»[Laŭ la spertoj] de la Terminologia Komisiono de IFRE (TKI) en la pasintaj 15 jaroj [do de 1980-1995] oni povas starigi la sekvajn ĉefajn principojn por la fiksado de forstfakaj terminoj en Esperanto:
1-a principo: Sistema aranĝo de nocioj (sistemigo)
Ĉe la elekto de la prioritate ellaborotaj terminoj TKI gvidis sin per la uzo-ofteco de nocio kaj de ĝia graveco. Por ebligi ĉiutempe kompletigon de terminoj sen ŝanĝi jam fiksitajn, ekde komenco necesas sistema aranĝo (sistemigo) de la nocioj interne de nociokampoj.
2-a principo: Difino de la nocioj
Por unusignifa termino-interpretado preciza difino de la nocioj nepre necesas. Ĝi estas grava kaj fundamenta tasko farante terminologian laboron. La difino estu esenca, unusignifa kaj laŭeble konciza.
3-a principo: Korekteco kaj koncizeco de la termino
Termino estu
- korekta kaj preciza laŭ la senco de la nocio surbaze de ĝia difino (idea korekteco); ekz. nocio 0812 Lexicon silvestre (LS) »Normalwald«. TKI fiksis por tiu ĉi nocio la terminon »model-arbaro«. Tio kongruas kun la difino. Kelkaj kunlaborantoj proponis »normalarbaro«. Sed tiu termino ne akordas kun la difino, ĉar ne temas pri »normala arbaro«, sed pri arbaro, konstruita laŭ teoria modelo;
- korekta laŭ la Fundamento de Esperanto kaj laŭ la ĝeneralaj reguloj de la Esperanto-vortfarado (lingva korekteco); ekz. nocio 2858 LS »Unfallverhütung«. TKI proponas »akcidento-prevento«. Alia propono, nome »prevento-akcidento«,estus lingve malkorekta, ĉar la ĉefa vorto »prevento« devas stari en la fino;
- trafa kaj konciza (koncizeco) kaj facile prononcebla. Mallonga termino pli facile estas encerbigebla kaj memortenebla kaj tial ankaŭ pli bone uzebla. Oni preferu vortkunmetaĵojn; ekz. nocio 0644 LS »Absteckpflock« = »markpaliseto« anstataŭ »paliseto por markado«, nocio 0081 LS »Baumschaft« = »arbotrunko« anstataŭ »trunko de arbo«, nocio 2277 LS »Flächenverzeichnis“ = »areoregistro« anstataŭ »registro pri (de) areoj« [1] .
4-a principo: Utiligo de jam publikigitaj terminoj
Oni preferu terminojn, jam publikigitajn en ekzistantaj vortaroj, en revuoj kaj fakaj artikoloj, se tiuj terminoj estas fake kaj lingve trafaj, ekz. »arbarizi« (PIV), »senarbejo« (Krause, Germana-Esperanto vortaro), »plentarbaro« [2] (Kleemann [3]). Sed oni ekz. ne transprenu »arboj ŝtormofaligitaj« (Krause) por la nocio »Windbruch« (= nocio 0699 LS »perventa arborompiĝo«), ĉar ĝi egalas al la nocio »Windwurf« (= nocio 2969 LS »perventa elradikigo« aŭ »ventelradikigo«).
5-a principo: Limigita uzo de novaj vortradikoj (neologismoj) [4]
En la ĉiutaga lingvo la uzo de neologismoj resp. novaj vortradikoj ĝenerale preskaŭ ne, sed en la faka lingvo pli ofte necesas. Sed ankaŭ ĉi tie oni evitu laŭeble la uzon de novaj vortradikoj. Oni uzu ilin nur tiam, kiam
- oni ne povas atingi per alia, jam ekzistanta vorto aŭ vortkunmetaĵo sufiĉe plenan trafecon de la esprimota ideo, ekz. nocio 0549 LS »Nutzholz«, t.e. ĉiu ajn krudligno, kiun oni povas plue prilabori kaj uzi, escepte de brulligno. La Esperanto-ekvivalento laŭvorte estus »uzligno«. Sed tiu termino inkluzivus ankaŭ brullignon, kiu ja ankaŭ estas „uzata“ kiel brulaĵo. Sed brulligno laŭ difino ne apartenas al »Nutzholz«. TKI tial proponas novan kaj bezonatan vortradikon »timbro« (angla: timber);
- oni povas eviti parafrazan terminon por la koncerna nocio, ekz. nocio 0021 LS »Bodenstreu«, t.e. en arbaro la defalaĵo de arbizaĵo/folioj, pingloj ktp., kiu - kiel la plej supra tavolo de la humokovraĵo - estas en la unua stadio de malkombino. Helpe de la ekzistanta Esperanta vortmaterialo oni povus formi »grundosternaĵo« aŭ »surgrunda sternaĵo« aŭ »surgrunda tavolo« kiel terminon. Pro la plursenceco de »tavolo« (= etendita substanco aŭ materialo, kovraĵo, stratumo) kaj »sternaĵo« (= io, kio estas etendita) tiuj termino-kreaĵoj tamen estus neperfektaj. Oni devus signi ilin pli detale per suplemento, ekz. »grundosternaĵo/surgrunda sternaĵo el arbizaĵa defalaĵo«. Sed tio estus tro longa kaj sekve nepraktika, nefleksebla termino. Pro tio TKI proponis »litiero« kiel novan vortradikon, kiun oni povas trovi en kvar naciaj lingvoj (angl. litter, fr. litière, it. lettiera, rom. litiera);
- kiam tio plifaciligas la sistemigon. Ekzemple la plej produktiva solvo ĉe la sistemigo de la plantidoj de foliaj arbospecioj estas la vico:
- arbideto (plantalto £ 20cm)
- liodeto (21-50 cm)
- liodo (51-100 cm)
- liodego (101-150 cm)
- hajstreto (151-200 cm)
- hajstro (201-250 cm)
- hajstrego (>250 cm)
anstataŭ
arbideto - duon-foliarbideto - foliarbido - alt-foliarbido - duon-foliarbidego - foliarbidego - alt-foliarbidego.
La vortradiko »liodo« estas pruntedonita el la malnov-saksa liodan (malnov-germana litan, gota liudan), »hajstro« el al germana Heister.
Novaj vortradikoj estu facile lerneblaj kaj laŭeble internaciaj. ...«
Tiom pri la unua parto de la prelego de sinjoro Ullrich. La duan, kiu eble eĉ povas instigi al terminologia kontroverso, ni ŝatus repreni en alia kunteksto. Ĉiukaze do indas akiri la kompletan tekston en »Forstista Informilo«. Jen la resumo de la kernaj tezoj fare de la aŭtoro:
»En la lasta parto de la prelego estas prezentita la libera vort- resp. termino-farado. Estas konstatite, ke ne ĉiam eblas, sekvi en Esperanto la ĝenerale validajn vortfaradajn regulojn (laŭ la teorio de Kalocsay/ Waringhien) sur la kampo de la faka lingvo. Esceptoj (licencoj) estas neeviteblaj pro lingvo-praktikaj kaŭzoj.
Libera vortfarado ĝenerale povas resti licenco. Tie, kie ĝi estas aplikata, oni povas rigardi la difinon de la koncerna termino substitua elemento de la ĝenerale validaj vortfaradaj reguloj.«
Unu el la multaj fruktoj de la praktika laboro de IFRE estas listo de 26 novaj ne-PIV-aj radikoj inter la 1025 (!) nocioj el la unua parto de Lexicon silvestre. La listo aperis en Scienca Revuo 1994, p. 35-40. La difinon de unu el tiuj radikoj, »plenti«, ni jam redonis en la supra piednoto 2, aliaj estas klarigitaj en la teksto (timbro, litiero). Jen pliaj:
kleng/i (tr). Ekstrakti semojn el strobiloj de (pinglo)arboj per varmo kaj/aŭ mekanikaj rimedoj. ...
mezotrofi/o. Modera riĉeco rilate nutrajn substancojn. ~a. Rilata al ~o.
modr/o. Arbara humo - ĉe mezotrofia supra grundo -, ĉe kiu la vegetaĵrestoj estas dispecigitaj kaj per grundobestoj transformitaj en fekaĵrestaĵojn ĉe modera miksado kun la minerala grundo.
Ni aŭdacas la juĝon, ke la Akademio de Esperanto plene pravis, kiam ĝi - dum la kolokvo en 1994 en Prago - taksis la laboron de la Lexicon-aktivuloj kiel »ekzemplodona agado«.
[1] La limo de vortkunmetaĵoj tamen estu la fifama »ventŝirmilfostgarnaĵo«, kp. nian kritikon en Terminoteko 12. Laŭ nia lingvo-sento jam je la rando estas la termino »ventelradikigo«, vd. malsupre en la teksto.
[2] Ne jam en PIV: plent/i (tr). En neregula distribuo sur arbara areo depreni unuopajn arbojn aŭ arbogrup(et)ojn. Tiamaniere oni interligas flegadon, rikolton kaj junigadon en ~arbaro.
[3] Kleemann, Forsta kaj ĉasa fak-vortaro Germana-Esperanto, tajpita manuskripto, 1964, 57 p., ne publikigita; vd. recenzon en tiu ĉi numero.
[4] Pri kritiko de la termino »neologismoj« laŭ la lingvo-uzo de Zamenhof kp. Welger en Terminoteko 12, p.34.
Sign-in to write a comment.