Linum estas vilaĝeto ĉ. 60 km aŭ 50 auto-minutojn nordokcidente de mia vilaĝego ĉe la malnova strato al Hamburgo. Ĝi situas sur sabla altaĵo, sufiĉe larĝa por konstrui kirkon kaj gastejon, kie oni ŝanĝis la poŝtajn ĉevalojn vojaĝante al Hamburgo. Ĝi randas ebenon, marĉan regionon kun vastaj kampoj etendiĝantaj ĝis la horizonto, limigitaj nur de fojaj vicoj de arbegoj, kiuj donas park-similan impreson al la pejzaĝo.

Trapasi tiun marĉegon ĉiam estis defio. Tuj apude, proksime de la urbeto Fehrbellin, al kiu Linum nuntempe administracie apartenas, la Granda Princo-Elektisto de Brandenburgio en 1675 venkis la svedojn en la marĉoj en la Batalo apud Fehrbellin - kaj per tio inaŭguris la finon de sveda regado en norda Germanio. Hodiaŭ la "svedoj" regule revenas, sed ili ne plu portas kirasojn, muskedojn kaj pikilojn, sed bekojn kaj plumarojn: aer-armeoj de grize-blankaj gruoj, kiuj amase alflugas en V-formacio por sat-manĝigi sin sur la rikoltitaj maiz-kampoj kaj dormi starante en la malprofundaj fiŝ-lagetoj, kiuj protektas ilin kontraŭ vulpoj, musteledoj kaj similaj piedirantaj malamikoj.

Mia proksima vilaĝego iom kunkulpas pri la hodiaŭa birdo-paradizo. Ĝis la 19-a jarcento oni hejtigis ĝiajn domojn precipe per torfo el Linum. Por produkti ĝin, oni konstruis digojn en la marĉo kaj kreis malprofundajn akvo-bazenojn. Kiam oni transiris al karbo kiel ĉefa brulaĵo, la artefaritaj lagoj de Linum fariĝis fiŝ-produktejoj. Kaj tiel restis ĝis hodiaŭ. Ekestis la bona restoracio por migrantaj birdoj. Dum lastjara pinta tago oni nombris (ne demandu al mi kiel) ĉ. 85.000 sovaĝajn birdojn!

Post matena vekiĝo en la lagetoj la ĝis 130 cm altaj "birdoj de feliĉo" elflugas al la kampoj kaj restas tie la tutan tagon manĝante. Vespere ili kolektiĝas en du ŝtupoj, unue al malgrandaj grupoj de ekzemple 30 bestoj, poste al grupegoj de pluraj cent, kaj kune, are, majeste kaj impone reflugas al la noktejoj en la lagoj. Ondo post ondo de V-formacioj transflugas la kirkon de Linum kaj la kaŝitajn bird-observejojn en ties "lago-lando". Dumfluge la grizuloj cetere ne kondutas tre majeste. Vi preskaŭ ĉiam unue aŭdos ilian laŭtan "gru-gru" antaŭ ol vidi ilin. Post ĉ. ses semajnoj la granda natur-teatraĵo estos pasinta kaj "niaj" gruroj survojos al Ekstremaduro en sud-okcidenta Hispanio.

Linum ekde novembro estas kovrita de plumbe peza silento, iu griza ombro inter marĉaj nebuloj, kiu alsopiras la finon de marto, kiam la cikonioj revenos, kunportos novan printempon, klap-klapos per la bekoj kaj kondutos tre maldece sur la tegmentoj de l' vilaĝo.

Jen, kie vi povas ekhavi kelkajn impresojn pri la birdo-vilaĝo inter gruoj, anasoj kaj cikonioj: