"Nur infanoj kaj simpluloj ŝatas viglajn kolorojn."

Johann Wolfgang von Goethe.

Krom la ĉiea nigro estas malmultaj komunaj aspektoj de la gotik-sceno. Dekoj da scenejoj en Lepsiko (Saksio) ofertas plej diversajn muzik-stilojn, de klasika koruso en la digna kirko Sankta Tomaso tra mezepoke inspirita okultisma muziko en la kripto de la enteriga halo de l' fama suda tombejo aŭ en la "pagana vilaĝo" ĝis punko en la iom kadukaj haloj de la iama agrikultura foirejo Agra. Ĉie en la urbo oni vidas homojn nigre vestitajn, ĉu laŭ la stilo de la angla reĝino Elizabeta (16-a jarcento), laŭ nigra baroko, nigra racialismo Ŝiller-stila, soveta polit-komisarino nigra, ĝis nuntempaj Lolitoj kaj lernejaj knabinoj. Vampiroj kaj vespertoj apud punkuloj, mezepokaj damoj apud scienc-fikciaj kiberuloj kaj vasta grupo de ledo kaj latekso. Dum kvar tagoj Lepsiko ĉiujare fariĝas panoptiko, pandemonio de plej bizaraj, strangaj, forpuŝaj, ŝokaj figuroj. Knabinoj kun hundo-bendoj ĉirkaŭ la kolo estas gvidataj je metalaj ĉenoj de siaj mastroj, foje inverse ŝi tiras sian duonnudan sklavon malantaŭ si.

Komuna estas ĉio eksterburĝa, "nenormala", "maldeca". Jen la homoj, pri kiuj viaj gepatroj ĉiam bonorde avertis vin. Provokado, esprimo, ke oni estas "alia" grave rolas en tiu nigra karnevalo. Sed strange - malgraŭ la nekutimaj eksteraĵoj la etoso estas tute neagresema. Surprize ĝentilaj kaj atentemaj estas la nigraj amasoj. Malmultaj tro-drinkuloj nur, drogoj ne vere estas problemo. Ĉiu grupo de futbalaj fanoj kaŭzas pli da policaj problemoj ol tiuj nigraj elfoj kaj kavaliroj.

"Ĉerkulojn" tatuitajn, en nigraj vestaĵoj, kun blanke ŝminkitaj vizaĝoj, ĉiuspecaj ringoj tra oreloj, nazoj, lipoj kaj la resto, oni vidas dum la tuta jaro en Lepsiko, sed dum pentekosto la urbo apartenas al ili. Kaj la urbo bone profitas de ili. Ne nur mon-mankaj gejunuloj venas, sed de infanoj ĝis bonfartaj 60-jaruloj oni ĉion vidas. Lepsikaj hoteloj dum pentekosto estas plene rezervitaj du jarojn antaŭe.

Ĉion vidi aŭ aŭdi simple ne eblas. Pli hazarde ol planite ni ĉeestis koncerton de la dana grupo Valravn, kiu ĉerpas el la norda mitologio [1]. Super tre densa "mistika" son-tapiŝo surbaze de malnovaj instrumentoj kiel vjelo kaj klasika tamburo preskaŭ ekstermonde kaj nereale ŝvebas la elfa voĉo energi-plena de la feroa kantistino Anna Katrin Egilstrøð: Hun plukker aeblerne / Giver til guderne ....

Fine kaj eble plej grave WGT ja estas ne nur kermeso de bizaraĵoj kaj ekshibiciuloj, sed daŭre ankoraŭ kaj ĉiam denove merkato por plej interesa muziko, tute ne aŭ nur malofte aŭdebla en kutima grandmerkata radio, kiu en Germanio estas plejparte anglalingva. Ekzistas multaj pli malbonaj kaj malpli amuzaj manieroj pasi pentekoston ol vojaĝi al Lepsiko.

P.S.: Pliajn fotojn vd. en mia albumo, multajn pliajn de profesia fotisto, kiuj donas impreson, kio atendos vin, vd. ekzemple tie ĉi. Kelkajn pecojn de Valravn vi povas aŭdi en la retejo de la bando kaj kompreneble en YouTube, ekzemple tiun ĉi.

[1] Valravn, la "korvo de la batalkampo" aŭ la "valhala korvo" en la dana folkloro estas mitologia supernatura korvo, kiu manĝas la kadavrojn de la mortintoj sur batal-kampo; manĝinte la koron de infano valhala korvo povas aŭ aliformiĝi en kavaliro aŭ en estaĵo duona korvo, duona lupo.