Tipan stultaĵon klasikan de la germanaj abderanoj oni raportas pri konstruo de nova urbodomo. La arkitekto forgesis la fenestrojn, tiel ke la ĉambroj kaj salonoj estis tute malhelaj. La abderanoj sciis solvi la problemon. Por la debatoj de la urba konsilantaro ili simple portis lumon en siteloj en la kunsid-ĉambron.

La ponto de Müngsten en Nordrejn-Vestfalio estas la plej alta fervoja ponto de Germanio, En alto de 107 metroj ĝi transiras la riveron Wupper. Bela ĝi estas, ŝtala filigranaĵo kaj ... malnova, nome finkonstruita en 1897. Regule oni devas varti ĝin, senrustigi, kontroli, ĉu ĝi ankoraŭ eltenas la pezon de modernaj trajnoj. Laŭ la kutima proceduro la ŝtata kontrol-instanco do demandis la fervojon pri la aktuala eltenenda trajno-pezo, ricevis respondon, donis permeson por uzo dum la venontaj jaroj surbaze de la indikoj. Ĉio en ordo, administracia rutinaĵo nur. Krom detaleto: La abdera fervojo erare indikis la pezon de malplenaj trajnoj, sen la pezo de la pasaĝeroj. La ŝtata "en ordo" validas nur por trajnoj sen homoj. Ili do devas elvagonari en la lasta stacio antaŭ la ponto, eniri buson, kiu sobiras cent metrojn ĝis la rivero, transas ĝin, ree sorveturas al la unua stacio je la alia flanko. Tie ili denove eniras la trajnon, kiu intertempe malplene kaj senhaste laŭveturis la ponton.

Dum furiozas la pasaĝeroj, kiuj ĉiutage uzas la trajnon por iri al laboro, la nacio gaje ridas pri tiu moderna abderaĵo. Ŝercemuloj jam proponis, ke la fervojo konsilu al la pasaĝeroj kolekti lumon en siteloj dum la bus-vojaĝo, por ŝpari elektran energion hejme.