Laŭ Enciklopedio de Esperanto (1934), nun en Vikipedio, Baker estis la viro, kiu dum la 5-a Universala Kongreso (UK) en Barcelono 1909 invitis la 6-an UK al Usono (Vaŝingtono 1910). Lia Esperanto Book baziĝas precipe sur la Ekzercaro de la Fundamento (p. [10] de la pdf) kaj kelkaj aliaj tiuepoke modernaj verkoj. La ĉefaj fontoj de la vortaro Esperanto-angla estas la 2-a eld. de la vortaro Esperanto-angla de A. Motteau kaj la vortaro Esperanto-germana de Hermann Jürgensen, oficiale „rekomendita“ de Zamenhof, al kiu tial estis donita prioritato, se ambaŭ vortaroj proponis malsamajn solvojn. La alidirekta angla-esperanta baziĝas precipe sur la samspeca de J.C. O’Connor kaj C.F. Hayes. Ambaŭ krome precipe ankaŭ notas amerikanismojn de la angla (enkonduko samloke).

Temas pri simplaj vortlistoj de la tipo „ankr-o, anchor“, „anomali-o, anomaly“ ktp. Ni jam konas kelkajn „test-vortojn“ el la Jürgensen-vortaro, nome laŭnteniso, pizango kaj sardino. Dum laŭnteniso kaj sardino aperas kun la tradukoj lawn tennis kaj sardine, pizango mankas. „banan-o, banana“, kontraŭe, same trovebla ĉe Jürgensen, kompreneble estas registrita. Ŝajne jam en 1907 Baker (prave) opiniis la vorton „pizango“ aŭ duba aŭ ĉiukaze ne tre grava.

Surprizas, kiom da eksterkutimaĵoj oni trovas jam ĉe nur supraĵa legado. Jen „bun-o, bun“ anstataŭ la hodiaŭa bulko. Jen la nur duone esperantigita formo „burnoos-o, bournoose“ anstataŭ la nuntempa „burnuso“ (iu mantelo kun kapuĉo laŭ nordafrika stilo) kaj jen tri „strangaj bestoj“:

butor-o, bittern -- probable la birdo botaŭro laŭ la scienca Botaurus stellens (ĉu por eviti la tre teorian „bo-taŭro“?)

buz-o, buzzard -- simile kiel ĉe botaŭro la hodiaŭa formo de la birdo baziĝas sur la scienca Buteo buteo, kio donas en Esperanto „buteo“.

cercedul-o, teal -- probable (?) celas la anason Anas crecca, kiu donas nian nuntempan „kreko“ aŭ „krekanaso“.

Kaj tie ĉi mi jam provizore haltas por rekomendi al vi daŭrigi mem la legadon de la Baker-vortaro de 1907. Se vi malkovros pliajn „ekzotikaĵojn“, mi estus danka, se vi raportus ilin sube. Kion vi ne malkovros estas „reportero“ el la samjara Meazzini-vortaro, kiun Baker tre probable ne povis uzi kaj ne uzis.