La ĉefa (ne sola) trovloko de la principo de efektiva neceseco estas en la naŭa alinio de la Antaŭparolo (miaj substrekoj):
_______________________________________________________________________

[9] Mi montris en principo, kiamaniere la severa netuŝebleco de la « Fundamento » gardos ĉiam la unuecon de nia lingvo, ne malhelpante tamen al la lingvo ne sole
riĉiĝadi, sed eĉ konstante perfektiĝadi [A 9.1]. Sed en la praktiko ni (pro kaŭzoj jam
multajn fojojn priparolitaj) devas kompreneble esti tre singardaj kun ĉia « perfektigado » de la lingvo [A 9.2]: a) ni devas tion ĉi fari ne facilanime, sed nur en okazoj de efektiva neceseco [A 9.3]; b) fari tion ĉi (post matura prijuĝado) povas ne apartaj personoj, sed nur ia centra institucio, kiu havos nedisputeblan aŭtoritatecon por la tuta esperantistaro [A 9.4].
_______________________________________________________________________

Viaj taskoj

1. A 9.1 priskribas antagonismon, ŝajnan kontraŭdiron de du celoj de la Fundamento ("ne malhelpante tamen"). Skizu la du kontraŭajn, inter si rivalantajn interesojn de la Fundamento.

2. A 9.2 - A 9.3 preskribas, ke por ĉia "perfektigado" devas ekzisti "efektiva neceseco". Klarigu la nocion "perfektigado". -- Noto: Tio estas facila demando, ĉar la senco estas rekte konkludebla el la vort-senco.

3. En pluraj Lingvaj Respondoj Zamenhof parafrazas la nocion "efektiva neceseco" per (i.a.) jenaj vortoj: „neniam konsilus uzi [iun vorton] tute senbezone“, „tre grava bezono“, „ekzistas absolute nenia neceseco“, „ekzistas nenia grava kaŭzo“ k.s. En 1906 li skribis pri "... reformoj, kiuj prezentas plibonigon ne sole efektivan kaj senduban,sed ankaŭ sufiĉe gravan por la praktika uzado de la lingvo ...". Klarigu la signifon de la nocio "efektiva neceseco". -- Noto: Tio estas malfacila demando, ĉar la intencita senco estas deduktebla nur el la tuta sistemo de la Fundamento kaj el la cititaj Zamenhofaj klarigoj. Komencu viajn pripensojn per la demandoj: Grava bezono je "perfektigado" ekzistas, se per ĝi oni atingas kion? Inverse: Ne ekzistas grava bezono je "perfektigado", se per ĝi oni atingas nur kion? "efektiva" en rilato al kio?

4. La Akademio ricevis leteron de sinjorino Bonin-Novemul el Berlino, en kiu ŝi "urĝe kaj energie postulas, ke la Akademio finfine oficialigu la vortojn dojĉo, dojĉino kaj Dojĉlando kaj elĵetu la ĝisnunajn fuŝajn formojn germano, germanino, kaj Germanujo el la Fundamento." "Jam venis la tempo," ŝi daŭrigas, "ke en nia interfratiĝa lingvo ni nomu la popolojn per la nomoj, kiujn ili uzas por si mem." Kaj plue: "Pro mia multjara sperto kiel Esperanto-instruistino mi estas firme konvinkita, ke estas ĉefe tiu konstanta malrespekto al la sentoj de ĉiu dojĉino kaj dojĉo, kiu ĝis nun malhelpis la finan venkon de nia kara lingvo en Dojĉlando".
Por prepari oficialan respondon de la Akademio, vi estas taskigita verki ekspertizeton, kiu respondu (nur) la demandojn, ĉu la "postulo" de sinjorino Bonin-Novemul konformas al la principo de "efektiva neceseco" en la senco de A 9 kaj ĉu la Akademio rajtas plenumi ĝin laŭ la vidpunkto de tiu principo.

Kromaj taskoj

5. Krom en A 9 la Fundamento alludas la principon de "efektiva neceseco" ankoraŭ plurloke. Notu la vortumojn kaj precizajn trovlokojn de ĉiuj trafoj.

6. Kiun alian principon de la Fundamento la "postulo" de sinjorino Bonin-Novemul eble tuŝas? -- Noto: La vorto "german-" / "German-" troveblas plurloke en la Fundamento, i.a. en FE 34: Germano - Allemand | German | Deutscher | Нѣмецъ {de 1918: немец (minuskle)} | Niemiec [FE 34]. Detalojn vd. en BK II.

7. Ĉu la Akademio rajtas plenumi la "postulon" el la vidpunkto de tiu principo? Se ne, kion alian ĝi rajtas fari? Motivigu vian respondon per argumentoj (citaĵoj) el la Fundamento.

8. Imagu, ke la saman leteron skribis sinjoro Probal Modernul el Mumbajo. Li tamen postulas oficialigon de Barato anstataŭ la ĝis nun kutima Hindujo / Hindio. Ĉu la "postulo" malkonformas al iu principo de la Fundamento? Ĉu la Akademio rajtas plenumi la "postulon"?

9. Verku proponojn por respondleteroj de AdE al sinjorino Bonin-Novemul kaj sinjoro Modernul.

Bonan amuziĝon kaj sukceson!