La retaj vortaroj de sinjoro Flores delonge - mi esperas - estas konataj kaj uzataj, almenaŭ mi ja faras tion. Lia Dicionário Português-Esperanto / Esperanto-Português estas trovebla sur la retpaĝoj de Brazila Esperanto-Ligo: Ĝi aŭ pli bone ili estas ankoraŭ „tute ne kompletaj vortaroj, sed ja ĉiutage kompletigataj vortaroj”. La progresojn vi povas sekvi sur la retpaĝo, viajn komentojn sendi al la aŭtoro. Jen kiel aspektas la parto Esperanto-portugala.

masiv/a maciço, compacto (sem vácuo nem cavidade). ~aĵo coisa maciça. ¨ vazo el ~a oro vaso de ouro maciço.

mask/o máscara (p.f.), rebuço. ~i (tr.) mascarar. ~iĝi (tb. sin ~i) mascarar-se. sen~igi desmascarar.

maskarad/o mascarada, festa de mascarados.

Maskat/o (geogr.) Mascate.

maskerad/o 1 troça, facécia, brincadeira. 2 mascarada, baile de máscaras.

maskl/o (bot., zool.) macho, varão.

Maskoj (La) (lit.: obra de Menotti Del Picchia, em 1920) Máscaras.

Nun sinjoro Flores eklaboris pri esperanta difin-vortaro, kiu "montras la vortojn kaj parolturnojn, kiujn ni trovas en nia ĉiutaga uzado de Esperanto". Se vi rigardas la unuajn mil kapvortojn, vi tuj ekscios pri kio temas. Multaj estas transskriboj de brazilaj geografiaj nomoj de la portugala al la esperanta alfabeto, kiel "Kambukiro" (Cambuquira), iu brazila urbo, citita en nia titolo. Aliaj estas objektoj el la hejma vivo kaj ofta bazo estas la "Hejma Vortaro" de internacia aŭtoraro. Tria grupo fine estas esperantaj adaptoj de kuirejaj terminoj kiel la ekzemplo de kajpirinjo el nia titolo montras. Ili estas mallonge difinitaj en la stilo de PIV, ekzemple do:

kajpirinjo (kuir.) brazila alkohola trinkaĵo farita el kaŝaso, sukero, glacio kaj pistitaj citronpecoj.

Caipirinha, tiel la portugala nomo, jam delonge estas internaciiĝita vorto por tiu brazil-devena trinkaĵo, kiel montras la multaj lingvo-versioj en Vikipedio, kaj tre ŝatata precipe dum somero, almenaŭ tie ĉi en Germanio. Miaopinie, kiel ni jam iom diskutis okaze de la artikolo de sinjoro Claus C. Günkel pri "PIV - la granda kuirlibro", ĝi pro tio meritas esperantan formon. Pri la difino mi havas du rimarkigojn. Unue mi preferas la vortumon "brazil-devena" aŭ pli bone "laŭ brazila maniero" anstataŭ "brazila trinkaĵo". Ĝi ja fariĝis internacia, simile kiel konjako aŭ bujabeso ("fiŝsupo laŭ sudfranca maniero", ne nepre "franca fiŝsupo", se ni manĝas ĝin apud la Balta Maro). Stumblaĵo estas "kaŝaso", trovebla nek en PIV 2002, nek eĉ en la multe pli detala Granda Vortaro Esperanto-Germana de Krause 1999. Sed kelkajn liniojn sub kajpirinjo, Flores mem klarigas ĝin: kaŝas/o (kuir.) brazila brando farita el distilado de sukerkano. Do estas tiu ero, kiu donas la alkoholon al la koktelo. La saman solvon oni ankaŭ trovas per alia vojo. Se oni vizitas ekzemple la germanan Vikipedion oni lernas: Caipirinha [indiko de prononco] ist ein aus Brasilien stammendes alkoholisches Mischgetränk (Cocktail) aus Cachaça, Limettensaft, Zucker und Eis, do "brazil-devena alkohola miks-trinkaĵo (koktelo) el cachaça ...". Klakante sur cachaça kaj de tie sur ties esperanta versio oni same trovas "kaŝaso, brazila sukerkana brando". Por mallongigi al la uzanto tiun vojon mi difinus:

kajpirinjo (kuir.) brazil-devena alkohola miks-trinkaĵo (koktelo) farita el sukerkana brando (t.n. kaŝaso), sukero, glacio kaj pistitaj citronpecoj.

Sed tio jam estas detaloj, eble nur alia gusto. Pli gravas, ke vi foje gustumu glacian glason de kajpirinjo en varma somero nokto dum sambo-festo kaj ĝuas la brazilajn momentojn de la vivo.

Vi ne nepre devas paroli la portugalan por subteni Túlio Flores pri liaj vortaraj laboroj. La kontakt-eblecon vi trovas en lia retejo.