Ni relegu la lastan alineon de la respondo:

"Similspecan klarigon oni povas trovi, ekzemple, en [la verko XY] de nia kolego, akademiano kaj konsultejano, N.N.
[Salut-formulo]
[Subskribo]"

Ĉu Vin, kara leganto, kiu intertempe iom bone konas la Antaŭparolon al la Fundamento, tiu rimarko iel pozitive impresas? Aŭ ĉu male viaj nukharoj tuj ekstaras, legante tion? - Kial? - Nu pro tio:

"Tial, ..., la aŭtoro de Esperanto decidis nun eldoni en formo de unu libro tiujn tri verkojn, ..., kaj li petas, ke la okuloj de ĉiuj esperantistoj estu ĉiam turnataj ne al li, sed al tiu ĉi libro [nome al FdE]" [A 3.3].

Alivorte: FdE havas pli altan rangon ol (rekomendoj eĉ de) Z.
Kvazaŭmatematike: FdE > Z = Z < FdE

Kio estas AdE? - Institucia posteulo de Z
Kvazaŭmatematike: Ĉar AdE = Z kaj FdE > Z, validas FdE > AdE

Kio estas la "kolego, akademiano kaj konsultejano" N.N. laŭ FdE? Unu 45-ona parto de AdE (krome "bona verkisto", pri kio en posta blogero).

Ankoraŭ alivorte: Se ni eĉ ne "turnu niajn okulojn" al Z, sed ĉiam al FdE, ni eĉ malpli turnu niajn okulojn al iu unuopa akademiano aŭ alia "eminentulo".

Konsekvenco:

Referenco al iu ajn persono neniam povas anstataŭigi ekzegezon de la Fundamento.


Sed - kiel jam montrite - tia ekzegezo komplete mankas en la respondo de la Konsultejo.

Ĉu tro banale por vi? -

Temas pri unu el la plej oftaj metodaj eraroj kaj la tekstoj de LK kaj AdE estas plenplenaj de tiaj eraroj. Jen nur aparte klara (mis-) ekzemplo (publ. en 1968):

"Sinjoro Prezidanto !

Post la memorindaj laboroj de la fama logikisto COUTURAT, kiu volis trudi al Esperanto aprioran kaj do arbitran strukturon, sed kiu finfine sukcesis nur krei skismon en la internacilingva movado, nia lingvo havis la bonan ŝancon profiti la laborojn de aŭtenta sciencisto: René de SAUSSURE. Li ne kontentiĝis per la rimarko, ke la derivreguloj inventitaj de COUTURAT neniel konvenas al Esperanto kaj do ne povas utili kiel kriterio por ĝi, sed dum pluraj jaroj li studis la strukturon de la Zamenhofa lingvo kaj fine li povis starigi la bazajn regulojn, al kiuj fakte kaj dekomence obeas la vortfarado. ...".

K.t.p., ktp.

Ni legas ankoraŭ pri Zamenhof, Höveler, Panel, Isbrücker, pri "nia eminenta Kolego KALOCSAY" (kiu "plene ellabori[s]" iun teorion), Wüster k.a. Nur - prioritate, unue kaj precize - pri la Fundamento ni nenion legas.

Metode ĝuste (kaj laŭ A 3.3 devige!) estas nur ia komenco kia ekz.:

"La kerna normo pri la vortfarado en Esperanto estas R 11 de la Fundamenta Gramatiko. Ĝin FdE plurloke klarigas kaj detaligas aliloke, nome en ....".

*****

Viaj taskoj

1. Brodu la malsupran frazon per oraj literoj sur nigra veluro kaj pendigu la bildon super via lito:
"Referenco al iu ajn eminentulo
neniam povas anstataŭigi
analizon de la Fundamento"

2. Per ruĝa krajono skribu jenan frazon sur folio kaj pendigu ĝin en via necesejo:

"Kiu argumentas per eminentuloj
anstataŭ per la Fundamento
ne komprenis Esperanton"