La mallongigoj "(a)", "(s)" kaj "(v)" signifas "adjektivo", "substantivo" kaj "verbo". Ili estis la kaŭzo por la tiuepoka polemiko. Nylén kaj Bailey neis, ke esperantaj radikoj "de la eloviĝo" havas iun karakteron de substantivo, verbo k.t.p. Male la radikoj estas - laŭ la opinio de tiuj du akademianoj - "neŭtralaj" kaj ricevas siajn karakterojn nur per aldono de -o, -a, -i k.t.p. La debato reprenis samspecan de 1910-1914. La ĉefaj epigonoj estis René de Saussure (gramatika karaktero jes) kontraŭ Höveler kaj Panel (radikoj "denaske" estas neŭtralaj, ili ne havas "denaskan" karakteron de (s), (v), (a) k.t.p.).

Jen do mallonga specimeno de la proponita listo Isbrücker, publikigita en Heroldo de Esperanto en 1938-1939.


Difinoj de vortelementoj
Publika propono
1-a Listo.
1. -a (a) : 1) unua litero de la alfabeto; 2) finaĵo de la adjektivo aŭ de adjektiva pronomo aŭ numeralo, signifanta: a) kiu havas econ, b) kiu rilatas al.
2. abat’ (s) : estro de monaĥejo.
3. abdik’ (v tr) : formale demeti ĉiujn rajtojn je la trono aŭ je altranga ofico.
4. abel’ (s) : insekto el la subklaso de himenopteroj, kiu produktas mielon (Apis).
5. abi’ (s) : arbo el la familio de koniferoi (Abies).
6. abism’ (s) : 1) loko kun profunde malproksima fundo, kun krutaj flankoj; 2) (fig.) nemezureble granda grado de mizero aŭ nesiado.
7. abiturient’ (s) : mezgrada lernanto, kiu finis la gimnazian kursaron kaj sukcese plenumis la koncernan ekzamenon.
8. ablativ’ (s) : kazo de la deklinacio en diversaj lingvoj, kiu esprimas instrumenton aŭ devenon.
9. abnegaci’ (s) : forlaso de propraj komfortaĵoj kaj ĝuoj por la bono de aliaj.
10. abomen’ (s) : sento, kaŭzata de tre malagrablaj ecoj de persono aŭ objekto.
11. abon’ (v tr) : mendi per antaŭpago por difinita tempo gazeton, fervojbiletojn k.s.
12. abort’ (v tr) : naski antaŭtempe nevivipovan idon.
13. abrikot’ (s) : frukto de arbo el la familio de rozacoj (Prunus Armeniaca).
14. abrupt’ (a) : 1) tre kruta, kvazaŭ fortranĉita; 2) malagrable, neatendite subita.
15. absces’ (s) : amaso de puso en histoj.
16. absint’ (s) : 1) forta, verda likvoro, preparita el la samnoma vegetaĵo; 2) aroma vegetaĵo el la familio de kompozitoj (Artemisia Absinthium).
17. absolut’ (a) : 1) tute sendependa de ĉia povo aŭ kontrolo; 2) kies aŭtoritato estas despota, aŭtokrata; 3) senkondiĉa, nerelativa; 4) senmiksa, ĥemie pura; 5) gramatike nedependa de la entenanta frazo.
18. absorb’ (v tr) : 1 ) tute okupi la spiriton aŭ la atenton de iu; 2) tute enpreni en si kaj ne redoni.
19. abstin’ (v ntr) : sin deteni, pro principo, de la uzado de alkoholo, tabako ktp.
20. abstrakt’ (a) : 1) estanta neperceptebla de la sentoj, malkonkreta; 2) konsiderata aparte de la tuto, al kiu ĝi apartenas.
21. absurd’ (a) : kontraŭa al la komuna logiko, prudento aŭ scio.
22. abund’ (a) : estanta en granda kvanto aŭ nombro, pli ol sufiĉa.
23. acer’ (s) : arbo el la familio de aceracoj (Acer).
24. aĉet’ (v tr) : akiri la posedrajton de io per pago de mono.
25. acid’ (a) : havanta akran guston kiel vinagro aŭ citrono.
[cit. laŭ “Heroldo de Esperanto” n-ro 9 (965) de 1938-03-06].
26. -aĉ’ (n) : sufikso, esprimanta malbonecon, malbonan kvaliton, malŝaton.
27. -ad’ (v) : 1) sufikso, esprimanta agon aŭ staton, kiam ĝi sekvas neverban radikon; 2) sufikso, esprimanta daŭran aŭ ripetatan agon aŭ staton, kiam ĝi sekvas verban radikon.
28. adapt’ (v tr) : konformigi por specialaj celoj aŭ kondiĉoj.
29. adept’ (s) : 1) ano de doktrino aŭ sekto; b) persono, konanta arton aŭ sciencon kaj sin okupanta per ĝi.
30. adiaŭ (n) : saluta vorto, uzata ĉe la foriro aŭ disiĝo.
31. adici’ (v tr) : per aritmetika operacio difini la sumon de kelke da nombroj aŭ kvantoj.
32. adjektiv’ (s) : vorto, aldonata al substantivo por esprimi kvaliton.
33. adjutant’ (s) : oficiro, konstante akompananta sian ĉefon kaj komunikanta liajn ordonojn al la subuloj.
34. administr’ (v tr) : prizorgi la funkciadon, precipe financan, de organizajo aŭ entrepreno.
35. administraci’ (s) : 1) administrantaro; 2) administrejo; 3) administrado.
36. admir’ (v tr) : rigardi kun sento de honoro, estimo, ŝato, respekto.
37. admiral’ (s) : ĉefo de milita ŝiparo.
38. admiralitat’ (s) : 1) estraro de ŝiparo; 2) oficejo de la estraro de ŝiparo.
39. admon’ (v tr) : instigi per vortoj al la plenumo de devo.
40. adopt’ (v tr) : 1) alpreni per oficiala, laŭleĝa akto iun kiel sian propran infanon; 2) alproprigi al si iun spiritan posedaĵon, opinion, manieron.
41. ador’ (v tr) : 1) respekti kaj honori kiel dion; 2) amegi.
42. adres’ (s) : 1) preciza loĝloko de persono, difinita per strato, urbo ktp.; 2) surskribo sur koverto aŭ pakaĵo, montranta la nomon kaj la precizan loĝlokon de la persono, al kiu ĝi estas sendata.
43. adstring’ (a) : havanta la econ kuntiri la histojn, kiujn ĝi tuŝas.
44. adult’ (v ntr) : rompi la geedzan fidelecon.

[k.t.p. ĝis]

aŭtun’ (s) — tria sezono de la jaro, inter la Septembra tagnoktegaleco kaj la plej mallonga tago en Decembro.
av’ (s) — patro de patro aŭ de patrino.
avar’ (a) — 1 deziranta kolekti grandajn riĉaĵojn kaj domaĝanta fari elspezojn ; monavida; 2 tro ŝparema pri io.
avel’ (s) — frukto de arbeto el la familio de kupuliferoj (Corylus Avellana).
aven’ (s) — vegetaĵo el la familio de graminacoj, uzata kiel nutrajo por ĉevaloj (Avena).
aventur’ (s) — neatendita kaj riska, eksterordinara okazo en ies vivo; kuraĝa kaj danĝera entrepreno.
avert’ (v tr) — 1 antaŭsciigi kaj atentigi iun pri minacanta danĝero aŭ malbono; 2 antaŭsciigi kaj atentigi iun pri atendata okazontaĵo; 3 konsili iun, ke li ne faru ion.
aviad’ (s) — arto aerveturadi per aparatoj, pli pezaj ol la aero; aera navigacio.
avid’ (a) — forte deziranta posedi ion.
aviz’ (s) — sciigo, anonco, informo, plej ofte presitaj.
azen’ (s) — 1 kvarpieda, longorela ŝarĝbesto el la familio de solidunguloj (Equus asinus); 2 malsaĝa, stulta homo.
azil’ (s) — rifuĝejo, kie homo aŭ besto trovas sekurecon kaj flegadon.
azot’ (s) — gasforma kemia elemento, apartenanta al la metalcidoj (N), el kiu konsistas kvar kvinonoj de la atmosfera aero.

_____________________________________________________________________

La blogero baziĝas sur la nova eldono de Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto, vol. 3 - Akademia Dokumentaro (BK III), projektita por Nov. 2015.