I'm eating some Wikipedia. Yummy!

Jen mia provo traduki la anglan originalon de Chuck al Esperanto:

Nuntempe en Esperantujo mi estas plej bone konata kiel la fondinto de la esperanta Vikipedio. Sed kiel okazis? Nu, iun tagon mi parolis kun bona amiko, Scott Moonen, kiu senespere klopodis konvinki min, ke vikioj estus la venonta "granda afero". Estis iel tiel:

Scott: Vikioj estas retejoj, kiujn iu ajn povas prilabori kaj vi povas ligi al alia retejo sur tiu vikio simple klavante paĝo-nomon kun du majuskloj; aspektas tiel CamelCase.

Chuck: Nu jes, sed kiu volos fari tion? Laŭ mi la paĝo estas aĉa... eĉ ne ekzistas bildoj!

Scott: Tio estas ĝia beleco. Temas pri nura teksto... multe pli facilas kunlabori tiel.

Chuck: Hm, impresas lame, sed mi esploros.

Scott: Mi asertas, jen la venonta granda afero. Prefere kunrajdu nun!

Chuck: Nu klare, certe ĝi estas tia ...

Okazis, ke mi iris al progresinta kurso de komputiko, kiu fokusiĝis pri la en 2001 brulanta temo Peer-to-Peer (P2P). Baze temas pri ĉio, kie la ĉefan enhavon faras la uzantoj, anstataŭ la malmoderna hirarkia sistemo kun iu editoro decidanta, kiu enhavo eniras la sistemon. En tiu jaro mi decidis fari mian progresintan projekton pri vikioj. Dum mia esplorado, en aprilo 2001, mi malkovris WikiPedia (kreita en januaro 2001)! Damne, kiu ŝerco estis tio. Iu klopodas uzi vikion por krei enciklopedion. Kiel ĉarme! Hm, jen ni estas en Usono, kaj mi vidas, ke ne jam estas artikolo pri Pensilvanio. Nu bone, facile, mi povas eki ĝin. Kaj mi skribis "Pensilvanio estas granda, teda, rektangula ŝtato". Tio estis mia unua enskribo en Vikipedio.

Poste mi ne plu vere zorgis pri la afero. Iam, en septembro, mi denove aŭdis pri ĝi. Bone, ni rigardu kio fariĝis el tiu ŝercaĵo. Klak. Klak, klak. Klak, klak, klakad, klak, klak. Vi konas la Vikipedio-sindromon. Oni simple ne povas halti legadon, saltante de temo al temo... Tio kirlis mian cerbon! Kiel tiu ridinda retejo, kiun mi vidis en aprilo, povas funkcii? Eĉ en septembro estis nur tre malmulta huliganismo kaj homoj tre serioze traktis la projekton.

Post kiam mi serioze kontribuis dum preskaŭ monato, mi konstatis, ke ekzistis aliaj lingvo-versioj en Vikipedio. Ofte uzataj estis la hispana, pola, germana... hm, japanaj kaj rusaj kontribuantoj eĉ ne povas skribi en siaj propraj lingvoj, sed devas uzi kodaĵojn, ĉar la programo ne subtenas ilian karaktrarojn. Uf! Ho, jen, Esperanto, tiu mojosa internacia lingvo, kiun mi estis lernanta de februaro. Klak. Tio ĉi Wikipedio estas en Esperanto. This Wikipedia is in Esperanto. Jen ĉio. Kiu scipovas legi Esperanton, tuj rimarkos, ke estas eĉ du eraroj en la esperanta teksteto.

Bone, tiumaniere mi trovis la Esperanto-Vikipedion. En la venontaj blogeroj vi povos legi kiel mi fondis Esperanto-Vikipedion! ...

-----

Jen la angla originalo de Chuck en lia blogo (mi antaŭdankas pro plibonigoj de mia traduk-provo, se vi kompare legis). Jen la dua parto de la rakonto.

For the English original of this translation, see Chuck's blog.