La ekzotikeco komenciĝas sur la titol-paĝo. Sub bela tribranĉa arbo en novarta stilo estas notita la eldonejo "American Esperantist Company" - ne asocio aŭ klubo do kiel tiuepoke (kaj ankoraŭ hodiaŭ) kutime en Germanio, sed komerca entrepreno, company. Jar-abono kostis ... unu dolaro!

La enhava strukturo estas tradicia. La ĉefartikolo, skribita nur en la angla (!), temas pri la jar-kongreso 1909, la dua nacia de Usono, al kiu oni atendas kiel specialajn gastojn prof. Emile Boirac, la (francan) prezidanton de la Akademio de Esperanto kaj John Pollen, prezidanton de Brita Esperanto-Asocio. La grupoj kun specialaj interesoj, kiuj jam petis salonojn por kunsidoj, ĉiuj havas kristanajn interesojn: Diservoj, traduko de la Biblio kaj misiista laboro. Koncerto, teatraĵo kaj ekskurso al la akvo-faloj de Niagro estas planitaj. El la "ekstrema oriento", t.e. la usonaj ŝtatoj de Nova Anglio ĉe la Atlantiko, oni atendas specialan trajnon kun partoprenantoj! Pro pli granda antaŭvidita partopreno ol dum la unua kongreso oni esperas, ke oni povos nomumi oficialajn reprezentantojn por la samjara Universala Kongreso en Barcelono.

Sekvas la kutimaj informoj pri transpreno de oficoj kaj listo de novaj membroj. Sur paĝo 104 komenciĝas facila teksto "Por komencantoj" en Esperanto, sur paĝo 105, "Literaturo", traduko el Mark Twain, al kiu estas atribuita la titola citaĵo. De paĝo 109 sekvas artikolo de Clearance L. Dean pri la "originala verkaro esperanta": ĉu pretendita manko de originalaj verkoj estas vere pravigitaj? Interese, kion kaj kiom Dean en 1909 jam citas por refuti la aserton. Sekvas traduko el la germana pri la kongreslando Hispanio, anekdotoj kaj ŝercoj kaj poezio ("En esperanta ritmo"), nome indiana legendo pri la kreo de maizo. "El trans la maro" estas rubriko pri Esperanto en aliaj landoj, "Press" superrigardo pri la esperanta gazetaro en la angla kaj "Strictly confidential" donas i.a. ciferojn pri antaŭmendoj, el kiuj oni povas iom konkludi pri la (mal-) forteco de la usona Movado en 1909.

La numero finiĝas per la kutimaj korespond-deziroj kaj reklamo. Elstaras varbado por "The American Esperanto Book" de Arthur Baker 1908, kies ligilon vi same trovos en la spaco de Ailanto.

Koran dankon al Ohio, kie la arkivaj anĝeloj parolas Esperanton!