Kelkaj ŝajne nur legis la titolon "Germanoj volas malpermesi Züritüütsch" (zurikan dialekton) kaj reagis laŭe: "Skandalo, impertinenta, ni rajtas je nia propra lingvo, germanaj enmigrantoj devas adapti sin al ni, ne inverse ni al ili, ni devas resti mastroj en la propra hejmo, germanoj ĉiukaze estas arogantaj kaj malsimpatiaj". Kelkaj argumentis, ke la "fi-ŝvaboj" (malestime por germanoj ĝenerale) prefere purigu sian aĉan propran landon anstataŭ doni nepetitajn konsilojn al svisoj.

Aliaj ja komprenis, ke temas pri ne-serioza postulo, sed pri satiro, tamen opinias ĝin neadekvata, sengusta, ofenda, neniel amuza, tipe fia germana humoro aŭ eĉ, ke tiaĵojn rajtus fari nur svisaj satiruloj kiel la fama magazino Nebelspalter (nebul-dissplitanto).

Ankoraŭ aliaj - suprize multaj - svisoj ridis kaj gratulis pro la sukcesa provoko, kiu "senmaskigas svisan ksenofobion, enfermitecon, provincecon aŭ sentojn de inferioreco" per plej evidenta stultaĵo, kiel tia tuj ekkonebla por ĉiu iom inteligenta persono. Ne malmultaj svis-germanoj el aliaj regionoj, ekzemple el Bern-landaro aŭ Bazelo, okulume konsentis, ke estus bona propono, por ke ankaŭ ili fine komprenu la zurikanojn. Kelkaj satire rebatis: Züritüütsch devus fariĝi deviga stud-objekto en ĉiuj germanaj lernejoj.

La polico korekte kaj oficiale atentigis, ke la tri germanaj blonduloj ne havis permeson por starigi sian afiŝon kaj tableton por la subskribo-listoj en la tram-haltejo.

Nu, kiel ajn, ili ne estis nekonatoj. Temas pri anoj de la partio "Die PARTEI" (La Partio), fondita de la kunlaborantoj de la satira magazino Titanic. En Germanio ili i.a. postulas la rekonstruon de la Berlina Muro, forigon de impost-pago por virinaj ŝuoj kaj senharigo de virinaj kruroj je kosto de la asekuro pri malsanoj, "por ke Germanio fariĝu pli bela lando". En la bank-urbo Frankfurto apud Majno la loka PARTEI-branĉo postulas "Malpli da altkonstruaĵoj per la islamaj fratoj"; la pintaj kandidatoj staras antaŭ la administraciaj turoj de la Germana Banko, al kiu alproksimiĝas retuŝita avio.

Ke la provoko en Zuriko havis tian sukceson, probable estas ŝuldata al la nuntempa situacio, ke multaj germanoj, kuracistoj, inĝenieroj kaj profesoroj, sed ankaŭ kelneroj, konstru- kaj aliaj man-laboristoj enmigris en Svislandon, ĉu ĉar ili ne trovas laboron en Germanio, ĉu ĉar la impost-devo estas tiel pli favora en la suda lando najbara. - Ne ĉiuj estas varme bonvenigitaj de la svisoj, inter kiuj kelkaj sentas sin pli kaj pli fremdaj en la propra lando.

-----

Kelkaj tipaj komentoj el la gazetaj retejoj:

- Jam la germanoj forprenis niajn laborlokojn kaj loĝejojn, nun ili eĉ ankoraŭ volas forpreni nian lingvon kaj kulturon.

- Kia stulta ŝerco. Ĉu tiaj homoj ne havas aliajn zorgojn?

- Tute ne amuze! Jam en nia infan-vartejo la plejmulto de germanaj gepatroj postulas edukadon en la skrib-germana. Ni defendu nian gepatran lingvon!

- Bonega satiro! La reagoj montras, ke Svislando estas senhumora zono.

- Ni faru tion, se la germanoj parolos la turkan en Germanio.

- Prefere la anglan! Zuriko finfine estus vere internacia urbo kaj la germanoj havus malpli da ŝancoj ol ni - du muŝoj per unu bato!

- Daŭrigu tiel! La kontraŭgermana etoso en Svislando jam delonge estas hontinda!

- Mi estas germanino, kiu vivas de dek jaroj en Zuriko. Mi pensas, ke ni devas respekti la lokan lingvon, lerni ĝin kaj adapti al nia gastlando.

- Mi plene subtenas la malpermeson de la zurika. Kiel bernano mi trovas ĝin terura kaj zurikanoj ĉiukaze estas plej arogantaj!

- Agado Pura Centra Svislando: Zuriko al la germanoj!

- Se mi kiel germano klopodas paroli la dialekton, vi svisoj priridetas min. Se mi parolas skrib-germanan mi estas aroganta. Kion ajn mi faras, vi neniam estas kontentaj.

- Tiaj germanoj foriru! Hontinda konduto.

- Kiujn problemojn kelkaj svisoj havas kun la germanoj? Sen ili neniu kuracisto, neniu profesoro, neniu supo en la ski-ĉaledo - anstataŭe ekonomia halto nur.

- Haltigu la germanan "humoron"!

- Kiu entute ankoraŭ parolas veran Züritüütsch? Nur plu ekzistas iu miŝmaŝ-kvazaŭ-zurika.

- Malpermesi! Ion tian oni devus malpermesi! Tio estas rasismo!

- Jes, jes kaj ankoraŭfoje jes! Kiel Soloturnano mi ankaŭ subskribus. Eĉ pli: Ĉiu zurikano devus fari devigan kurson pri integriĝo en Erfurt!

- Finfine! Neniam plu Züritüütsch. La tuta resto de Svislando tuj subskribus. Bonega ideo!