Victoria
venas el Hispanio kaj de tri monatoj laboras en Berlino. Amikojn ŝi ne havas, siajn noktojn ŝi sola tradancas. Je la kvara matene antaŭ la diskoteko ŝi ekkonas kvar berlinajn etkrimulojn, fanfaronantajn netaŭgulojn el la kvartalo. Ilia ĉefo, nomita "Suno", sukcesas priĉarmi ŝin kaj ŝi akceptas, ke la "buboj" montru al ŝi sian strataron. Ili ŝtelas bieron en la turka tutnokta vendejo, enrampas domon por festi sur la tegmento super la vekiĝanta urbo kun haŝiŝo kaj biero. Iom naive ŝi lernas, ke "Boksero" estis en prizono. Li ŝuldas ankoraŭ monon al lia tiea "protektinto", kiu nun devigas lin prirabi bankon. Pli kaj pli Victoria enplektiĝas en la bando, fine ŝi ŝoforas la ŝtelitan aŭton, per kiu la viroj volas fuĝi post la rabo. La monon ili akiras, sed la ĝojo pri la sukceso baldaŭ ŝanĝiĝas en hororo ...

Ian tian - relative nekredeblan - rakonton oni jam ofte vidis en filmoj, nenio speciala do. Ja unika estas la farado: La tuta filmo de preskaŭ du horoj kaj duona eĉ ne unu solan fojon estas tranĉita. La kamerao akompanas Victoria en reala tempo tra la berlina nokto. La filmmanuskripto difinis nur, kien la aktoroj devas iri (el la diskoteko al la biervendejo, al la tegmento k.t.p.), sed ĉiuj dialogoj estas libere improvizitaj. Nenio estas glatigita poste, fortranĉita, refilmita, beligita. Granda defio, granda risko, granda eksperimento - kiu sukcesis nelaste dank'al la mimado de Laia Costa. Kiel ŝi ironie-serioze ridetas al la blufaj rakontoj de Suno, metante la mentonon sur la piano, sur kiu ŝi tuj poste virtuozege draŝas la mefisto-valzon - "Kun 12 jaroj mi estis maljuna virino pro mia vivo en la konservatorio", ŝi plendas sopiranta je vivo kaj folaĵoj. Kiel ŝi evoluas de naiva kvazaŭmadono balbutante iun bazan anglan al la sola ulo en la bando kun kojonoj, kiu fridsange organizas la fuĝon, kiel ŝi fine plorplendas, "kiel neniu virino ankoraŭ kriĉploris" ... Tiuj kaj multaj aliaj scenoj sin boras en la memoro, tuŝas, lasas onin senspira. - Jes, ĉi-foje la kritikistoj pravas: grandioza kino.
------
Victoria estis montrita unuan fojon dum la Berlinalo 2015 kaj de hodiaŭ, 11a de Junio 2015, videblaj en germanaj kinejo.

Ligilo al varbfilmeto en youtube.
Jen 20 minutoj el 140.
Laia Costa en kataluna televido (en la kataluna).
Laia Costa en franca televido (en la franca)
Laia Costa en germana televido (en la germana)
--------

P.S.: Vendrede, 2015-06-19, okazis la ĉiujara festeno, dum kiu Germana Film-Akademio disdonis la plej gravan germanan film-premion, nomitan "Lola" (iuspeca kopio de la granda frato "Oskar" el Holivudo, sed laŭ graveco neniel komparebla): Victoria ricevis kvin Lola-premiojn: plej bona filmo, plej bona reĝisorado, plej bona kameraado, plej bona muziko kaj plej bonaj virina kaj vira aktorado (Laia Costa kiel "Victoria" kaj Frederic Lau kiel "Suno"). La premion por la plej bona film-manuskripto "Victoria" ne povis gajni, ĉar ĝi ion tian ne havas.