare kaj zorge prezentita materialo el la jaroj 1887 kaj 1888. Sed ja, la papera eldono ne ebligas facile respondi tiajn demandojn kiel "kiujn vortojn unuan fojon uzis Grabowski?" aŭ "kiujn vortojn Einstein enkondukis en sia Plena Lernolibro por Germanoj?" (ekzemple skarabo kaj la nuntempe arkaa papiliono [= papilio], ambaŭ je p. 14 sub n-ro 8). Por respondi tion, oni devus tralegi la tutan HV-on. Do ja estus dezirinde havi la materialon ankaŭ en elektronika datum-bazo, tiel ke oni povas traserĉi ĝin laŭ diversaj kriterioj, ne nur unu-dimensie (nome alfabete laŭ kap-vortoj) kiel libro.

Kaj evidente, oni ŝatus havi pliampleksigon laŭ jaroj. En 1889 ekzemple aperis i.a. la unua granda vortaro de Esperanto, nome la Rusa-Internacia kun multaj novaj vortoj kaj la nukleo de la posta Universala Vortaro, la Meza Vortaro Esperanto-Germana. Ambaŭ HV ne jam povas konsideri. Espereble la modela laboraĵo de Neves instigas helpantojn vastigi lian Historian Vortaron laŭ la ekzemplo tiel dankinde donita de li.

-------

Gonçalo NEVES. Historia vortaro de Esperanto. 1887-1888. (Bad Bellingen): Edition Iltis 2011, 113 p. 4° (Schriften zur Esperantologie und Interlinguistik. 25.). ISBN 978-3-932807-96-1. 21,-- eŭrojn ĉe la eldonejo.