Subite la sekaj faktoj el lia biografio fariĝas vivaj, direktaj, palpeblaj, preskaŭ flareblaj. Jen Fernando kiel junulo ludante apud hispana rivero "sovaĝulon", jen li kiel plenkreskulo en moda mantelo en (probable) Madrido, jen kun lia unua edzino elmigranta per ŝipo al Karakaso en Venezuelo; sur promen-pado super la doma maro de Karakaso kun la ĉ. 7-jara filo, kun la patrino, kun la kvin fratoj. Kaj tiel plu tra longa vivo ĝis la oldula "admiral-bildo" en ĝardeno de Vroclavo (Silezio).

Se vi ne jam havis la eblecon legi ion de de Diego, faru! Jen peceto el Doña Bárbara, la momento, kiu faris el la 15-jara knabino la postan brutalan kaj perforteman regantinon de venezuela savano; yacabó estas son-imita nomo de misaŭgura birdego de la Orinoka ĝangalo, kies voko hispane signifas "jam finiĝis, jam mortis":

"Subite kantis yacabó: funebraj ululoj en la timiga silento de la ĝangala krepusko, kiuj teruras la koron de la vojaĝantoj.

Ya-cabó, ya-cabó!

Ĉu aŭdigis la sinistra kanto de la birdo, aŭ morta ĝemo de Asdrúbal mem? Ĉu ŝia daŭra, nerva streĉo abrupte malŝarĝiĝas aŭ temis pri tio, ke ŝi perceptis de malproksime kvazaŭ sub astrala influo, la mortan baton, kiun en la sama momento ricevis alia korpo: la hakon de El Sapo en la kolon de Asdrúbal?

Ŝi nur memoris, ke ŝi falis vizaĝ-al-tere en subita kolapso ĵetante krion, kiu ŝiris ŝian gorĝon.

Ĉio alia okazis sen ke ŝi konscius: la eksplodo de la ribelo, la murdo de la kapitano, tuj poste la murdo de El Sapo, kiu revenis sola al la bivakejo, kaj tio, ke la venĝintoj de Asdrúbal festenis per ŝia virgeco.

Kiam, aŭdinte ŝian krion, la olda Eustaquio alvenis, sufoka pro la kurado, por ŝin helpi, jam ĉiuj satiĝis de ŝi, kaj iu diris:

- Nun ni povas vendi ŝin al la turko, eĉ nur kontraŭ la dudek or-moneroj, kiujn li ofertis. ..."