§ 3 FG en ĉiuj kvin referenc-lingvoj, UV, idente la vort-listo fine de § 10 FE kaj ne malpli ol 16 (!) ekzemplo-frazoj en FE instruas, ke ol rolas en komparacio: pli ... olmalpli ... ol. Sed tamen ni devas ĉiam interpreti la tutan Fundamenton, inkluzive de la Antaŭparolo kaj la Ekzercaro. Kaj jen kion ni trovas:

... trovante en unu eldono alian tradukon ol en alia, la uzanto ne havus la certecon, ke mi morgaŭ ne faros ian alian ŝanĝon, kaj li perdus sian konfidon kaj apogon [A 4.6].

Kiam vi venos al mi, li jam antaŭe diros al mi la veron (aŭ li estos dirinta al mi la veron; aŭ antaŭ ol vi venos al mi, li diros al mi la veron) [FE 24.6].

Evidente tie ĉi ne temas pri komparacio (en unu eldono alia traduko ol en alia, antaŭ ol vi venos). Ĉu do kontraŭ-Fundamentaj frazoj en la Fundamento? Tio laŭdifine ne ekzistas. Laŭ la Bulonja Deklaracio ni sekvu (ĉiujn) "regulojn kaj modelojn donitajn en la Fundamento". Kontraŭdiro ekzistus nur, se ni subkomprenas iun "nur", legante § 3 FG, UV kaj § 10 FE. Tio estas ofta miskompreno en diskutoj pri ĝusta interpreto de la Fundamento. Unue ni do konstatas, ke eksplicita "nur en komparacioj" ne ekzistas. Due en la franca la aldono "(dans une comparaison)" nur disambiguigas la plursencan francan que, kiu ja ankaŭ povas esti tradukita per ke. Do ankaŭ el tio ni ne povas konkludi iun "ol nur en komparacioj".

Anstataŭe ni devas peni meti ĉiujn eksplicitajn regulojn kaj maleksplicitajn modelojn en iu harmonia sistemo senkontraŭdira. PIV solvis tion tiel, ke ĝi konstatis la malsamajn uzojn de ol kaj unue klarigas ĝin tre abstrakta:

  • ol. Konjunkcio, esprimanta diferencon.

Poste ĝi en 1 traktas la uzon de (mal)pli ... ol, pri kiu ni ne havas dubojn laŭ la Fundamento. Sed en 2 sekvas: "por enkonduki diferencon inter du ebloj, ecoj k.s." - kio klarigas en unu eldono alia traduko ol en alia (la ekzemplo bedaŭrinde mankas). En 3 venas la subgrupo "por signi diferencon de tempo: antaŭ ol vi venos al mi ..." (la ekzemplo bedaŭrinde signita nur Zamenhofa, dum ĝi estas Fundamenta). Finiĝas per ankoraŭ kvara subgrupo (ol ke, ol kiam ktp.).

Ĉio ĉi ŝajnas al mi tute lojala al kaj neriproĉebla el la vidpunkto de la Fundamento. La ekzemplo kun antaŭ ol cetere estas nenio nova. Ĝi precize tiel troveblas jam en la 1-a eldono de la Ekzercaro de 1894. Eĉ pli: Simila konstruo ni jam povas legi en la antaŭparolo al la Dua Libro de 1888:

"Antaŭe ol fini la antaŭparolon, mi permesas al mi ripeti ankoraŭ la peton, kiun mi jam esprimis en mia unua verko [Unua Libro de 1887] ...". Kaj plie:

D-ro S*, kiu skribas sub la nomo de d-ro Esperanto, estas tre modesta en siaj postuloj kaj proponas sian lingvon al la publika kritiko tra la tempo de unu jaro, antaŭ ol li donos al ĝi la finan formon.

Kaj jen surprize multaj ekzemploj por la "diferenco inter du ebloj, ecoj k.s." el la Dua Libro (DL 1888), nia "pra-Ekzercaro":

  • La malsupra parto de tiu ĉi domo estas alie kolorita ol la supra [DL 14].
  • En la varmegaj landoj la suno radias alian varmegon, ol ĉe ni [DL 17.1.1].
  • Mi intencas fianĉiĝi, mi povas nutri pli ol unu familion! [DL 17].
  • Ŝi tuj ekvidis, ke la nova veninto estas tute alia persono, ol ĉiuj ceteraj [DL 17].
  • Tio ĉi estas vere io tre multekosta, sed mi amas vivi alie ol ĉiuj! [DL 17].

Mirinda persistemo kaj neŝanĝemo de Zamenhof, eĉ se tiu funkcio de ol trovis nur magran esprimon en la Fundamento.

------

La artikolo el la Apudmeta Inventaro pri ol:

ol - que (dans une comparaison) | than | als | чѣмъ | niź. [AK 1914] чем (при сравнит, степени).

ol - que (dans une comparaison) | than | als | чѣмъ | niź [FE 10]. —

  • Le „que” du comparatif se traduit par ol ... Ex.: pli blank'a ol neĝ'o ― plus blanc que neige [FG 3-fr].
  • The word „than” is rendered by ol, e. g. pli blanka ol neĝo, „whiter than snow” [FG 3-en].
  • Das Wort "als" heißt ol. Z.B.: pli blank'a ol neĝ'o, weißer als Schnee [FG 3-de].
  • слово „чѣмъ” переводится ol. (Прим.: pli blank|a ol neĝ|o бѣлѣе снѣга) [FG 3-ru].
  • wyraz „niż” tłomaczy się przez ol. Przykład: Pli blank/a ol neĝ/o bielszy od śniegu [FG 3-pl].

Ol [FE 3]. —

  1. ... trovante en unu eldono alian tradukon ol en alia, la uzanto ne havus la certecon, ke mi morgaŭ ne faros ian alian ŝanĝon, kaj li perdus sian konfidon kaj apogon [A 4.6].
  2. Lakto estas pli nutra, ol vino [FE 10.15].
  3. Mi havas pli freŝan panon, ol vi [FE 10.16].
  4. Ne, vi eraras, sinjoro: via pano estas malpli freŝa, ol mia [FE 10.17].
  5. Du homoj povas pli multe fari ol unu [FE 12.1].
  6. La sepan tagon de la semajno Dio elektis, ke ĝi estu pli sankta, ol la ses unuaj tagoj [FE 12.15].
  7. Mia frato diris al Stefano, ke li amas lin pli, ol sin mem [FE 18.13].
  8. Fluanta akvo estas pli pura, ol akvo staranta senmove [FE 22.1].
  9. Mono havata estas pli grava ol havita [FE 22.12].
  10. Pasero kaptita estas pli bona, ol aglo kaptota [FE 22.13].
  11. La reĝido konsideris, ke tia kapablo havas pli grandan indon, ol ĉio, kion oni povus doni dote al alia fraŭlino, ... [FE 23.3].
  12. Kiam vi venos al mi, li jam antaŭe diros al mi la veron (aŭ li estos dirinta al mi la veron; aŭ antaŭ ol vi venos al mi, li diros al mi la veron) [FE 24.6].
  13. Laŭ la projekto de la inĝenieroj tiu ĉi fervojo estas konstruota en la daŭro de du jaroj; sed mi pensas, ke ĝi estos konstruata pli ol tri jarojn [FE 25.10].
  14. Li estas morte malsana, li ne vivos pli, ol unu tagon [FE 31.7].
  15. La ekstero de tiu ĉi homo estas pli bona, ol lia interno [FE 31.13].
  16. Liaj lipharoj estas pli grizaj, ol liaj vangharoj [FE 31.25].
  17. Rekta vojo estas pli mallonga, ol kurba [FE 33.10].
  18. Urbanoj estas ordinare pli ruzaj, ol vilaĝanoj [FE 37.3].