3. Finkel, Pokrovskij: Esperanto-Rusa Vortaro 2008

La vortaro de Bokarev / Finkel / Pokrovskij nun ekzistas en elektronika formo por la komputilo aŭ eĉ la poŝ-telefono kaj aspektas proksimume jene:

maĉ{·}a жевательный
maĉ{·}ad{·}o жевание
maĉ{·}aĵ{·}o жвачка
maĉet{·}o мачете (нож)
maĉ{·}gum{·}o жевательная резинка
maĉ{*}i I vt жевать*, разжёвывать, пережёвывать
Madagaskar{·}o о-в Мадагаскар
madejr{·}o мадера (вино)

La programo funkcias per dumtajpa serĉo. Sufiĉas tajpi „rem“ – kaj la kursoro jam estos sur „remaĉado“. Se la mus-kursoro ŝvebas sur tia marko kiel vt, legeblas „elŝprucanta“ klarigo „transitiva verbo“ (ruslingve). Se oni kun la vortaro rusa-Esperanta instalis iun el pluraj enciklopediaj vortaroj rus-lingvaj, ekzemple la „Grandan Sovetian Enciklopedion“, tiam per simpla musklako sur la traduko de – ni diru - „Vizbadeno Висбаден“ oni tuj vidas la enciklopedian artikolon:

Висбаден (Wiesbaden)
город в ФРГ, на правом берегу р. Рейн, в земле Гессен. ... ktp.

Pro tio interligiteco ne necesas pliaj indikoj kiel „Vizbadeno (germana urbo, ĉefurbo de Heslando)“ ktp. – simila solvo do kiel ĉe la nepala vortaro. La vortaro estas senkoste elŝutebla je http://www.esperanto.mv.ru/ESP/vortaroj.html. La bezonatan programon oni devas pagi.

Senpage oni povas konsulti la modele kaj bele faritan retversion je http://www.esperanto.mv.ru/ESP/vframe.html. Ĝi havas iom aliajn ecojn, sed ankaŭ ĝi estas ligita al Reta Vortaro kaj Vikipedio. Eĉ kun nur bazaj konoj de la rusa oni krome povas uzi la teman indekson (Индекс по темам). Simple foje alklaku iun kategorion, ekz. la unuan „geografio“ aŭ "Morskije slova" (mar-aferaj vortoj) kaj vi havas belan vort-familion en Esperanto, kiel montras la apuda ekranbildo. Maldekstre oni vidas la laŭteman indekson, fako "astronomio". Supre sur la ĉefa parto estas la astronomia termino "Baleno".

Bibliografiaj indikoj

Bokarev, E[vgenij] A[lekseeviĉ]; [V.P. Grigorjev]
Esperanta-rusa vortaro - Esperanto-russkij slovar’
Moskvo: “Soveta Enciklopedio”, 1974, 488 p. 17x11cm, ĉ. 26.000 kapvortoj.
Represo: Moskvo: Eldonejo “Rusa Lingvo”, 1982
Reeldono: red. I. Galiĉskij, [Uljanovsk] 2000, 256 p., 20x14cm

Inkl. de supl. de geografiaj nomoj kaj mallongigoj (laŭ la Ockey-bibliografio).

P.S. 2009-03-02: Alexander intertempe informis, ke la sama vortara materialo nun ankaŭ estas disponebla en la plej populara vortara sistemo en ruslingva interreto, vd. liajn klarigojn tie ĉi.

Franca traduko / traduction en français de Henri Masson.