Kiel sciate la 1-a eldono de la Ekzercaro aperis meze de 1894. Ĝia antaŭulo, kiun mi titole nomis „pra-Ekzercaro“ estas la Dua Libro, aperinta komence de 1888 (DL). Ĝi enhavas, post antaŭparolo 20-pecan ekzercaron. Zamenhof skribas (p. 16):

"La venontajn apartajn pecojn mi donas, [por] ke la lernantoj povu ripeti praktike la regulojn de l’ gramatiko internacia kaj kompreni bone la signifon kaj la uzon de l’ sufiksoj kaj prefiksoj."

Jam nur tiu enkonduka frazo montras tipajn ecojn de l’ Dua Libro: Uzo de la gramatikaj fak-vortoj „sufikso“ kaj „prefikso“ (en FE erst en § 30), dufoja uzo de „de l’“ anstataŭ „de la“, inversigo de la kutima vort-ordo (SPO – subjekto, predikato, objekto). Ne tiel banala, sed jam sperta kaj lerta lingvaĵo, ĉu ne?

Ni iom rigardu la unuan „pecon“ (Ekzercon).

Amik,o ven,is (= unu el la amik,o,j ven,is). –

Ĉar temas pri instru-cela ekzerco, Zamenhof disigas la lingvo-elementojn tie ĉi (kaj malsame kiel en la antaŭparolo) per komoj. La unua frazo evidente temas pri la regulo, ke nedifina artikolo ne ekzistas (Gramatikoj 1,2). La aranĝo de la temoj sekvas do la aranĝon en la Gramatikoj (G). Tio devigas Zamenhof, enkonduki multajn gramatikajn erojn, ankoraŭ nekonatajn al lernanto en tiu komenca fazo.

La amik,o ven,is (= la kon,at,a amik,o, aŭ la amik,o, kiu,n oni atend,is). –- Don,u al mi libr,o,n. –- Don,u al mi la libr,o,n, kiu,n vi promes,is al mi. – Tiu ĉi ĝarden,o est,as am,at,a lok,o de bird,o,j. – La fenestr,o est,as am,at,a lok,o de la bird,o,j (= ni,a,j bird,o,j). –-

Ĉe tiuj kvin pecoj ni do lernu la uzon de la difina artikolo (G 1,1). Frazo 2 kontrastas kun frazo 1: Amiko venis – La amiko venis. Simila kontraŭmeto ĉe frazoj 3-4 kaj 5-6: libron – la libron kaj birdoj – la birdoj. Sed kiom da gramatikeroj la Dua Libro bezonas por klarigi tion (participoj, imperativo, akuzativo, relativ-frazo, tabel-vortoj, posesiv-pronomoj, numeraloj ktp.)! Komparu kun § 5 FE, do la koresponda unua ekzerco post la alfabeto kaj la „ekzercoj de legado“:

Patro kaj frato. ― Leono estas besto. ― Rozo estas floro kaj kolombo estas birdo. ― La rozo apartenas al Teodoro. ― La suno brilas. ― La patro estas sana. ― La patro estas tajloro.

Multe pli simpla oni probable apenaŭ povas ekzempligi § 1 G. Tia simpleco do estas pedagogia progreso, ne malprogreso. Sed ni daŭrigu § 1 DL. Sekvas ne per-ekzempla, sed „klar-teksta“, eksplicita klarigo pri la „artikulo“ (nuntempe „artikolo“):

[7] La vort,o „la“ est,as nom,at,a „artikul,o“ [!]; ĝi est,as uz,at,a tian [!!], kian [!!] ni parol,as pri objekt,o,j kon,at,a,j. [8] Anstataŭ „la“oni pov,as ankaŭ dir,i „l’“, se ĝi ne est,os mal,bon,son,e. – [9] Se iu ne kompren,as bon,e la uz,o,n de la artikul,o [!], li pov,as tut,e ĝi,n ne uz,i, ĉar ĝi est,as oportun,a sed ne neces,a.

La serio de tempo-rilataj tabel-vortoj komence finiĝis je –an (... tian, kian ...). Legu nun „... tiam, kiam ...“, simile „artikolo“ anstataŭ „artikulo“. Sed aparte de tio: Ĉu io tintas en via memoro? Jes, kompreneble, la dua parto de § 1 DL 1888 fariĝis la unua parto de § 27 FE 1894! Diferencojn mi substrekas:

[1] La artikolo „la” estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ objektoj konataj. [2] Ĝia uzado estas tia sama kiel en la aliaj lingvoj. [3] La personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo (ekzemple rusoj aŭ poloj, kiuj ne scias alian lingvon krom sia propra), povas en la unua tempo tute ne uzi la artikolon, ĉar ĝi estas oportuna sed ne necesa. [4]. Anstataŭ „la” oni povas ankaŭ diri „l’” (sed nur post prepozicio, kiu finiĝas per vokalo).

En frazo 1 estas prave aldonita „parolas pri personoj“. Precizigo nur, ja ankaŭ § 1,1-2 DL parolas pri „amiko“, do persono.

Frazo 2 estas „nova“ kaj ... tro ĝenerala. En § 1 de la franca Gramatiko ni trovas rimarkon, ke la uzo de la artikolo estas la sama kiel en la franca aŭ germana (do ne en „aliaj“ lingvoj), en la rusa Gramatiko „sama kiel en la franca, germana kaj aliaj lingvoj“.

Frazo 3 pri la homoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo, fariĝis pli malvasta per „en la unua tempo“. Krome aldoniĝis la parenteza ekzemplo pri la unu-lingvaj rusoj aŭ poloj. El tio sekvas: Iam ĉiuj ja lernu la uzadon de la artikolo, eĉ parolantoj de tiuj lingvoj, kiuj ĝin ne havas.

Frazo 4 fine traktas la temon de § 1,8 DL (la -> l’). En 1888: „permesita, se ne malbonsona“, en 1894 duoble pli malvaste kaj eksplicite: „sed nur [1-e] post prepozicio, kiu [krome 2-e] finiĝas per vokalo“. En 1888 do defendebla estis la frazo „Kun bruo oni malfermis la pordegon, kaj l’ kaleŝo enveturis en la korton“, en 1894 ne plu (vd. § 38 FE: „kaj la kaleŝo ...“).

Resumete ni konstatas pri tiu unua ekzerco de la Dua Libro 1888 grandan progreson per la prilaboro en la Ekzercaro de 1894. Progreso ne nur pedagogia, sed ankaŭ konkretiga, klariga pri la gramatika enhavo kaj rilata al pli sistema prezento. Tiu konstanta fajlado pri la materialo cetere tiam ne ĉesis, sed Zamenhof daŭrigis ĝin por la 2-a eldono de la Ekzercaro 1898 (kiu fariĝis la Fundamenta de 1905), krome en sia traduko de la Gramatikoj al Esperanto por la Fundamenta Krestomatio (1903).

Ĉu „banalaj kaj infanecaj ekzemplo-frazoj en la Ekzercaro“ – jes, kompreneble, estis granda peno kaj lernado alveni al tiaj – ni prefere diru pli afable - simplaj frazoj.